R
������� Rabassa
Boeras Bernardo, hispano, inĝ., dir. kaj posedanto de �Int. Insti�tucion
Luimica�, kiu de ĝia fondo 1913 uzas E-n en int. rilatoj. Nask. 15 apr. 1877
en Inca. E-isto de 1905, kunfondo de EK Palma 1907. Kursoj.
������� R�cz
(rac) de K�vesd, B�la, d-ro, hungaro, pens. juĝisto apelacia; nun membro
de 1a ministeria traduka ofi�cejo kaj anstataŭanto de publika no�tario.
Nask. 7 marto 1857 en Buda�est. Instruis E-n antaŭmilite en la universitato
en Budapest kaj estis red. de �La Verda Standardo�. Es�tinta L. K.
������� Radikrimo.
v. Rimo.
������� Radio.
La unuaj disaŭdigoj en E komenciĝis en 1922. Tiam estis far�ataj tiaj
provoj en Newark WYZ (Usono) kaj London. Pluaj E-disaŭd�igoj okazis: en
1923 en Moskva (12 apr.) en Montreal kaj Rio de Janeiro; en 1924 en Praha (31
jan.), en Ge�nève (18 marto), en Helsinki (6 apr.), en Paris (7 apr.)
ktp. La E-istoj en la tuta mondo esperis kaj klopodis atingi gravajn sukcesojn
sur la nova tereno. En 1924 fondiĝis Int. Radio-�Asocio por tiu ĉi
celo, kiu kelkajn jarojn estis tre aktiva, ĝi eldonis eĉ Int. Radio
Revuon. Poste ICK trans�prenis la ĉefan direkton de la radio�laboro, kreis
apartan radio-komisio�non. Ties gvidanto J. Jungfer eldonas Int. Radio-Servon,
kiu estas unu el la plej utilaj organoj de la E-movado. Ĝi informas pri la
E-disaŭdigoj, inst�igas kunlaboron en diversaj landoj. La komisiono mem
starigas statisti�kon ĉiujare, kiun komunikas la ofi�ciala dokumentaro.
Laŭ tio en 1933 en 83 sendostacioj de 14 landoj oka�zis 1774
disaŭdigoj en aŭ pri E, inter ili 409 kursohoroj. Detalojn v. en la
laŭlandaj artikoloj; v. la indekson.
������� Ragnac
Sven Elis, svedo fervojisto. Nask. 23 jan. 1909 apud Norrkoping. E-isto de
1928. Sekr. de EK �La venkonta Stelo�. Kursgvidado.
������� Rahamagi
Johannes Adolph, esto�no, presejestro, ĵurnalisto. Nask. 28 jan. 1883
en Maidla, pereis dum la mondmilito senpostsigne. La unua antaŭenvida,
celkonscia organizanto de la E-movado estona, kunfondinto de la unua estona ES
(Tallinn, 1907), red de la unuaj estonaj E gazetoj �Eldonaĵoj� kaj �Estlanda
E-isto� (1907-08). Verkis kaj eldonis kelkajn lernolibrojn.
������� Rajcz
(rajci) Rezs�, hungaro, d-ro, fervojoficisto. Nask. 1886 en Debre�cen, mortis
en 1919 en Budapest, sekve� de
pulmmalsano, ricevita kiel arestito pro politikaj akuzoj. Dum multaj jaroj
vivigis la E movadon en Debrecen, poste laboris en Buda�pest. Ĉe la UK en
Bern gajnis la oratoran konkurson. Fervore parto�prenis ankaŭ la vegetaran
E movadon. Multaj artikoloj pri kaj en E, tradukoj kaj originalaj poemoj en La
Verda Standardo kaj aliaj gazetoj. (I. �H. E-isto�, febr. 1920.)
������� Rajtigitaj
delegitoj. v. Organizo.
������� Rakonto
al mia Belulino. De Jean Bach-Sisley,
el la franca trad. Touchebeuf 1907,
135 p. Ĉar�maj legendoj, fabeloj kaj fantazioj en proza formo prezentas al
ni la plej belajn trajtojn de l' homa spirito. Belega formo, fantaziplenaj
pentraĵoj.� (�La Revuo�, 1907-08, p: 206 )
������� Rakontoj
de J. Arbes, el la ĉeĥa
trad. J. Gr�a. 1908, 135 p. �La tra�duko
montras maloftan majstrecon kaj literaturecon.� (R. A., L. I. 1908, p: 542.)
������� Rakontoj
por Geknaboj. De Tos�cani el la
itala trad. Castagni�no. 1932, 88 p. �Amo
estas la ĉef�motivo, kiu regas en tiuj ĉi fabeloj. La traduko estas
bonstila, kiel decas al libro destinita por knaboj.� (Totsche, L. M. 1932, p:
96.)
������� Rakontoj
pri Feinoj. De Perrault, el la
franca trad. s-ino Sarpy, korektis Z.
1904, 85 p. �Jen estas verko speciale destinata al la infanoj, sed kiun certe
legos multaj maturaj personoj. S-ino Sarpy penis konservi al ili tutan
ĉarmon de ilia naiveco.� (�L' E-iste�, 1904, p: 182)
������� Rakuŝa
R., prof. en Maribor (Ju�gosl.). Trad. la slovenan rakonton de Ivan Cankar �La
servisto Jernej kaj lia rajto� (aperis en �E-a Praktiko�), verkis por �Konkordo�.
Komitatano de JEL.
������� Ramboux
(ranbu) Georges, (ps. Max Roub), franco, pastro kaj ĵurna�listo. Nask. 28
jul. 1887 en Reims. Direktas aŭ redaktas multajn kato�likajn revuojn en
Francujo, kunlabo�ranto de la Papa Katolika Jarlibro, ktp. De 1910 kunlaboris
en la kato�lika E-ista movado. En 1924 dir. de �Espero Katolika�. Fondis duse�majnan
gazeton �Katolika Vivo� (1931). Restarigis la francan kat. Lig�on E-an (1924),
kies sekr. li estis, poste prez. ĝis 1932. Organizis Katolikan E Kongreson
en Paris, 1925. Fondis �Skolta Heroldo,� 1926.
������� Ramo
E. - ps. de s-ino M. Milson, tradukinto de la romano �Fa�biola�. (v)
������� Ramstedt
Gustav John, finno, d-ro, prof. eksministro. Nask. 22 okt. l873 en Tammisaari.
Univ. prof. pri altaja lingvoscienco, 1918, de 1919 ĝis 1930 ambasadoro de
F. en Tokio por Ja�panujo kaj Ĉinujo. Sciencaj esplorvojaĝoj en
Mongolujo kaj Ĉinujo. Unu el la unua finnaj e-istoj (de 1891). Propagando
kaj kursoj. En 1908 serio da prelegoj en la Univ.� de Helsinki pri �Lingvoscienco kaj E�.
Tradukis el finna kaj japana lin�gvoj multajn versaĵojn, kiuj aperis en
diversaj eldonaĵoj, i. a. en �Voĉoj de popoloj� (Kabe). Per sia
aŭtoritato kiel lingvisto kaj diplomato multe helpis al la movado ĉe
la ofici�alaj rondoj. Dum sia restado en Ja�panujo subtenis E-n en tiu lando.
������� Ranft
Walter, germano, bankofi�cisto. Nask. 2 apr. 1892 en Nieder�l�ssnitz apud Dresden.
E-isto de 1911. Veninte al Dresden en 1920 li unuigis la tieajn grupojn al
500-membra societo, kies prez. li estis dum kelkaj jaroj. Afergvidanto de GEA,
1920-24. Fondis en 1922 la KEU en Dresden-Radebeul, kies prez. li estas, kaj
red. ties bultenon �La Komerco�.
������� Raporto
de la Aerologia Observa�torio de Tateno (apud Tutiura). Ver�kita de Oishi.
Unua volumo 1926, 213 p, sesa 1931, 210 p. Pri la lasta. Grandformata kajero,
kun multaj ci�fertabeloj, pri la observadoj, tarifaj surtere, pri ĉiuj
aeraj fenomenoj. Plie estas raporto kun teksto.� (G. S., ,E', 1932 p:106.)
Gravaj dokumentoj pri la scienca uzado de E en Japanujo.
������� Rawson
(roson) Roy Robert, aŭstraliano, librovendisto. Nask. 11. majo 1898 en
urbeto Wood's Point, Vic�toria. Sekr. de la EK en Melbourne de ĝia fondo
en 1921 ĝis nun, UEA �del. dek jarojn. Organizanto de la sola Aŭ.
E-ekzameno. Donis pre�legojn monate de la Melburnaj radiaj stacioj aŭ 3
LO. aŭ 3 AR. de 1923 ĝis 1932. Komencis instrui la lin�gvon ĉiu
dusemajne de 3 AR de 1932 ĝis nun. Vizitis la 13-an UK-n en Praha 1921 kaj
poste travojaĝis la ĉefajn eŭropajn landojn.
������� Reaperantoj,
dramo familia de Ib�sen, trad. B�nemann. 1925, 112 p. �Strange impresiga
kaj pensiga verko. Ĉiuj pensoj, ĉiuj intencoj de l' aŭtoro klare
kompreniĝas en la traduko.� (G. S. E 1925, p:170.)
������� Reb��ek
(rĵebiĉek) Josef, ĉeĥo fer�voja oficisto en Olomouc. Nask.
6 aŭg. 1875 en Salgotarjan (Hungarujo). Ellaboranto de fervojfaka termin�aro.
Memstare eld.: �Int. konvencio pri fervojaj person-, pakaĵ- kaj fretaĵ-trafikoj�,
1930.
������� Recenzo.
V. Kritiko.
������� Redondo
Ituarte Fernando, hispan�o, militisto, staba subkolonelo. Nask. 2 nov 1882 en
Mah�n, Bafeares. Estis kunlaboranto de respublikanaj kaj soc�ialistaj gazetoj
pri temoj E-a, teozo�fia kaj politika. Fond. du EG-jn, gvidis multajn kursojn.
Kunlab. al kelkaj E-revuoj kaj nun dir. de �HE�Gazeto�. Kunlaboranto de la
Encik�lopedio.
������� Reed
(rid) Edwin C., usonano, ek�onomiisto kaj advokato. Nask. 17 aŭ 1877 en
Cambridge (Mass) E-isto de 1903. Sek. de EANA 1908-13.
������� Reed
(rid) Ivy Kellerman, usonani�no, edzino de E. C- Reed. Nask. 8. jul. 1877 en
Oshkosh (Wisconsin). E-isto de 1905. Aŭtoro de lernolibro, tradukinto de �Kiel
Plaĉas al Vi�; ' kaj �Reĝo de la Ora Rivero�.
������� Reformoj
en E. Reformo estas sis�tema ŝanĝo de fundaj lingvo-elementoj. La
R-ismo naskiĝis kune kun E: de 1891 ĝis 1894 la gazeto �Espe�rantisto�
estis plena de diversaj R�-provoj. Devigite de multflankaj pos�tuloj, Z mem
publikigis en 1899 ple�nan R-projekton kaj submetis ĝin al voĉdonado.
La projekto kaj ĉia ŝanĝo estis forĵetita (v.
