close
Saltu al enhavo

Owen Wilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Owen Wilson
Owen Wilson ĉe la filma debuto Midnight in Paris dum la Internacia Filma Festivalo de Cannes en 2011
Owen Wilson ĉe la filma debuto Midnight in Paris dum la Internacia Filma Festivalo de Cannes en 2011
Persona informo
Owen Wilson
Naskonomo Owen Cunningham Wilson
Naskiĝo 18-an de novembro 1968 (1968-11-18) (57-jaraĝa)
en Usono Teksaso, Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Teksaso en Aŭstino
New Mexico Military Institute (en) Traduki
Thomas Jefferson High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patrino Laura Wilson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Luke Wilson Andrew Wilson Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo filmaktoro televida aktoro filmproduktoro verkisto ĝenra aktoro scenaristo voĉaktoro komediisto aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1995 ĝis nun
Verkado
Verkoj Cars 
Night at the Museum 
Midnight in Paris 
Starsky & Hutch vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Owen Cunningham WILSON (naskiĝis la  18-an de novembro 1968 en Dallas) estas usona aktoro kaj scenaristo.

Owen Wilson estas mezaĝa el la tri filoj de la reklamisto Robert Andrew Wilson kaj ties edzino, la fotografiistino Laura Cunningham. Li plenkreskis en Dallas. Li portas la naskiĝnomo de sia patrino kiel mezan nomon, kutima en anglalingva areo. Lia pli juna frato Luke estas same konata aktoro, dum la pli aĝa frato Andrew ludas foje.

La vojo al Halivudo

[redakti | redakti fonton]

Wilson devis forlasi la 10-an klason de St. Mark’s Academy pro diversaj stultaĵoj (ekzemple ŝtelo de notlibro de la instruisto) kaj finstudi en alia lernejo. Post vizitado de la militista akademio, li amikiĝis kun la hodiaŭ reĝisoro Wes Anderson en la Universitato de Teksaso. Ili komune verkis scenlibron por la mallonga filmo Bottle Rocket, kiun ili filmigis post siaj studadoj. Li, liaj fratoj kaj Anderson relative rapide translokiĝis al Halivudo.

Antaŭ ol aperi en eta ludo en filmo de Ben Stiller, la Cable Guy, Wilson aperis en diversaj kutimaj filmoj. Li ludis en 1997 en populara agfilmo Anaconda, en 1998 li ricevis pli gravan — sed pli mallongan — rolon en filmo de Jerry Bruckheimer, en la Armageddon. Lia ludo grave antaŭenhelpis lian karieron.

Lia kunlaboro kun Wes Anderson daŭris plu kaj ili komune verkis scenlibron de Filmen Bottle Racket, Rushmore kaj The Royal Tenenbaums, kiuj ĉiuj estis sukcesoj.

Wilson, kiun oni rememoras ĉefe pro siaj ludoj en komedioj, pruvis sian talenton eĉ en aliaj temoj. Li ludis serian murdiston en The Minus Man kaj und einen provinton en The Haunting (1999). Li ludis ankaŭ en la milita dramo Behind Enemy Lines, sed la filmo ne estis sukceso.

Owen & Ben

[redakti | redakti fonton]

La duopo de Owen Wilson & Ben Stiller unuafoje ludis en filmo Cable Guy, iĝis rapide vera vira amikeco. Ili helpis unu la alian por filmaj roloj, tiel ili aperas ofte en la samaj filmoj, kiel The Royal Tenenbaums, Zoolander, Starsky & Hutch same en Meet The Parents kaj en ties sekvaj partoj Meet The Fockers kaj Little Fockers. Krom tiuj, ili kunludis en filmoj Night at the Museum kaj Night at the Museum: Battle of the Smithsonian.

