Anosmio
Aspekto
Nuna versio (nereviziita)
Anosmio estas handikapo de flaro. Ĝi ofte kaŭziĝas de lezo de flarnervo sub la lobo kiu troviĝas sub la nazradiko. Tio estas ofta lezo en kraniaj traŭmatoj kiam la ŝoko estas antaŭa: la reto de la flara nervo, kiu trairas la kribrilforman platon de la etmoido (osto), vundiĝas. Anosmio ofte estas tuta sed povas esti unuflanka. Ĝi ankaŭ estas respondeca pri perdo de gustado (ageŭzio).