Reformprojekto de Z 1894.) Malkontente pro tio, multaj R-emuloj forlasis E-n,
sed ilia eksiĝo tute ne malutilis, eĉ kontraŭe: la lingvo,
liberiĝinte de la senfruktaj kaj sensencaj diskutoj, de tiam povis
praktike evolui trankvile. Estas evi�dente, ke en aferoj, pri kiuj absoluta
akordiĝo ne eblas, la sola bona solvo estas obeo al aŭtoritato, eĉ
se ties propono ne estas la imageble plej perfekta: en lingvaj aferoj la unueco
ja estas pli valora kaj grava ol la� - eterne diskutebla - perfekteco. Vere
post la ĉeso de la diskutoj E tiel bone prosperis, ke kelkaj eminentaj
R-uloj (inter ili Grabowski) revenis al la movado. La R-agitadoj de la Kanada
gazeto (La Lumo) kaj de Paul Berthelot (1903-04) restis neatentitaj. En 1907
sekvis danĝera at�ako, fare de l' �Delegacio por la adopto de helplingvo
internacia�, kiu �principe adoptis E-n�, sed praktike - Idon (v. tie). Tamen, E
estis jam tiom fortikiĝinta, ke ĉi tiu atako ne povis ĝin grave
vundi, malgraŭ ke proksimume la dekono de la E-�istaro, inter ili tre
eminentaj E-istoj: de Beaufront (patro de Ido), Moch, Ahlberg, Kofman,
Schneeberger ktp. aliĝis al la nova lingvo. Sed la E-�istaj amasoj (jam
ekzistis tiaj) restis fidelaj, la skismanoj estis eligitaj, kaj tiel la R. ĉesis
esti interna afero, ĝi izoliĝis. La reago de l' skismo estis, ke
inter la E-istaro pliiĝis la konser�vismo, ĉio nova iĝis
suspektinda. La ĉefa celo de la E-a Akademio kaj Lingva Komitato estis de
tiam la konservo de la lingvo kontraŭ ĉia R. Post ĉi tiu tempo R-oj
ne plu endan�ĝerigis la lingvon; la provoj de Ro�manski, Tihomirov, Sentis, de Saussure-Antido restis tute sen
influo.
������� Oni ne devas intermiksi kun R. la pacan evoluigon de la lingvo, kiu volas sen
rompo kaj perforto riĉigi la lingvon, ĝin fleksebligi kaj kapab�ligi
por fakaj bezonoj kaj literaturaj kaj poeziaj valoroj. Inter la du ten�dencoj
la diferenco estas, ke la R. ŝangas,
dum la evoluigo aldo�nas, ke la R.
eliras el aprioriaj principoj, ekz. el la perforta val�idigo
de l' principoj E-ologiaj (V. tie) aŭ el arbitraj derivreguloj, dum la evoluigon
direktas praktikaj bezonoj. La
evoluigo ofte konscie rezignas pri la plej perfekta solvo por konservi la
tradicion. Ekzemple ĝi preferas la malpli perfektajn fare de, age de, deper al la perfekta par, ĉar la enkonduko de ĉi lasta signifus devigan uzon
ĉe ĉiu pasiva participo kaj per tio farus rompan ŝanĝon en
la lingvo. La gvidlinio de la evoluigo devas esti la Z-a principo pri la kontinueco de la lingvo, kiu validas en
ĉiu lingvo vivanta. Nur la nekompreno pri tio, nur la nekomprenebla ignoro
de la riĉa E-a litera�turo kaj vaste uzata parollingvo po�vas konduki homojn
altkvalitajn (Sentis, de Saussure) al bedaŭrindaj kaj kompatindaj (ĉar
senŝancaj) malŝparoj de tempo kaj energio.
KALOCSAY.
������� Noto de M. C. Butler. �Deper� estas
privata inventaĵo absolute ne�akceptebla.
������� Reformprojekto
de Zamenhof 1894. La malrapida progreso de E en la unuaj jaroj estigis en
multaj anoj la ideon, ke ŝanĝo de la ekstera lingva formo povos
plisukcesigi la propa�gandon. Z, kvankam kontraŭvole,surprenis la gvidon
de la reforma mo�vado �por depreni de ĝi la danĝe�recon�. En 1894 li
publikigis en �La E-isto� tutan sistemon de lingvaj reformoj, kun kompleta
vortaro. La ĉefaj ŝanĝoj proponitaj estis: 1. La supersignoj
malaperas. 2. La c estis elparolata
kiel malnova ĉ; z kiel mal�nova c. 3. Artikolo ne plu ekzistas. 4. La
akuzativo havas la saman formon kiel la nominativo. 5. En multenombro la
substantivoj anstataŭas -o per -i. 6. La adjektivo finiĝas, same kiel
la adverbo, per -e kaj ne ŝanĝas sian formon. 7. La tabelaj vortoj es�tas
anstataŭataj per vortoj prenitaj el la naturaj lingvoj. 8 La prepozicio je
estas forigata. - Ekzemploj el la reformita vortaro: borgeso (= burĝo),
kavalo (= ĉevalo), omnu (= ĉiu), koruso (= ĥoro), jovedo =
jaŭdo), meilo (= mejlo), epolo (= ŝultro) sik (= tiel). Oni aranĝis
voĉdonon inter la E-istaro pri la 4 demandoj: l. ĉu malakcepti ĉiajn
re�formojn, 2. ĉu akcepti senŝanĝe la reformon ellaboritan de Z,
3. ĉu en�konduki aliajn reformojn, 4. ĉu ak�cepti la Z-an ellaboraĵon,
sed iom modifite. La rezultaĵo publikigita en nov. 1894, montris absolutan
plimul�ton kontraŭ ĉiaj reformoj. Pledis por 1-157 voĉoj, por
2-11 voĉoj, por 3-3 voĉoj, por 4-93 voĉoj. En 1907 E. Javal, por
apogi sian propagandon por novaj reformoj, represigis la Z-�ajn ellaboraĵojn
el 1894, cetere sen permeso kaj kontraŭ la volo de la aŭtoro. H. J.
PLEHN.
������� Reininger
(rajninger) Jozsef, (ps. Rr. Satan.; F�ref), hungaro, eksprof. ĵurnalisto.
Nask. 18 okt. 1896 en Ŝamorin, ĈSR. E-isto kaj UEA-del. de 1926.
Artikoloj kaj recenzoj pri E-libroj en multaj hungarlingvaj gazetoj; ankaŭ
gazetaj kursoj. - Hungaraj poem- kaj noveltradukoj de la verko de Baghy en lia
poem�kolekto �Hozs�nna, Ember!� kaj en gazetoj. Lit. studoj en �La Nova Epoko�,
1929.
������� Reinkin
Adolf, germano, juĝisto. Prez. de GEA, 1912-20. Trad. �Min�na de Barnhelm�.
������� Religio.
V. Bahaismo Biblio, Bud�hismo, Diservoj, Espero Katolika, lKA, Interniaro,
Katotika Mondo KELI, Kolportista Asocio, La Juna Batalanto, Liberpensuloj,
Metodistoj, MOKA, Novspirito, Oomoto, Preĝ�libroj, Protestantoj, Respondoj
al kontraŭreligiaj paroloj, Societo de Amikoj, Teozofio.
������� Rememoroj
de Esperantisto. Ver�kita de ADA, 1925, 85 p. Priskribo de la unuaj tempoj
de E en Bulga�rujo; agado kaj suferado de la unuaj pioniroj, ĉefe
laboristoj kaj studentoj.
������� Remers
Hermann, germano, tornisto. Nask. en 1891 en D�sseldorf, mortis 14 okt. 1928.
Aktivulo en la loka lab. grupo. Kunfondinto de la eldon-kooperativo de SAT kaj la
kasisto ĝis 1924. Kunlaboris al SAT-�gazetoj.
������� Ren
Sonkio, (formose: Lieang Un�keng), formosano ĉindevena, verkis�to. Nask.
17 apr. 1895 en Taihoku. E-isto de 1914. Prez. de marksisme�ma Formosa ES. Red.
�Verda Ombro� 1919-1925. Eldonis du verk�ojn de Eroŝenko, ambaŭ 1923.
Verkis �Elementaj lecionoj de E�, 1932.�(Kuw.)
������� Reni
Ameriigo Luigi, italo, libro�tenisto, fakestro ĉe Fervoja Adminis�tracio.
Nask. 22 febr. 1880 en Mila�no. Ellerninte E-n en 1907, depost 1911
preskaŭ ĉiujare gvidis kursojn en Verona kaj apudaj urbetoj. 1911 li
organizis kun fratoj Liverani kaj Stevanmi en Verona E konferen�con kaj samloke
fondis grupon. Tra�dukis �Itala Laborĉarto� kaj en 1928-30 zorgis la
dissendon de ĉ. 1800 e-roj. Multaj prop. artikoloj.
������� Renn
Ludwig, germano, romanver�kisto kaj poeto, aŭtoro de la famaj
germanlingvaj romanoj �Milito� kaj �Postmilito�. Nask. en 1896. E-isto de 1930.
Komencis originale verki en E. En 1932 li estas elektita prez. de IAREV, sed
malliberigita baldaŭ post la nacisocialista ekrego en Germa�nujo - li ne
povis ankoraŭ aktive montri sin en la E-movado.
������� Respondkupono.
Ĉar tiu de la poŝto ne estas vendata en diversaj landoj, kaj ofte ili
kostas senproporcie tro multe, -UEA kreis apartan respond�kuponon, kiu cirkulas
nur inter E-istoj. �Ĝi estas privata pagilo inter-�E-ista por faciligi
precize tiujn etajn pagojn, alimaniere tro multekoste fa�reblajn.�
������� Respondoj
al kontraŭreligiaj parol�oj. De S�gur
trad. Halbedl, 1925 212 p. �Detala
pledado por katolika dogmo kaj defendo kontraŭ ĉiuj eblaj kritikoj.
Traduko bona.� (G. S., E, 1926, p: 56.)
������� Reŝetin
N. L., ruso, general-leŭte�nanto. Mortis 20 apr. 1924. Estis unu el la
plej malnovaj E-istoj. Fondis en Tiflis EG-n kaj posedis en Kaŭ�kazo
propran vilaon, nomitan de li ,E'.
������� Revelo.
Rejnlanda-Vestfalia E-Ligo. v. Germanujo.
������� Revoluciaj
Esp.-Verkistoj unuiĝis en Int. Asocio de Rev. E.-Verkistoj (IAREV) en
1931. IAREV iniciatiĝis samtempe en du diversaj landoj, ko�mence sen ia
reciproka interligo - �en Sovetunio kaj Germanlando. En Moskvo la asocion
iniciatis N. Bori�sov (el Rarkov), N. Hohlov kaj N. Nekrasov. En Germanlando,
en Leip�zig la ĉefa iniciatinto estis J. Flamo (el Estonio) kun partopreno
de la konata germana rev. verkisto Lud�wig Renn, kiu tiutempe nur antaŭ�nelonge
E-istiĝis kaj komencis verki en E. Baldaŭ la ambaŭ grupoj
unuiĝis kaj la nomitaj personoj ekformis provizoran estraron de IAREV, sam�tempe
Renn estis unuanime elektita kiel prezidanto. Kiel centro de IAREV estis elektita
Moskvo, sub la senpe�raj aŭspicioj de Int. Unio de Rev. Verkistoj. La
sekretariaro de tiu ĉi lasta elektis specialan komisionon por enketi pri
IAREV, konsistantan el itala verkisto G. Germanetto, hun�garo J. Matejka kaj bulgaro
G. Ba�kalov. Laŭ la raporto de tiu ĉi komi�siono IAREV estis
konfirmita oficiale kiel sekcio de IURV.
