close
Saltu al enhavo

Inter caetera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inter caetera
buleo
Aŭtoroj
AŭtoroVatikano, Aleksandro la 6-a
Lingvoj
Eldonado
Eldondato4-a de majo 1493
LokoRomo
vdr

Inter caetera ("Inter aliaj [faroj]") estis papa buleo publikigita de la papo Aleksandro la 6-a la 4-an de majo 1493, kiu garantiis al Hispanio (fakte al la kronoj de Kastilio kaj Aragono) ĉiujn terojn je "okcidento kaj sudo" el linio polus-polusa je 100 leŭgoj okcidente kaj sude de ĉiu ajn el la insuloj AzorojKaboverdo.[1]

La meridiano dekstra estis difinita de Inter caetera, tiu maldekstra de la Traktato de Tordesillas. Modernaj limoj kaj urboj montriĝas nur cele al bildigo. Rozkolore, hispana agado; verde, portugala kaj flave, nederlanda.

Restas neklara ĝis nun ĉu la papo intencis fari "donacon" de suverenecofeŭdan aligon aŭ investituron. Oni faradis diversajn interpretojn ekde la publikigo de la buleo, el kiuj kelkaj asertas, ke tiu celis nur transformi la posedon kaj okupon de tero en laŭleĝan suverenecon. Aliaj, inklude la hispanan kronon kaj la konkistadorojn, interpretis ĝin en la plej ampleksa ebla senco, komprenante, ke ĝi donis al Hispanio plenan politikan suverenecon.[2]

La buleo Inter caetera kaj aliaj similaj, partikulare Dudum siquidem, formis la Donbuleojn.[3]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ununura meridiano estas ekskludita ĉar ne povas esti teroj sude de ĝi. Du partaj meridianoj eblas, unu etende norden el punkto okcidente de Azoroj kaj alia etende suden el punkto sude de Kaboverdo, ambaŭ konektitaj de norda-nordokcidenta sud-sudorienta liniero. Alia eblo estus loksodromo okcidente kaj sude de la insuloj etende norde-nordokcidente kaj sude-sudoriente. Ĉiuj loksodromoj atingus ambaŭ polusojn per spiralado ĉirkaŭ ili.
  2. Verzijl, Jan Hendrik Willem; W.P. Heere, J.P.S. Offerhaus. (1979) International Law in Historical Perspective. Martinus Nijhoff, p. 230–234, 237. ISBN 978-90-286-0158-1.. Rete, Google Books
  3. "The Möbius strip: a spatial history of colonial society in Guerrero, Mexico", Jonathan D. Amith, p. 80, Stanford University Press, 2005 ISBN 0-8047-4893-4

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]