Afrika Metodisma Episkopa Eklezio
Aspekto
| Afrika Metodisma Episkopa Eklezio | ||
|---|---|---|
![]() | ||
| konfesio organizaĵo | ||
| Komenco | 1816 vd | |
| Landoj | Usono vd | |
| Sidejo | Nashville | |
| Adreso | 500 8th Avenue South, Nashville, TN 37203 | |
| Fondintoj | Richard Allen vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Afrika Metodisma Episkopa Eklezio (angle, African Methodist Episcopal Church, mlg A.M.E.) estas metodisma konfesia organizaĵo en Usono. Ĝi havas ĉirkaŭ 3 milionojn da membroj organizitajn en ĉirkaŭ 7 000 lokaj preĝejoj. Ĝi fondiĝis en 1816 kiam pluraj metodismaj preĝejoj kun afrikdevena (nigrula) membraro serĉis rimedon por sendependiĝi de la regado de la tiama nur-blankula episkoparo de usona metodismo. Ĝia unua episkopo estis Richard Allen.