������� Baldaŭ al IAREV aliĝis kaj sub�skribis
ĝian ideologian deklaracion: L. Bergiers, V. Bobinskij, A. Arima, M.
Irĉan, L. Ivn, E. Izgur, V. Jurez�anskij, V. Kuzmiĉ, M. Ljubin, I.
Majeroviĉ, S. Michalicska, E. Miĥalski, I. Miŝin, N.
Pargaĉevskij, S. Pilipen�ko, V. Polakov, S. Rublov, A. Schwenk, G. Sevak,
D. Snejko, E. Spiridoviĉ, I. Tkaĉuk, Samil Usma�nov k. a Krom tio
multaj konataj verkistoj proletaj esprimis sian simpation al IAREV kaj promesis
sian helpon, inter ili Henri Barb�sse, Ro�main Rolland, grupo de ukrainaj kaj
blankrusaj verkistoj.
������� En 1932-1933 en Moskvo estis el�donata
ampleksa revuo de IAREV �La Nova Etapo�, red. de N. Nekrasov kaj dediĉita
precipe al literaturo, kulturo kaj lingvoscienco. Samtempe Ekrelo eldonis
kelkajn apartajn verk�ojn de IAREV-anoj: J. Flamo - �La maja festo�,
Ĥ. Ĥrima - �Ĉe abis�mo�, V. Kuzmiĉ - �Solidareco�, M.
Ljubin - �La Himno�, E. Miĥalski - �Fajro kuracas� k. a.
������� En 1934 post kiam ĉesis aperi �La
Nova Etapo�, red. de N. Nekrasov, �IAREV transiris al E. Miĥalski en
Stalino (Ukrainlando), kiu entrepre�nis kun helpo de H. Bourguignon en S.
Maximin (Franclando) eldonadon de alia organo de IAREV. �Proleta Literaturo�.
N. NEKRASOV.
������� Revolucio
en la lingvoscienco. Ski�zo de Andreev
pri la jafetida lingvoteorio de Marr. 1929, 68 p. Ma�terialisma instruo pri
origino, evolu�ado kaj estonteco de homa lingvo: Marr (sovetia lingvisto)
instruas, ke antaŭe ekzistis ne buŝa, sed gesta (kinetika) lingvo, ke
lingvoj ne deve�nis el unu fonto, sed kontraŭe kolek�tiĝis el
diversaj lokoj per interkruciĝo kaj interfluo, ke ĉiuj lingvoj estas artefaritaj
de la homoj, ke ili respegulas klasbatalon de la homa socio kaj tendencas al
unu tutmonda lingvo, ensorbonta elementojn el ĉiuj lingvoj de la mondo.
Marr kelkfoje sufiĉe favore diris pri E, sed li konsideras ĝin kiel
surogaton kaj kiel malvaste individuan aferon, tamen utilan en kondiĉoj de
eŭropa vivo. La estonta tuthomara lingvo - laŭ Marr - devas esti
artefarita kaj ĝi estos �lingvo de nova sistemo, tute speciala, ĝis
nun ne ekzistanta� - eble eĉ ne sona, sed universale kompre�nebla per iu
alia ankoraŭ netrovita maniero. N. NEKRASOV
������� Revuo
de la Kongresoj. E-a aldono al �Revue des Congrès� oficiala or�gano
de la �Office Central des Insti�tutions Int.� en Bruselo. De apr.-sept. 1910
aperis 11 n-roj, la lastaj 5 n-roj estis nomataj: �Int. Revuo de la Kongresoj
kaj Paroladoj�. Entute 50 p. 29x20. P. TARNOW.
������� Revuo
Internacia. Monata gazeto por la vivo int. kaj por la lingvo E. Red. Ivan
Seleznjov kaj Ŝidlo. Nov. 1902-marto 1903, Byst�ice-Host�n. Eld. �ejka.
Entute 160 p. 20x13 cm. �Progresema, klera, ĝi estis tro bona por sia
epoko, kaj pro tio ĝi ne tro�vis merititan sukceson, nek subtenon.� (BIL,
3193.)
������� Rhodes
(roŭdz) Frank Cockshott, anglo, agento. Nask. 27 sept. 1879 en Oakworth,
Keighley. Propagand�isto de 1904.
������� Rhodes
(roŭdz) Joseph, anglo, ĵurnalisto. Nask. 9 jul. 1856 en Keighley,
mortis 28 febr. 1920 en K. Ekaŭdis pri E en 1901 (E-isto 5260). Starigis
la unuan E-societon en Anglujo en K., nov. 1902. Verkoj: Traduko de ,Ek�zercaro�
- �First Lessons in E�; ��Vort�aro de
E-aj Rimoj�; kaj la ankoraŭ uzata E Dictionary�, 547 p., 1908.
������� Rhorer
(rorer) L�szl�, hungaro, d-ro, prof. de la medicina fiziko en univ. en P�cs.
Nask. 18 okt. 1874 en Budapest. Prelego pri la televido dum la Somera Univ. UK
en Budapest. Estis prez. de la loka grupo.
������� Rian
Ragnvald, norvego, komerc�isto en Frondheim. Nask. 17 sept. 1891 en Skogn.
E-isto de 1906. Mult�jara prez. de EG en T, kursgvidanto en Levanger kaj T.
Sekr. de NEL 1912-13. Del. de UEA de 1913. Verkis gramatikon por koresponda
kurso 1923 kaj Plenan N-E Vortaron kun 20 mil vortoj kaj vortderivaĵoj,
1932.
������� Richard
C. Vincent, franco, loĝanta en Maroko, ĥemia inĝ. Lernis E-n en
1898. En 1905 paroladoj en �Cercle Communiste� en Genève (Svisujo) pri
E. Samtempe kunlaboris kun P. Berthelot ĉe la gazeto, �E�, poste ofi�ciala
organo de UEA. En 1906 fondis kun Evstifeieff, Berthelot, Louis, Blan�garin
ktp. la gazeton �Int. Socia Revuo�. Del. de UEA de ĝia fondo, 1908. Ekpropagandis
en Tanger (Ma�roko) en 1912. Kursoj tie en 1912, 1923, 1925 kun int.
aŭdantaro.
������� Richardson
(riĉardsn) Austin, anglo, abato, prof. de la angla lingvo en In�stituto
St. Louis, Bruxelles. Nask. 21 okt. 1843 en Amugnoabah apud Bombay, de
anglikanaj gepatroj. Far�iĝis katoliko en 1864 kaj pastriĝis en 1873.
Vojaĝante al la UK en Bern kaj al la 4-a Kongreso de IKUE en Roma, pasigis
kelkajn tagojn ĉe s-ino M. Milson, en Bossey, Francujo, por pre�pari la
farotaĵojn de la du kongresoj, mortis tie 19 aŭg. 1913 Pro
subita sufokatako. Diservon, okazintan por li, 26 aŭg. dum la UK en Bern,
parto�qrenis ankaŭ Z. Estis animo de la katolika E-movado, prez. de IKUE
kaj de Belga Kat. Ligo E-ista, dir. de �Espero Katolika�. Predikis ĉe la
UK en Cambridge. Defendis E-n kontraŭ Idistaj atakoj.
������� Richardson
(riĉardsn) Esther S., �anglino, oficistino. Nask. 16 apr. 1903 en
Woodborough. E-isto de 1918. Sekr. de Orientmezlanda EF de 1926.
������� Richet
(riŝe) Charlen, franco, fam�ega scienculo. Nask. 26 aŭg. 1850 en
Paris. Prof. ĉe la Fakultalo de la Me�dicino, ano de la Scicnca Akademio.
Publikigis sennombrajn verkojn pri medicino kaj ankaŭ poeziaĵojn, dra�mojn,
romanojn. Pioniro de la aviado, apostolo de la pacifismo, ktp. Ricevis la
premion Nobel por la medicino. Tia grandanima sciencisto estis destin�ita kompreni
la E-an movadon. En ĉiu okazo li montris sian simpation, farante paroladojn,
skribante artikolojn, ktp. Du el liaj verkoj: �Paco kaj Milito� kaj la
tragedio: �Sokrato� estas tradukitaj E-en.
������� Riedel
(ridel) Kurt, germano, d-ro fil., docento ĉe la pedagogia instituto de la
Teknika Altlernejo en Dresden. Nask. 29 okt. 1891 en Jugelsburg. Prelegis pri E
en la Ped. Instituto, Dresden. Estis red. de �Int. Ped. Revuo�, 1929-33.
������� Riefling
Bruno, norvego. Nask. 8 okt. 1895, mortis 22 dec. 1918. Studis filologion.
E-istiĝis en 1912. Plej ka�pabla propagandisto kaj entuziasma E-isto, kun
idealista kredo je la mond�lingva afero, laboris por E per arti�koloj kaj
paroladoj. Aŭtoro de plena lernolibro, 1918. Elektiĝis prez. de NEL
1918, nur 2 monatojn antaŭ sia morto.
������� Rienzi
(Michelis, di) Emile, franco poŝta inspektoro (pensiita). Nask. 23 okt.
1861 en Marseille. Verkis multajn francajn librojn, ŝatas precipe la epi�zodan
historion. Propagandis E-n per paroladoj. Redaktis la �France Pos�tale E-iste�,
1921-23.
������� Rikand
Hindrek, estono, poŝtdirek�toro, dipl. E lektoro. Nask. 22 dec. 1874 en V�ru.
Gvidis multajn kur�sojn, paroladis kaj skribis artikolojn pri E, verkis �Estonan
E-Vortaron�. 1931 Eksestrarano de EAE, ktp.
������� Rikke
- Tikke - Tak. Romano de Conscience,
el la flandra trad. Maria Posenaer.
1912, 112 p. �Suferoj de du gejunuloj, amantaj unu la alian, sed perforte
disigitaj. Korekta kaj bela stilo.� (A. S., �Ondo de E�, 1912, p: 177.)
������� Rimo.
Ĉe la unuaj poetoj de E (Z, Grabowski, ktp) ni trovas nur pu�rajn rimojn
(sendi-plendi, koro-floro). Sed ĉar tiaj rimoj estas troveblaj nur en
limita kvanto, oni tre ofte renkon�tas ĉe ili sufiksrimojn (adas�ismojn),
t. e. rimadon per sama ele�mento (dividitaj-disbatitaj, plorema-�kantema), kiu propre
ne estas rimo, nur vortripeto. Lastatempe pli kaj pli validiĝis la
tendenco elimini la adas�ismojn, kaj helpi pri la rimmalriĉo per alia
rimedo, per la t. n. parenc�rimoj. La
parencrimoj utiligas la fonetikan parencecon inter la konsonantparoj b-p, g-k,
d-t, f-v, ĉ-ĝ s-z, a-j, r-l, m-n (plenda-fremda, dolĉa - �sorĉa,
granda-migranta, glaso-nazo, ktp.). Precipe ĉe rusoj oni trovas krome radkrimojn (abortajn rimojn), tio estas:
rimantaj radikoj kun diversaj finaĵoj (anĝelo-peli, grandaj�-lando);
ĉi tiu rimkutimo ŝajnas tute maltaŭga por E, kie la finaĵoj
estas klare elparolataj kaj devas ne esti en�glutitaj. Vastan pritrakton de la
tuta rimproblemo oni trovas en �Lingvo, Stilo, Formo� de Kalocsay.