The Frat Pack

[redakti | redakti fonton]

Owen Wilson estas membro de aktora grupo — nomata fare de la gazetaro — Frat Pack al kiu apartenas Ben Stiller, Vince Vaughn, Luke Wilson, Will Ferrell, Steve Carell kaj Jack Black. La nomo Frat Pack estas referenco je filmo Old School (2003), kun Vince Vaughn, Will Ferrell kaj Luke Wilson kaj surbaze de multaj filmoj, en kiuj la sep aktoroj kunludas en diversaj figuroj. Owen Wilsons ĝisnunaj Frat Pack-filmoj estas Wedding Crashers (2005), Starsky & Hutch (2004), The Royal Tenenbaums (2001), Zoolander (2001) kaj Cable Guy (1996).

Triviaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Karakterizaĵo de Wilson estas lia oblikva nazo, kiu estis plurfoje rompita.
  • Lia trifoja amikino estis Kate Hudson
  • Owen Wilson iĝis patro en 2011, kiam lia amikino Jade Duell naskis en Havajo lian filon.
JaroTitoloRolo
1996Bottle RocketDignan
1996The Cable GuyRobin's Date
1997AnacondaGary Dixon
1997As Good as It Gets
1998ArmageddonOscar Choice
1998Permanent MidnightNicky
1998Rushmore
1999The HauntingLuke Sanderson
1999Breakfast of ChampionsMonte Rapid
1999The Minus ManVann Siegert
2000Shanghai NoonRoy O'Bannon
2000Meet the ParentsKevin Rawley
2001ZoolanderHansel McDonald
2001The Royal TenenbaumsEli Cash
2001Behind Enemy LinesChris Burnett
2002I SpyAlex Scott
2002The SweatboxSinmem
2003Shanghai KnightsRoy O'Bannon
2003Yeah Right!Sinmem
2004The Big BounceJack Ryan
2004Starsky & HutchKen Hutchinson
2004Around the World in 80 DaysWilbur Wright
2004The Life Aquatic with Steve ZissouNed Plimpton
2004Meet the FockersKevin Rawley
2005The Wendell Baker StoryNeil King
2005Wedding CrashersJohn Beckwith
2006CarsLightning McQueen (voĉo)
2006Mater and the Ghostlight
2006You, Me and DupreeRandolph Dupree
2006Night at the MuseumJedediah
2007The Darjeeling LimitedFrancis Whitman
2008Drillbit TaylorDrillbit Taylor
2008Marley & MeJohn Grogan
2008Over Her Dead BodyViro en la telefono
2009Night at the Museum: Battle of the SmithsonianJedediah
2009Fantastic Mr. FoxCoach Skip (voĉo)
2010MarmadukeMarmaduke (voĉo)
2010How Do You KnowMatty Reynolds
2010Little FockersKevin Rawley
2011Hall PassRick
2011Midnight in ParisGil
2011Cars 2Lightning McQueen (voĉo)
2011The Big YearKenny Bostick
2013The InternshipNick Campbell
2013Free BirdsReggie (voĉo)
2013Are You HereSteve Dallas
2014The Grand Budapest HotelM. Chuck
2014The Hero of Color CityRicky The Dragon (voĉo)
2014Inherent ViceCoy Harlingen
2014Night at the Museum: Secret of the TombJedediah
2015She's Funny That WayArnold Albertson
2015No EscapeJack Dwyer
2016Zoolander 2Hansel
2016MastermindsSteve Chambers
2017Lost in LondonSinmem
2017Cars 3Lightning McQueen (voĉo)
2017WonderNate Pullman
2017Father FiguresKyle Reynolds
2018DolphinsSinmem
The French Dispatch
BlissGreg
JaroTitoloRolo
1999Heat Vision and JackHeat Vision (voĉo)
2001King of the HillRhett Van Der Graaf (voĉo)
2010CommunityOther Study Group's Leader
2013Drunk HistoryJohn Harvey Kellogg
2014Cars Toons: Tales From Radiator SpringsLightning McQueen (voĉo)
2016Saturday Night LiveHansel
2019Documentary Now!Pastro Ra-Shawbard

Videoludoj

[redakti | redakti fonton]
JaroTitoloRolo
2006CarsLightning McQueen
2012Kinect Rush: A Disney-Pixar AdventureLightning McQueen
2014Cars: Fast as LightningLightning McQueen
2018Lego The IncrediblesLightning McQueen

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]