Samuel Hopkins Adams
| Samuel Hopkins Adams | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 26-an de januaro 1871 en Dunkirk | |
| Morto | 16-an de novembro 1958 (87-jaraĝa) en Beaufort | |
| Lingvoj | usona angla vd | |
| Ŝtataneco | Usono | |
| Alma mater | Hamilton College (en) | |
| Familio | ||
| Edz(in)o | Jane Peyton (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | ĵurnalisto • romanisto • verkisto • novelisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Samuel Hopkins ADAMS (naskiĝis la 26-an de januaro 1871 en Dunkirk, Kantono Chautauqua, Novjorkio; mortis la 15-an de novembro 1958 en Beaufort, Suda Karolino) estis usona ĵurnalisto kaj verkisto.
Li estis plej konata pro sia romano A Revelry (1926), pri la skandalo en la registaro de Warren G. Harding. La dramo de Adams pri la sama temo estis malpermesita en Usono en la 1920-aj jaroj. [1]
Verkado
[redakti | redakti fonton]
Post frekventado de la Libera Akademio en Rochester, li unue studis ĉe Union College en Schenectady, poste ĉe Hamilton College en Clinton, diplomiĝante en 1891 kun bakalaŭro pri artoj (BA). Li poste fariĝis ĵurnalisto por la ĉiutaga gazeto New York Sun, antaŭ ol labori por McClure's Magazine de 1901 ĝis 1905. Poste, li laboris kiel sendependa ĵurnalisto kaj estis inter la unuaj skandalistoj. Liaj enketemaj ĵurnalistaj raportoj en la revuo Collier's kondukis al la aprobo de la Leĝo pri Pura Manĝaĵo kaj Medikamentoj. Ĉi tiuj raportoj estis publikigitaj en 1906 en la libro The Great American Fraud .
Post sia romano Revelry (1926), li verkis biografion pri Daniel Webster titolitan The Godlinke Daniel en 1930, kaj alian pri la usona prezidanto Warren G. Harding titolitan Incredible Era (Nekredebla Epoko) en 1939. Sekvis la romanoj The Harvey Girls (1942) kaj Canal Town (1944). Adams, kiu ankaŭ estis membro de la prestiĝa Dutch Treat Club en Novjorko inter 1937 ĝis 1958, verkis sian lastan romanon, Grandfather Stories (1955). Tenderloin (Lumbaĵo) estis publikigita postmorte en 1959.
Pluraj el liaj verkoj estis adaptitaj en filmojn. Lia novelo "Noktbuso" estis adaptita de Frank Capra en la kvinfojan Oskar- premiitan filmon It Happened One Night (1934), kun Clark Gable kaj Claudette Colbert. Lia romano The Gorgeous Hussy estis adaptita en samnoman filmon en 1936 de Clarence Brown, kun Joan Crawford kaj Robert Taylor.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- The Great American Fraud (1912)
- The Wealth Master
- The Great American Fraud
- Average Jones
- Success: A Novel
- The Mystery
- Flaming Youth
- The Secret of Lonesome Cove
- Wanted: A Husband. A Novel
- The Clarion
- Our Square and the People in It
- The Flying Death
- Little Miss Grouch
- Common Cause: A Novel of the War in America
- The Health Master
- The Beggar's Purse: A Fairy Tale of Familiar Finance
- The Unspeakable Perk
- From a Bench in Our Square
Romanoj publikigitaj sub la pseŭdonimo "Warner Fabian" inkluzivas:
- Flaming Youth (New York: The Macaulay Company, 1924)
- Sailors' Wives (New York: Boni & Liveright, 1924)
- Summer Bachelors (New York: Boni & Liveright, 1926; The Macaulay Company, 1927)
- Unforbidden Fruit (New York: Boni & Liveright, 1928; Cleveland & New York: International Fiction Library, 1928)
Filmaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Wandering Fires (1925)
- Summer Bachelors (1926)
- The Wild Party (1929), bazita sur la novelo Unforbidden Fruit
- What Men Want (1930)
- Men in Her Life (1931)
- Week Ends Only (1932)
- It Happened One Night (1934), bazita sur la mallonga rakonto "Night Bus"
- The Gorgeous Hussy (1936), bazita sur samnoma romano de Adams
- The Harvey Girls (1946), bazita sur samnoma romano de Adams
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kennedy, Samuel V. "Adams, Samuel Hopkins" (Kennedy); American National Biography Online Feb. 2000.