������� Ĉar la E-aj rimoj estas ligitaj al
la radikoj, oni povas, pli facile ol en iu alia lingvo, kunmeti E-ajn Rimarojn.
Tiaj Rimaroj aperis de Rhodes (1905),
de Parisot kaj Cart (1909), de Avoto
(1918), de Jau�motte (1931), de Waringhien (1932). La dua kaj precipe la
lasta (v. Parnasa Gvidlibro) enhavas ankaŭ pritrakton de poetiko.
������� Oni ne malmulte mokis pri ĉi tiuj
Rimaroj, asertante, ke al vera poeto ili ne estas necesaj. Nu, estas vere, ke
originalajn poemojn, kie la penso devas naskiĝi kun la formo, oni
apenaŭ verkas per la helpo de tia lambastono. Sed ĉe tradukoj, ili
povas ŝpari multan tempon kaj cerbumon.
������� Literaturo,
krom la menciitaj: F. R. Shelton. Pri
sonetoj (Lite�raturo, okt.-dec. 1925;) Teo
Jung : Pri la E-a poezio HDE, 1 kaj 8 apr. 1927;) Hohlov: Rimo en E. (Esper�anto dec. 1927; febr. kaj marto, 1929).
KALOCSAY.
������� Rimportretoj.
Originale verkitaj de Kalocsay. 1931,
128 p. �Plaĉa al�bumeto, kun sesdeko da fotoj montr�antaj la plej konatajn
nunajn E-istojn, verkistojn, vortaristojn, administran�tojn, recenzistojn, kaj
pri ĉiu el ili la poeto verkis laŭdan aŭ informan, aŭ moketan
rondelforman poemeton.� (G. S., ,E' 1931, p: 145.)
������� Ritmo.
Z adoptis la severan ger�man-rusan metrikon. Laŭ tio, la sin�sekvo de la
silaboj akcentaj (-) kaj senakcentaj (o) naskas verspiedojn duopajn (jambo: o-;
trokeo: -o) aŭ triopajn (daktilo: -oo; anapesto: oo-) kaj ĉiu verso
konsistas el egalaj pie�doj, do estas aŭ jamba, aŭ trokea, dak�tila,
aŭ anapesta. Krome piedoj povas kombiniĝi, sed nur jambaj kun ana�pestaj
(leviĝa skemo), aŭ trokeaj kun daktila (malleviĝa skemo). La
marŝ�maniero de la verso do devas resti la sama: aŭ leviĝa,
aŭ malleviĝa. Ek�zemploj:
������� jamba verso :
������� Alaŭdoj kantas super mi. . . (Z)
������� trokea verso:
������� Homoj en la oriento. . . (Z)
������� anapesta verso :
������� Do levante la kapon ni iru (Baghy)
������� daktila-trokea verso :
������� Ni ĝin atingos per la potenco...
(Z)
������� Sed jam Z moligis la nepran sever�econ
de la R. Licencoj (poeziaj per�mesoj) uzitaj de li estas:
������� 1. Trokea komenco de jamba skemo:
������� Signo
de kor' dolora kaj sovaĝa...
������� 2. Ŝvebo,
t. e. paŭzo de R per tio, ke duonakcenta vorto (enklitiko) sekvanta
akcenton (apostrofitan sub�stantivon) tute perdas sian akcenton. Ekzemple:
������� La mond�
ilin atakas sen kritiko. . .
������� Al
ĉi tiuj licencoj aliĝis lastatempe la
������� 3. Stumblo,
t. e. escepta anap�estigo aŭ daktiligo de jambaj aŭ trokeaj versoj
kun la malpliigo de l' piednombro. Ekzemple:
������� Kial via mord', se murdi vi ne povas,
������� Iru eble hejmon pli taŭgan vi trovas. . (Kalocsay.)
������� Aŭ:
������� Sub jug' vi kiel sekvas en kontento
������� L' ageman homon kun grav' monotona... (Kalocsay.)
������� 4. Komenca dutrokeo en jamba verso:
������� mirindege
por ĉiu kor' sekura... (Kalocsay.)
������� Per ĉi tiuj licencoj la E-a ritmo ŝajnas
proksimiĝi al la pli libera latinida metriko, en kiu la ligiteco konsistas
nur en la difinita silab�nombro kaj en la cezuro, t. e. fiksita ripozo inter la
du duonoj de la verso. Ankaŭ ĉi tiu R-sistemo havas jam sian
tradicion en E (Grabowski, Jau�me Grau Casas). Provizore super�regas la Z-a sistemo (kun montritaj
licencoj), sed ne estas maleble, ke la E-a metriko evoluos en la direkto de la
pli liberaj skemoj.
������� Sola licenco ne estas ebla en la R-a
ritmo, la karambolo, t. e. senpera
sinsekvo de du akcentaj sila�boj. Tio, pro la speciale forta akcent�ado E-a,
efikas netolereble malag�rabla.
������� Pri la metriko vastan pritrakton oni
trovas en �Lingvo, Stilo, Formo� (1931), de Kalocsay kaj en �Parnasa Gvidlibro�
(1932) de Waringhien. Kroma literaturo: Parizot: �E-a vers�farado kaj rimaro�
(1909); Grabowski: �Nova Antologio� (fina noto, 1909); Kalocsay: �Eterna Bukedo�
(fina noto; 1931); Dante-Kalocsay: �Infero� (fina noto; 1933); Parizot: �Pri la
versarto en Ifigenio� (Lingvo Int. dec. 1911); T. Jung: �Pri la E-a poezio� (HDE,
1 kaj 8 apr. 1927).
KALOCSAY.
������� Rjaĥovski
Ĥristo, bulgaro, d-ro, advokato. Nask. en 1881 en Gara Levski, mortis en
1934. Apartenis al literatura rondeto en Sofia (Nikolov, Petkov, Zografski,
Spasov ktp.), kiu eldonis E-lingvan gazeton, el kiu poste fariĝis la �Unua
Paŝo�. En 1904 eldonis senpagan propagandan gaze�ton �Trumpetisto� kaj en
1907 �B. E-�isto�. En 1906 eldonis prop. broŝuron.
������� Robert
(rober) Emmanuel, franco, prof. de muziko, stenografio kaj ling�voj. Nask. 15
jun. 1860 en Vendeuvre (apud Poitiers). Honora prez. de Univ. Asocio de
Blindulo-Organiz�aĵoj (franca sekcio). Eks-kasisto de SFPE. Fondis grupon �Verda
Stelo�. Kunlaboris en diversaj revuoj. Ver�kis: kun Cart: �Notions Elimentai�res
d' E�, 1906; �Dictionnaire fran�ais-�E�, 1907; �Klasika Libro�, 1912; �No�tions
complementaires�, 1913. Sola: �Dictionnaire E-fran�ais�, 1909; �Ci�fera muziko
per E�, 1908; �Deuxieme ann�e�, 1925; �Supplement commer�cial à l' E en
dix le�ons�, 1928; �Klasika legolibro�, 1929. Tradukoj: de Kraszewski �Kiel
mortis la unuaj kristanoj�, 1927; de Catalany �Klari�, 1928; de Wiseman �Fabiola�,
1928.
������� Roberts
James, anglo, lernejestro, 1859-82. Nask. 21 apr. 1839 en Con�stantine.
E-istigis en 1922. 88-jara gajnis ateston de la Londona Ĉambro de Komerco.
La plej aĝa E-isto de Britujo.
������� Robert
(rober) Eŭgeno, franco, fer�vojisto. Nask. 20 jan. 1881 en Gien (Loiret).
E-isto de 1915. Kunfond. de FEO- de 1921 gvidas ties korespon�dan kurson. Malnova
SAT-ano.
������� Robertson
Robert, anglo, bank�pensiulo. Nask. 20 nov. 1861 en Lon�don. En lernejo
stultulo pri lingvoj antikvaj kaj naciaj; frua studanto kaj instruado de
stenografio (Pitman�sistemo), propagandinto pri reformo de angla ortografio.
E-isto de 1906 (N-o 13.422). Instruis de 1908, fondis antaŭ-urban grupon �Wood
Green�, 1911, del. de UEA, 1912. De BEA: Konsilanto 1914; hon. kas. 1922, hon.
sekr. 1925; prez. 1931. Prez. de E Publishing Co, 1928.
������� Robicsek
(robiĉek) P�l, hungaro, nask. 1892 en Budapest, mortis 7 marto 1931 en
Moskva pro aeroplana akcidento (rotacianta helico krevigis la kranion). De 1914
ŝtatoficisto, 1918 ĵurnalisto, 1919 dum la sovetrespub�liko
popolkomisaro de poŝto, telegrafo kaj telefono. Post elmigro al So�vetio
li plenumis gravajn produkt�organizajn taskojn. Dum 1911-13 red. de �La Verda
Standardo� kaj �Magyar Eszperant� Ujsag� (H. E - gazeto). Verkis kelkajn lernolibrojn.
En Sove�tio li partoprenis SEU kaj SAT movadojn, 1925-28 prez. de la revizia
komisiono de SEU.
������� Robin
Gabrielo, d-ro, rumano, bak�teriologo. Nask. 24 marto 1869 en Alexandria,
mortis 26 dec. 1911. E�-isto de 1905. Fond de RES (1907), verkis plurajn lernolibrojn
kaj grama�tikojn, flugfoliojn, diversajn artiko�lojn. Fond. kaj subtenanto de
eldon�ejo �Editura E� (1907) kaj post unu jaro de la gazeto �Rumana E-isto�. Ĉeforganizinto
de la unua Rumana kongreso en 1909. Kun multaj aliaj RES-anoj li partoprenis en
1910 la 4-an bulgaran E-kongreson en Sofia kaj la fondon de dunacia organo �Danubo�.
Lernis la brajlan abocon kaj instruis E-n al la blinduloj. Post la Antwerpen-a
UK faris planon �Kiel verdigi R-n en unu jaro�, sed la morto ĉesigis liajn
laborojn.
������� R�bin
(rubin) Wilhelm, d-ro, kurac�isto de stomak-malsanoj en Warsza�wa. Nask. en
1873 en Piotrk�w. Estas prez. de la Kuracista Unuiĝo de la Pola
Respubliko. Verkis multajn (35) sciencajn artikolojn, kreis la Gastro�logian
Societon en W. E-isto de 1892. Kune kun aliaj formis la unuan (ne�oficialan)
E-rondeton en W. Dum la unua kunsido, 1 dec. 1893, ĉeestis: J. Janowski,
d-ro J. Wasniewski, W. Robin kaj Al. Blumental (frato de Leo Belmont). En 1904
oni malfermis la ES en W., sed li estis delegita pro la rusa-japana milito al Ĥabarovsk
(Siberio) kiel kuracisto, kie li trovis jam organizitan E-movadon. Reven�inte
al W., li laboris por la ES en W. kiel ĝia sekr. En la lastaj jaroj vic�prez.
de PES. Iniciatis la fondon de TEKA; certan tempon redaktis la �Kuraciston�,
poste fariĝis prez. de TEKA. Unua prez. de �Konkordo� en W. Ĉirkaŭ
tiu tempo kune kun S�bert, Cart, Stettler li iniciatis la Int. Monumentan
Komitaton por ko�lekti monon kaj starigi monumenton al Z. Fariĝis prez. de
la Loka Mon. Komitato. Varbis por E tre influ�riĉajn personojn. Ĉefkunlaboranto
de la Enciklopedio.
������� Robinson
(robinsn) George Som�merville, anglo, kolonelo, eks-milit�kuracisto. Nask. 2
jun. 1857 en Kin�sale. E-isto de 1907. Starigis grupon en Eastbourne, 1909.
Prez. de Sud�orienta EF de 1930.
������� Robinsono
Kruso. Romano de De�foe, el la
angla trad. Krafft. 1908, 143 p., kun
34 bildoj.
������� Rockmann
(rokman) Fritz, ger�mano, instr. Nask. 25 sept. 1878 en Halberstadt. E-isto de
1905. Unu el la plej fruaj anoj de UEA (n-ro 27) kaj el la unuaj delegitoj. De
jaroj ĝia germana peranto. Komitatano kaj ko�misionano de UEA.
Kunlaboranto de gazetoj. Eldonis kune kun Starck: �Int. legolibro�, 1908.
������� Rodellar-Borillo
Manuel, kataluno; poŝtisto. Nask. 6 apr. 1885 en Bar�celona. E-isto de 1909.
Estis prez. kaj fond. de kelkaj grupoj, vicprez. de KEF. Kursgvidado, prop. laboro.
������� Rodet
(rode), kuracisto. Estis ĝen. sekr. de la Grupo Medicina E-ista de Fr.,
fondita 1904. Kunlaboris en �Int. Scienca Revuo�. Kunverkis: vortar�eton de
anatomiaj vortoj en 4 lingvoj. Trad. de Fournier: �Por niaj filoj, kiam ili
estos dekokjaraj�. En 1908 fariĝis idisto.
������� Rodger
(roĝer) James, skoto, lern�ejestro. Nask. 14 okt. 1867. Verkis
libron pri logaritmoj. Prez. de Skota EF, starigis grupon de Burntisland.
������� Roesel
Otto Hugo, svedo, fabrik�estro de lan-teksejo en Boras. Nask. 20 okt. .1869 en
M�nchenbernsdorf (Germanujo), venis al Svedujo en 1893. E-isto de 1911. Fond.
(1911) kaj prez. de EK Boras, ĉesinta en 1915. Prop., kaj kursoj.
������� Rogers
(roĝerz) Ernest Andrew, usonano, edukisto. Nask. 31 jul. 1881 en St. Peter
(Minnesota). Prez. de Montezuma Mountain School (privata lernejo por knaboj )
ĉe Los Gatos (Cal.) de 1910, kie estas instruata E.
������� Rogler
Willibald, aŭstro-germano, librotenisto en Schlaflos apud Graz. Nask. l
jul. 1894 en Lebing-Gleinz. E-isto de 1907. Kunhelpis la 3-an Tutaŭstrian
Kongreson en Graz, 1913. Sekr. de Stiria ES, 1914. Post la milito li kun Bartel
denove vigligis la E-movadon en Stirio; aranĝis, gvidis kursojn ankaŭ
por la �infanoj al Hispanujo� en 1920 kaj en Voits�berg, kie varbis por E
Schopfer. Helpis starigi Interligan Oficejon de la aŭstraj ES-j dum Sudgermana
E�-tago en Salzburg 1921. Kunfondis AED, kies estrarano li fariĝis, poste
AEA. Alterne li estis estro kaj sekr. de la EG Graz. De 1913 membro de UEA.
Trad. al E novelojn.
������� Rolandkanto.
Popola eposo de la francoj el la 12-a jarcento. Trad. Noel, 1906 175 p. Temo: batalo de Karlo la Granda kontraŭ la
sara�cenoj kaj heroa morto de Roland. (TTB.) Bona traduko.
������� Rollet
de l' Isle (role d� lil) Mau�rite, franco, hidrografista ĝenerala inĝ.
de la franca maristaro, estinta dir. de la Centra Oficejo hidrogra�fista en
Paris. Nask. 19 nov. 1859 en Paris. E-iĝis en 1903. Prezidis la Pa�rizan
sekcion �Latina Kvartalo� en 1909. Prez SFPE 1911-23. Kunorga�nizinto de la UK
en Paris, 1914. Prez. la Parizan grupon 1920. Membro de ICK. Ĝen. sekr. de
ISAE. LK de 1909, dir. de la Akademia Sekcio de teknikaj vortaroj, redaktis
ĝian bul�tenon. Prez. de la Akademio de 1933. Li tute direktis la francan
mov�adon de 1911 ĝis 1923. Direktante sian atenton al la ĝenerala
propagan�do, li redaktis kolekton da broŝuroj, unuj ĝeneralaj, aliaj
difinitaj por in�dividua propagando ĉe personoj de profesioj, al kiuj E
povas esti utila (komercistoj, instruistoj, ktp). En 1932 li verkis
broŝuron specialan por la deputitoj kaj senatanoj. Tiuj dokumentoj estas
modeloj de klareco kaj de konvinka forto. Li agis persone, ĉiam en formo
modera, sed per sen�laca agado, en la intelektaj medioj kaj el diversaj
porscienca societoj. Al li oni dankas speciale la agadon de la Komerca ĉambro
de Paris (1920), kiun sekvis la raporto de Baudet, la enkondukon de E en la �Ecole
Universelle par correspondance�, la proponon de la �Association fran�aise pour l'
Avancement des Sciences� por E kaj la faman manifeston por E, subskribitan de
pli ol 40 membroj de la Scienca Akademio, ĉe kiu Generalo S�bert estis jam
klopodinta. Li kun�laboris en diversaj E-aj gazetoj, pre�cipe sciencaj. Krom
prop. broŝuroj kaj scienca fundamenta terminaro, li direktis �Provo de
Marista Termin�aro�, 1908; kaj verkis: �L' Initiation à l' E�, 1928. Ĉefkunlaboranto
de la Enciklopedio. L. BASTIEN.
������� Roma.
Ĉefurbo de Italujo. 1.004,000 loĝantoj. 4-a int. katolika E-kongreso
en 1913. - 27-a UK aŭg. 1935.
������� Romaj
Elegioj. - La Taglibro. De Goethe,
el la germana trad. Kalo�csay, 1932, 80
p., kun ilustraĵoj. �La du versaj verkoj montras la ero�tikan Goethe. Sed
ĉi tiu erotiko pur�iĝas alta kaj nobla en la flamo de l' arto kaj
amo.� (El la Antaŭparolo.)
������� Romanal.
Lingvoprojekto farita de Michaux. (v.) Ĝi estis propagandata de sia
aŭtoro dum kaj post la mond�milito. La aŭtoro emfazas, ke en sia
sistemo li ekstermis el E ĉiujn ger�mandevenajn elementojn. (Michaux
restis ankaŭ E-isto, laŭ sia letero al M. C. Butler.)
������� Romano
pri Afrika Bieno. Romano de O.
Schreiner el la angla trad. S. A.
Andrew. 1934, 270 p. �Ŝia romano estis esprimo de kuraĝa
liberpensemo kaj indigna feminismo. (1883). . . La alegorio pri la serĉado
por la vero ŝajnas al mi ĝia plej bele konceptita peco, indiganta la
tutan libron. . . La traduko estas ler�te kaj konscience farita, purlingva kaj
bonstila.� (W. B. Johnson, �The British E-ist�, nov. 1934.)
������� Romein
D. F., nederlandano, ofi�ciro, poste urbestro. Pioniro, helpanto de D.
Uitterdijk. Estrarano de la unua EG en Utrecht kaj de la NES. Red. de �Holanda
Pioniro� en 1910- 12. Aŭtoro de la unua N. propaganda broŝuro kaj
lernolibro.
������� Rondirantaj
gazetoj. Laŭ la aserto de L. Cogen la ideo pri R. G. estis ĉerpita
ĉe la stenografistoj, kiuj rond�irigis inter grupo da personoj tiajn
manuskriptojn por perfektiĝi en la stenografia arto per reciproka legado
kaj korektado. La inicianto de R. G. en E estis Bavay el Douai (Francujo),
kreinta en 1902 tre praktikan kaj int. klubeton, nomitan de li �Rondo Int. L'
Unua�. La klubo konsistis po unu ano el ĉiu nacio, kaj speciale por tio
aranĝitaj kajeroj de maneskribata gazeto �Rondiranto� rondiris inter la
klubanoj. Ĉiu skribis en ricev�itan kajeron sian originalan aŭ tra�dukitan
artikolon, legis tiun de la alia membroj, korektis ilin kaj sendis la kajeron
pluen. Tio estis agrabla kaj interesa maniero por perfektiĝi en E kaj la
ideo de Bavay baldaŭ trovis multajn adeptojn kaj imitantojn diverslande. -
Preskaŭ samtempe aperis simila �Manuskripta Bulgara Rondiranto�, kies
artikoloj poste ape�ris en �Rondiranto� presita. F-ino Ella Scherpeltz el
Wallach-Meseritsch (Mo�ravujo) kreis similan gazeton inter germaninoj kaj
ĉeĥinoj, poste Th. Re�nard en Svisujo organizis similan gazeton, kiun
partoprenis la ĉefaj tiamaj E-istoj de la lando. En Hispan�ujo R. Codorniu
(en Murcia) kreis tutan stelaron el siaj R. G.: �Vaga Ste�lo� por alilandanoj, �Hispana
Stelo� por hispanoj, �Murcia Stelo� por Mur�ciaj E-istoj, kaj �Arbara Stelo�
por teknikaj artikoloj de arbaristoj. Poste aperis R. G. de rusaj E-istoj T. Ŝĉa�vinskij
kaj V. Lojko. En Belgujo tia gazeto �Kunfratiĝo� estas kreita de L. Cogen.
Pli malfrue rusa pastro I. Ŝirjaev (Baklanka, gub. de Vologda) dum la
mondmilito kaj rusa revolucio longan tempon gvidis similan gazeton (kreitan de
li) en Societo de Pastroj Ortodoksaj E-istoj. En tiu epoko estis ricevebla en
Rusujo nenia E-gazeto, pro tio �La Rondiranto� havis gran�dan sukceson: iom
post iom al ĝi aliĝis ne sole ĉiuj (ne multenombraj) rusaj
pastroj E-istoj, sed multaj fa�maj ruslandaj E-istoj (P. Medem, V. Dimitriev,
V. Szmurlo, S. Surovcev k. a.), preskaŭ ĉiuj tiamaj E-societoj kaj
multaj (pli ol 150) E-istoj. Neniu angulo de vastega Rusujo estis trov�ebla,
kie oni ne partoprenus ĉi tiun gazeton. Dum la civila milito, kiam estis
neeblaj poŝtaj rilatoj de norda Rusujo kun la suda, en la lasta n-ro N.
Krassovskij (Ĥarkov) aperigis �Su�dan Rondiranton� kaj iom pli malfrue V.
Teniŝov (Barnaul, Siberio) �Fajr�erĉenon�, sed ambaŭ ili ne havis
grandan sukceson.
������� �La London Rondiranto� ankoraŭ
vivas; nun proks. 25-jara.
������� L. pri la temo: L. I. 1902, n-ro 3, 1903,
n-ro 8; kaj la artikolojn de L. Cogen en �Belga Sonorilo�, okt. 1902 kaj jan.
1904 ��������������������������������� ������������������������������ I. ŜIRJAEV.
������� Rook
(ruk) Mary Helena, anglino, telefonistino. Nask. 29 dec. 1896. E�-istiĝis
en 1917. Instruis E-n en Mor�ley College, London, 1918-19. Ano de la administra
komitato de BEA ktp.
������� Roome
(rum) George William, ang�lo, instr. Nask. 27 nov. 1864, en Sheffield.
E-istigita de Geoghegan en 1888. Prez. de EF de Yorkshire. Prez. de TAGE.
������� Rosa
Pavel, slovako, oficisto de Ĝenerala pensia instituto en Bratis�lava (ĈSR).
Nask. 9 okt. 1906 en Senica n. M. E-isto de 1923. Aktiva laboranto en la loka
movado. Tradu�kas el la ĉeĥoslovaka literaturo.
������� Rosals
Joan, kataluno, librovend�isto. Nask. 15 apr. 1877 en Barcelona, mortis 15 apr.
1917 en B. E-isto de 1904. Diversaj postenoj en kelkaj grupoj, prez. de
Katolika Ligo de K-aj E-istoj kaj red. de ĝia organo ĝis sia morto.
Kursoj dum multaj jaroj, paroladoj, artikoloj. Senlaca pioniro.
������� Roscoe
(rosko) Norman Keith, anglo, asekuragento. Nask. 24 febr. 1891 en Cambridge.
E-isto de 1918. Loĝis en Japanujo, 1915-31, deĵoris
ĉe la brita ambasadorejo en Tokio.
������� Rosenberg
Anders, svedo, popollerneja instr., poste, gimnastika dir., akvo-kuracisto kaj
higienisto. Nask. 19 jan. 1861 en Tygelsjo. E-isto de 1907. Del. de UEA. Prop.,
kursgvid�ado, kelkaj libretoj.
������� Rosenberg
Jakob, estono, komerc�isto. Nask. 9 febr. 1881 en Soosaare. E-isto de
1905. Fondinto kaj estrar�ano de la unua ES en Estonio �Re�vela E-ista Grupo�
1907-1913. Kunfondinto de la unua ES en Tartu �Dorpata E-ista Societo�. Gvidis
la unuan E-kurson en Tartu en 1911, poste gvidis multajn kursojn en Tallinn. Verkis
kaj eldonis du lego�librojn (1911 kaj 1931), E-Estonan kaj Estonan-E Vortarojn
(1912, 1923), �Estona Stelo�. (1913) kaj kelkajn societajn ludarojn.����� Rosenstock
(rozenŝtok) Leon, d-ro, advokato. Nask. 28 jun. 1887 en Krakovo. Ĉefsekr.
de la UK en 1912. Aperigis E-ajn tradukaĵojn en �P. E-isto�, �Universo�, �La
Revuo� k. a. Laŭreato ĉe Katalunaj Floraj Ludoj.
������� Rosick�
V�clav, ĉeĥo, d-ro fil. prof. Nask. 28 sept. 1850, mortis 8 febr.
1929 en Praha. Estis prez. de BUE depost ĝia fondo ĝis kuniĝo
kun ĈAE.
������� Roskes-Dirksen
Catharina J., neder�landanino. Nask. 23 febr. 1885 en Rot�terdam. E-istino de
1907. Propagan�dis kaj gvidis kursojn. Kun sia frat�ino Julia Isbr�cker ŝi
verkis lernolibron. Landa sekr. de la Vegetara Ligo E-ista de 1921. Verkis vivo�kantetojn
kaj aliajn kantojn. Ŝi estas premiita kaj menciita de la Floraj Ludoj en
Katalunujo en 1926-27-28.
������� Rotach
(rotaĥ) Georg, sviso, ko�merca oficisto. Nask. 16 nov. 1894 en Herisau.
Stenografo laŭ Stolze-Schrey, adepto de la ekonomisocia ordo laŭ
Silvio Gesell. E-isto de 1930, prez. de ES Bern de 1931. Kursgvidado. Uzo de E
en sia profesio: li skribas al UEA-delegitoj petante ilin viziti la klientojn
eksterlandajn, kiuj ne res�pondas al leteraj demandoj kaj ofertoj.
������� Rotario.
�Rotary International� (RI), int. organizaĵo fondita 23 febr. 1905 de adv.
Paul Harris el Chicago. Fine de okt. 1933 ĝi havis 3619 klubojn kun
147.000 membroj el 60 landoj. En la regularo de RI la sesa celo havas
paragrafojn pri int. frateco kaj kompreniĝo tre simile al interna ideo de
E. En la komenco ĉefe disvastig�ata en Usono kaj Anglujo ĝi estis
preskaŭ nura usona-angla movado, sed de 1925 RI forte kreskis tut�monde,
kaj la diverslingveco kaŭzis malfacilaĵojn ĉe la ĉefoficejo
kaj ĉe la jarkunvenoj.
������� En 1927 kelkaj E-istoj R-anoj komencis
propagandi E-n kaj la R-�klubo de Perth Amboy, Usono, pre�zentis proponon al la
R-kongreso en Ostende, ke ĝi akceptu E-n kiel ofi�cialan helplingvon por
R-kluboj. Dum 1928-30 la ĉefaj R-revuoj, ekz. �The Rotarian�, Chicago, kaj
�The Rotary Wheel�, London, aperigis artikolojn kaj parte regulajn paĝojn
pri E kaj multaj paroladoj okazis en diversaj R-kluboj.
������� La jarkunveno de R-Asocio de
Grandbritujo kaj Irlando (RIBI) en majo 1929 en Bournemouth deklaris sin por
alpreno de E kiel int. lingvo por R. Intertempe (1929) fondiĝis R-a
E-Amikaro, kiu eldonas la gazeton �Mondamikeco�, red. de la unua prez. Douglas
P. Boatman. Direktanta Komitato sidis en Brit�ujo de 1929 ĝis 1930, en
Francujo de 1931 ĝis 1932, en Germanujo de 1932 ĝis 1933 kaj nun
estas en Neder�lando. (Prez. d-ro Meihuizen, 39; Rijnkade, Arnhem; sekr. Arn.
Bloemendal, Binnensingel, 6, Deventer; kas. Heinatus, Apeldoorn.)
������� En sept. 1930 okazis en Den Haag la
ĝis tiam plej granda regiona konferenco (3000 pers.), efektive la unua
vere int. R-kongreso. Sir Char�les Mander donis tie favoran raporton pri E, kaj
pastro Andreo Cseh faris du paroladojn. La konferenco decidis meti la lingvan
demandon kiel diskut�temon al la int. R-kongreso en Wien 1931. �The Rotary
Wheel� ĉefrevuo de RIBI faris longan referaĵon kaj finis per jenaj
vortoj: �Mankis nur unu aĵo por fari ĝin perfekta konfe�renco, la
kapablo paroli unu kun la alia.�
������� En Wien 16 jun. 1931 Mander mal�fermis
la diskuton pri lingva prob�lemo, kelkaj E-istoj R-anoj (Warnier, Arnhold,
Appelbaum) faris interesan demonstracion pri la valoro de E kaj la kongreso
konstatis, ke �la problemo pri la lingvaj malfacilaĵoj, ĝiaj rilatoj
al la sesa celo de RI kaj ĝia solvo estas aferoj tre gravaj kaj ili
koncernas al RI.� La kongreso decidis, ke la Int. Serva Komitato (ISC) esploru,
1. kiu helpa lingvo estas la plej praktika, kaj 2. kia pro�cedo estos la plej
efektiva por certigi la alprenon kaj disvastiĝon de tia lingvo ĉe
ĉiuj nacioj.
������� ISC kunvenis en Z�rich, 16-l7 sept. 1931
kaj unuanime interkonsentis, ke 1. int. lingvo estas ĉef-faktoro en la
laboro por int. bonvolo kaj kompren�iĝo. Inter la konataj helplingvoj E
estas la lej praktika pro la simpl�eco kaj facila lernebleco, ĝia relative
granda literaturo, vasta uzado, orga�nizita anaro tra la tuta mondo, uzata kaj
alprenita de granda nombro da mondorganizaĵoj 2. la plej bona vojo por
certigi la rekonon kaj disvastiĝon de E inter ĉiuj nacioj estas
kunlaborado kun lernejaj aŭtoritatuloj kaj ĝi proponas, ke ĉiuj
R-kluboj estu atentigataj pri la valoro de E kaj pri la graveco enkonduki E-n
kiel fakon devigan en ĉiuj lernejoj kaj universitatoj. En nov. l931 la
demando estis submetata al speciala komitato por plua esplorado kaj la
direktoraro de RI rekomendis al ĉiuj R-kluboj studi kaj diskuti la aferon en
siaj kunvenoj same kiel en la distriktaj kaj tutlandaj konferencoj.
������� En la jarkunveno de RI en Boston, Usono,
26-30 jun. 1933, en kiu parto�prenis 8456 R-anoj el 2021 kluboj de 57 landoj,
oni decidis: �rajtigi la delegitaron, se ĝi trovas ion konsil�inde, formuli
planon por efektivigi aŭ almenaŭ progresigi la organizadon de mond-konferenco
por decidi, kia lingvo estu universale uzota kiel help�lingvo kaj por oficiale
kuraĝigi ĉiujn landojn dekreti aŭ rekomendi instru�adon de la
elektita helplingvo en la lernejoj.�
������� Eminenta franca Rotariano Maurice
Duperrey, vicprez. de RI (1933-34) sekvis kurson de Andreo Cseh kaj estas
konvinkita pri la valoro de E. - �Andr� Baudet, eks-prez. de la Ko�merca Ĉambro
en Paris, estas honora membro de la R. K. en Paris.
Noto. La artikolon tralegis kaj kompletigis G. Warnier.
������� A. ARNESSEN.
������� Rotkviĉ
Ivo, kroato, juristo. Nask. 23 okt. 1901 en Bjelovar. E-isto de 1921. Ĉefa
kunlaboranto de d-ro Ma�ruzzi. Longjara sekr. de la zagreba societo. Unu el
ĉefaj organizinto de 1a unua jugoslava E-kongreso (1923) kaj Jug. E-Ligo,
kie li sekretariis dum pluraj jaroj. Kunlab. en la Sud�slava E-Servo. Kelkjara
red. de �Kon�kordo� kaj kunred. de la �Balkana Konkordo�. Bona oratoro: multaj paroladoj
pri E en diversaj urboj. Re�kordulo en gvidado de kursoj en Jug. Multaj
artikoloj en naciaj gazetoj. Speciale okupiĝas pri lingvistikaj problemoj.
Kun Maruzzi verkis kroat-�E-vortaron. Tradukoj en diverslandaj E-gazetoj. Kiel
apartaj libroj ĝis nun estas eldonitaj: �Aŭtuna vespero� (de M.
Ogrizoviĉ), �Pangea� (de R. Her�ceg) kaj granda romano �Cezaro� de M.
Jeluŝiĉ). Nuntempe vicprez. de la J.E.L. kaj Zagreba societo.
������� Rousseau
(ruso) Celestin, (ps. As�pido), franco, farmaciisto. Nask. 22 sept. 1861 en Le
Portel (apud Bou�logne-sur-Mer). Paroladisto ĉe la So�cietoj de Ruĝa
Kruco; komitatano de diversaj farmaciistaj societoj en Franc�ujo kaj
korespondanto de eksterlan�daj societoj. Plurfoje raportis ĉe Int.
Kongresoj de Farmaci-societoj pri la Unueco de la Sciencaj Nomenklaturoj.
Verkis plenan liston de la drogoj de 16 naciaj farmakopeoj kun E-a tra�duko.
E-iĝis en 1902. Fondis grupon en Levallois-Perret. Estis komitatano de la
Societo E-Croix-Rouge. Adm. de SFPE (1912-22). Sekr. de ISAE. Organizis kun
Rollet de l' Isle la Int. Konferencon por la Scienco, Pa�ris, 1925. Vicprez. de
la Pariza grupo. Ĝen. sekr. de �La Maison de l' E�, de la fondo (1928). L.
K. 1924. Sekr. de la Sekcio pri teknikaj vortaroj. Skribis en �Scienca Revuo�,
en �Int. Medi�cina Revuo�, k. a. Verkis: �Poliglota Vade-mecum de Int. Farmiacio�,
1911, kies unu volumo ekzistas en ĉiuj Universitataj bibliotekoj en la
mondo, kaj en kiu E estas la ĉefa lingvo.
������� L. BASTIEN
������� Rousseau
(ruso) Theophile, franco, prof. de matematiko. Nask. en 1876, mortige vundita
apud Verdun 11 apr. 1916. E-iĝis en 1905. Allogita de la homfratiĝo,
li ankaŭ komprenis, ke E devas esti enkondukata en la ĉiu�tagan
vivon, ke nur utiligo de E por int. servoj povas reteni la aliĝintojn, kaj
al tiuj celoj li dediĉis sian tutan laboron, reagante kontraŭ la pure
predikema tendenco. Jam en 1905 li klopodis por la apliko de E al la turismo;
li propagandis ĉe la hotel�estroj, kaj instigis eldonadon de gvid�folioj
kaj gvidlibroj. Precipe li inicia�tis la E-Oficejojn, kiuj, kun la konsu�loj proponitaj
de Carles, estis kon�dukontaj al kreo de UEA. En 1906, li kaj Hodler fiksis la
novan programon de la gazeto �E� (v. Berthelot), kiu estis fariĝonta la
organo de tiuj ins�titucioj. En 1907 li opiniis, ke por defendi E-n
kontraŭ skismaj pereigaj atencoj, estas necese grupigi ĝiajn uzantojn.
Tiam naskiĝis ideo pr int. organizaĵo, kiu post kelkaj monatoj
konkretiĝis en UEA. Ĝis la milito li alportis al UEA kaj al la gazeto
E plej ageman kunlaboradon.
L. BASTIEN
������� Roux
(ru) Alice, francino, prof. de germana lingvo ĉe liceoj por jun�ulino. Nask.
24 apr. 1868 en Mones�tier-Clermont (apud Grenoble). E-�iĝis en 1895,
leginte en revuo artiko�lojn de Lombard. En majo 1897, ŝi aliĝis al
la EK de Louhans (v. Cha�vet), kaj dum multaj jaroj propagan�dis. En Francujo
ŝi estis la unua E�-istino kaj la unua profesorino.
������� Roux
(ru) Emile, franco, beletris�tikisto, antaŭe licea prof. en Gre�noble. Unu
el la kunfondintoj de SPPE (1898) kaj el la unuaj kaj plej fervoraj propagandistoj.
Post du pa�roladoj en Grenoble, dank' al la apogo de Lacroix gvidis la unuan
publikan kurson en Fr. (jan 1898). Paroladoj kaj artikoloj en diversaj urboj kaj
en Svisujo.
������� Roux
(ru) Marcel, franco, sekr. Nask. 3 majo 1903 en Lyon. Sekr. de lab. grupo.
Organizinto de la 7-a SAT-kongreso. Prop. artikoloj. Kun�laboris al �Sennaciulo�.
������� Rowe
(roŭ) Frederic Geach anglo. Nask 5 nov. 1841 en St. Agnes. E-�istigita de
J. Rhodes, 1902. Ĉeestis la int. E-kunvenon en Havre, 1904. Fondis grupon
de Nottingham, 1905. Verkis E-ajn kantojn.
������� Royer
(rŭaje) Cecile, francino, ŝtat�oficistino. Nask. 25 jan. 1876 en
Nuits-�Saint-Georges (apud Dijon). De 1903 gvidis multajn kursojn kaj varbis
multajn anojn. Estis vicprez. de la sekcio �Latina Kvartalo�. Sekr. de Presa
E-a Societo (1906-14). Direktis �Juna E-isto�. Sekr. kaj kas. de diver�saj
francaj ES-j. Artikoloj kaj nove�loj. Kun J. de Bloch tradukis: �Est�onta
Milito�, 1907.
������� Rublov
Sergej, ruso, sovetiano, inĝ., kemiisto en farbo-industrio (pig�mentoj por
ole-farboj). Nask. 14 jan. 1901 en Odessa. E-isto de 1919. En 1921-29 unu el la
gvidantoj de la E-movado en O. En 1925-2 membro de CK SEU. De 1925 membro de la
Lingva Komisiono de SEU, de 1929 LK. Lia ĉefa scienc-esplora laboro pri E
estas kvanta kaj kvalita analizo de E-aj radikoj. La kvanta analizo estas
farita en 1926-27 per grupo da E-istoj, sub lia gvidado, kaj la rezulto
publikigita en la almanako �Kvardek Jaroj�, 1927. La kvanta an�alizo donis
bazon por verkado de la lernolibro �E-Rondeto�, aperinta en rusa (eldonkvanto 90
miloj), ukraina, germana, franca kaj bulgara lingvoj, entute en 15 eldonoj. De
1931 li pre�paras grandan Strukturan Vortaron de E, kiu resumas la kvalitan ana�lizon
de E-aj radikoj. Trad. �La ke�mio de universo� de Fersman, 1925; �La vojo al
scienco de estonto�, 1928; kunlaboris en la trad. de la romano �Ruĝa stelo�
de Bogdanov 1929; kaj de la versaĵoj �Per voĉo plena� de Majakovskij
1930. Multaj artikoloj en revuoj.
������� Rudnicki
Stanislaw, polo, oficisto. Nask. 7 majo 1877. Fervora disvastig�anto de l'
bicikla sporto. E-isto de 1906, UEA-del. 15 jarojn. Organiz�into de la 8-a UK,
ĉefsekr. de la 23-a UK, ambaŭ en Krakovo.
������� Ruĝa
Kruco. Laŭ la konvencio de Genève (1864) la vunditoj kaj
malsanuloj sur la militkampo ne es�tas rigardataj kiel malamikoj kaj oni deklaris
la neŭtralecon ankaŭ de la kuracistoj kaj flegistoj. La insigno de
tiuj ĉi helpaj organizaĵoj fariĝis laŭ la blazono de la
urbo Genève la ruĝa kruco kaj iom post iom en la tuta mondo
fondiĝis R. K. societoj kaj funkcias ankaŭ int. organizo de la R. K.
������� La iniciatinto de aplikado de E ĉe
la R. K. estis la prop-isto de E en la franca armeo, kapitano Bayol. An�taŭ la 2-a UK li eldonis
libreton pri utileco de E por flegado de divers�lingvaj vunditoj, ankaŭ
specialajn ŝlosilojn kun necesa frazaro por flega servo. Post tio E
komencis penetri en la naciajn societojn de R. K. Ekz. en 1907 en la urbodomo
de Ant�werpen Van der Biest legis referat�on pri E por anoj de Belga R. K.
Samjare en la franca societo de R. K. oni fondis nacian komitaton por prop. de
E. En 1909 admiiiistracio de la germana R. K. en K�nigsberg proponis al sia
subularo lerni E-n. Kelkan tempon (1910) aperis faka gazeto �E et Croix Rouge�.
En 1911 por ruĝkrucanoj estas aranĝitaj E kursoj en Dresden; same en
Kovno de Devjatnin.
������� Dum la 4-a UK en Dresden, 1908 je unua
fojo reprezentis sin la Int. Komitato de la R. K. per A. Moynier, kiu
ĉeestis eksperimenton de ekzerca flegado de diverslingvaj vunditoj; or�donoj,
demandoj k. a. estis farataj sole en E. Partoprenis 50 portilistoj kaj multaj
militaj kuracistoj en la korto de la Saksa R. K. La sama estis ripetata dum la
5-a UK en Bar�celona 1910. En 1916 Justin Go�dart, honora ano de
UEA, franca ŝta�ta subsekretario de la saneca fako (nun ministro)
cirkulere rekomendis la lernadon de E al la militistaj fle�gistoj kaj tiucele
mendis 10.000 e�rojn de la lernolibro de E-Ruĝa Kru�co de Bayol.
������� Post la milito la 10-a Int. Konferen�co
de la R. K. 1921, kiun prezidis G. Ador kaj partoprenis preskaŭ ĉi�uj
registaroj de la mondo, havis tre solenan karakteron. Ankaŭ E havis rolon
tie. La ideoj de la dummilite mortigita apostolo de E ĉe R. K., ka�pitano
Bayol, estis prezentata al la deligitara komisiono. Ĝi diskutis pro�ponon
de finna delegito d-ro Wang kaj favore raportis al la plenkunsido. La 7 apr. la
konferenco unuanime voĉdonis la jenan rezolucion: �Kons�tatinte la fakton,
ke la lingva malfa�cilaĵo multmaniere malhelpas la realigon de l' int.
idealo de la R. K., ĉu por savhelpo sur batalkampoj, ĉu inter
militkaptitoj aŭ eĉ en la kon�gresoj de la R. K., la konferenco in�stigas
ĉiujn ruĝkrucajn organizaĵojn, ke ili disvastigu la lernadon de
la helplingvo E inter siaj anoj, kaj speciale ĉe la junulaj sekcioj, kiel
unu el la plej potencaj rimedoj al int. kompreniĝo kaj kunlaborado
laŭ la celo de la R. K.� Laŭ tiu ĉi re�komendo la nova statuto
de la his�pana R. K., adoptita la sekvintan jar�on, jam enhavas unu paragrafon
pri la devo lerni E-n.
I. ŜIRJAEV.
������� Ruĝa
Stelo. De A. Bogdanov, trad. el
la rusa. 1929, 166 p. �Utopia romano pri socialisma ŝtato sur la ruĝa
stelo Marso. Kvankam la di�versaj ĉapitroj estas tradukitaj de 7
tradukistoj, la impreso estas tute unu�eca.� (Jofo, �La Socialisto�, 1930, p: 52.)
������� Ruĝo
kaj Blanko. Rakontoj origi�nale de L.
Ivn. 1926, 68 p. �Karika�turoj, amuzaj, sed ankaŭ akraj. Es�tas
mokataj la organizo kaj faroj de l' nuna rusa reĝimo.� (G. S., E, 1926, p:
18l.)
������� Ruĝuloj.
Esprimo uzita en la antaŭ�milita lab. E-movado, kiel komuna nomo por
diverstendencaj socialist�oj (socialdemokratoj kaj anarkistoj).
������� Rumana
Bonhumoro, en kvin el�ektitaj rakontoj, trad. P. Firu kaj S. Pragano,
1932, 62 p. �Tre bona stilo. La rakontoj posedas lokan kol�oron, tipajn
karakterojn, sed estas of�te pli ironiaj, ol simple bonhumoraj.� (G S., E,
1932, p.105.)
������� �Rumanujo.
Kvankam jam en 1889 aperis �Mic vocabular pentru Roma�mi� (Vortareto por
Rumanoj) de Marta Frollo, instruistino, E fariĝis pli konata en R-ujo nur
en 1904, kiam M. Fischer, industriisto en Galati, faris la unuan kurson kaj
fondis tie la unuan rondon E-istan kun la far�maciisto Toma Aburel kaj d-ro Kan�ner.
������� En 1907, I. Negreanu, advokato en
Bukureŝto, per gazetartikoloj atentig�is la publikon pri la lingvo int. kaj
d-ro G. Robin, konata kemiisto, ko�mencis viglan propagandon, fondis la Rumanan
E-societon kaj aperigis la unuan lernolibron. En 1908 d-ro S. Kimel,
dentkuracisto, komencis unuan kursan instruadon en Bukureŝto kaj eldonis
novan kurson kompletan de E. Tiam komenciĝis brila periodo de E en la
lando; en Galati aperis la �R. Gazeto E-ista� kaj en Buku�reŝto la �R.
E-isto�, kiu donis antaŭ�enpuŝon al la tiam ekflorinta movado kaj E,
venkinte la indiferentecon de la publiko, disvastiĝis en la tuta lan�do,
tiel ke en 1909 povis okazi la unua rumanlanda E-kongreso en Bu�kureŝto,
kun la partopreno de bul�garaj kaj serbaj E-istoj. La tro trua forpaso de d-ro
Robin, kiu per siaj klopodoj kaj oferoj estigis organizitan movadon kaj helpis
ĝin ĉiel, estis granda perdo por la RES, kies prez. li estis de
ĝia fondiĝo.
������� La mondmilito, malhelpante ĝene�rale
la E-movadon, ĝin interrompis ankaŭ en R-ujo. Multaj devis foriri al
la batalkampo, kie pereis ankaŭ advokato P. Teodorescu, la daŭrig�into
de la laboro komencita de d-ro Robin.
������� Post la mondmilito komenciĝis no�va
epoko en la rumana E-movado, pro la vigla aktiveco kreita en Tran�silvanio kaj
Banato, provincoj, kiuj antaŭ la mondmilito apartenis al Hungarujo. En
printempo 1920 Andreo Ĉe en Sibiu (Hermannstadt, Nagy�szeben) ellaboris
sian faman instrumetodon kaj gvidis sian unuan kur�son en la tiea Laborista
Hejmo. Bal�daŭ li kreis per siaj kursoj grand�nombran E-istaron en la
urboj Tar�gu-Mureŝ (kie la animo de la mov�ado estis la nobla kultur-laboranto
Jozefo Hal�sz) kaj Cluj (Kolozsv�r). Samtempe li komencis organizi la
teritorion de UEA, varbante multajn anojn kaj starigante delegitojn. Je lia
iniciato en 1922 kelkaj malnovaj pioniroj, inter kiuj Emil Nicolau en Plo�eŝto,
Ion Giuglea kaj kapitano d-ro F. Iosif en Bukureŝto, rekomencis la agadon
por landa organizo, kaj tiucele okazigis la duan R-landan E-kongreson en Cluj
(1922), en kiu partoprenis grandnombre E-istoj el la tuta lando kaj ankaŭ
el Bulgarujo. La kongreso reorganizis la malnovan RES-on.
������� Post tiu kongreso H. Fischer in�vitis A.
Ĉe al la ĉefurbo kaj fondis kun li en Bukureŝto la E-Centron
R-an, kun la celo praktike disvastigi E-n. Dank' al la malavara financa helpo
de H. Fischer komenciĝis grandskala publika agado. En la kur�soj de A. Ĉe
kaj lia entuziasma juna kunlaboranto Tiberio Morariu kreiĝis centoj da
novaj E-istoj kaj per lertaj propagandaj aranĝoj la publika aten�to kaj
simpatio turniĝis al E. Aparte menciindaj estas la oficialaj E-kursoj en
la granda instruist-prepara lernejo en Gradiŝtea, en la policoficira ler�nejo
kaj por la skoltaro. Gravan efi�kon havis ankaŭ la vizitoj de prof. P.
Bovet el Ĝenevo kaj de d-ro Won Kenn el Kantono (Ĉinujo).
������� La apostolan laboron de pastro Ĉe, post
lia transiro al Ĝenevo, daŭrigis Morariu.
������� Intertempe la restarigita RES sub la
honora prezido de generalo C. Gavanescul kaj G. L. Trancu-Lasi, eksministro,
helpata de samideanaro, sub gvidado de s-ro Fischer-Ga�lati daŭrigis la
laboron por plua disvastigado de la E-ismo. Per ĉiu�jaraj kongresoj de
ĝi aranĝitaj (en Timiŝoara 1923; en Arad 1924; en Ploesti 1925;
en Galati, sub la efek�tiva prezido de la ministro G. L. Trancu-Lasi, 1926; en
Brasov 1927) pruvis al la vasta publiko la gravecon de E.
������� De 1927 pro la ĝenerala financa
krizo la aranĝo de naciaj kongresoj ne estis ebla, sed la rumanaj E-istoj
partoprenis regule la bulgarajn E-kon�gresojn kaj la rumana registaro delegis
oficiale H. Fischer-Galati ĉe ĉiuj int. kongresoj kaj konferencoj
aranĝitaj de la E-istoj.
������� Post la foriro de T. Morariu al Svedujo,
H. Harabagiu, sekr. de RES, kaj Sigmund Prager daŭrigis fari kursojn
ĝis kiam ankaŭ tiu lasta iris helpi al Andreo Cseh en liaj klopo�doj
por la monda movado.
������� Se la agado en la lando mem ne povis esti
tre vigla, la rumanlanda movado povis tamen doni al la pro�paganda laboro monda
tri migrant�ajn pionirojn: Andreo Cseh, Tiberio Morariu kaj Sigismondo Pragano,
kiuj vigle laborante en multaj landoj de Eŭropo, dum la lastaj ses jaroj,
helpis antaŭenpuŝi nian E-n. En 1932 H. Fischer-Galati partoprenante
ofi�ciale la III-an Balkanan Konferen�con okazinta en Bukureŝto, povis in�teresigi
ĉiujn delegitojn pri E per diskutado en la komisioj kaj per speciala dokumentaro.
������� Krom RES daŭrigas la praktikan
laboron la R-Centro E-ista, kies sekr. estas nova pioniro I. Ionescu-Capa�tana,
redaktoro de vegetarismaj re�vuoj, kiu dediĉas preskaŭ sian tutan
agadon al la RCE, kiu troviĝas en propra domo apud la Ekspozicio-�Parko
Carol kaj havas bibliotekon de ĉirkaŭ 1500 volumoj, pli ol 200 revu�kolektojn,
librovendejon, presejon E�istajn, organizas kursojn, publikas propagandilojn
ktp. Krom tio vigle laboras Eugenia Morariu en Cluj, kiu direktas la
E-Instituton R-an kaj la�boras por la teritorio de UEA.
�(La artikolon preparis - E-Centro Rumana,
kompletigis A. Cseh.)
Literaturo. Aŭtoroj de lerno�libroj: Robin, Kimel, Beraru,
Vang�helovici. ktp.; tiuj de vortaroj: Frollo, Kimel, Firu. Pli gravaj
tradukaĵoj el la R. literaturo: �Niĉjo Mensogulo� kaj aliaj noveloj
de Bratescu-Voinesti. �Nobela peko� de M. Sadoveanu; �Sonorilo kaj kanono� de E.
Isac; ĉiuj tri trad. de T. Morariu; �Rumana bonhumoro en elektitaj
rakontoj�, trad. de P. Firu kaj S. Pragano.
������� Runeberg
Hjalmar Johannes (Ni�no), svedo finnlanda poeto, litera�turisto, d-ro fil.
Nask. 27 majo 1874 en Roma (Ital.), mortis 15 febr 1934. Verkoj pri literaturo
kaj folkloro; poezio originala kaj traduka en sveda lingvo. E-istiĝis en
1901 per Cart en Paris, partoprenis la UK en Bou�logne, 1905. Fondinto kaj
multjara prez. de la ES �La Polusstelo� en Helsinki, apartenis dum pluraj jaroj
al la estraro de EAF. Kurso por blinduloj en 1907 aŭ 1908 kaj en la
Universitato de Helsinki dum pluraj jaroj. Trad. la dramon en verso �Jolianto�
de H. Hertz.
������� Runstedt
Axel F., svedo, teol. d�-ro, paroĥa pastro en Gokhem, prep�osto. Nask. 28
jan. 1861 en Beate�berg. Studento de la univ. en Upsala, li trovis en
librovendejo 31 marto 1889 ekzempleron de N�rnberga ler�nolibro de E. Lernis.
Korespondis i. a. kun Grabowski, Einstein kaj Z. Verkis lernilon, 1890. Poste
ne aktiva. Mortis 1934.
������� R.U.R.
Kolektiva dramo de �apek. El la
ĉeĥa trad. Moraviaj E-Pioniroj, 1926, 110 p. �Ni estas dum estonta
tempo sur insulo, kie estas fabrikataj mekanikaj homoj anstataŭontaj la
verajn por ĉiuj laboroj.� (G. S., ,E', 1926, p: 55.)
������� Ruslando.
v. ĉe la fino de la verko.
������� Rust
John Cyprian, anglo pastro anglikana. Mortis 29 jun. 1927. Dum 53 jaroj paroĥestro
de Soham. Klera lingvisto, kun bona scio pri lingvoj hebrea, araba, siria krom
kelkaj modernaj. La traduko de la �Nova Tes�tamento� estas grandparte lia
verko. La unua prediko en E estis la lia ĉe UK en Genève, 1906.
������� Ruus
Neeme, estono. Fondinto de EG en P�rnu, kelktempe oficisto de estona ETK.
Gvidinto de E-kursoj de Sveda E-Instituto.
�������