Emiliano
| Marcus Aemilius Aemilianus (207-253) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Portreto de Marko Emiljo Emiliano, romia imperiestro (253).
| |||||
| Persona informo | |||||
| Aemilianus | |||||
| Naskonomo | Marcus Aemilius Aemilianus | ||||
| Naskiĝo | 207 en Girba, Tunizio, Afriko (Romia Provinco) | ||||
| Morto | 253 en Spoleto, Italio, Romia Imperio | ||||
| Mortis pro | hommortigo | ||||
| Religio | Romia religio vd | ||||
| Lingvoj | latina vd | ||||
| Ŝtataneco | Roma regno | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Cornelia Supera (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Emiliano aŭ Marcus Aemilius Aemilianus estis romia imperiestro dum du monatoj (inter julio kaj septembro) en 253.
Komandanto de la Moesaj trupoj, li atingis gravan venkon kontraŭ la invadantaj gotoj kaj estis, pro tio, aklamita imperiestro de sia armeo. Li poste rapide moviĝis al romia Italio, kie li venkis imperiestron Treboniano Galo ĉe la Batalo de Interamna Nahars en aŭgusto 253, nur por esti mortigita de siaj propraj viroj monaton poste kiam alia generalo, Valeriano, proklamis sin imperiestro kaj moviĝis kontraŭ Emiliano kun pli granda armeo.
Originoj
[redakti | redakti fonton]Emiliano naskiĝis en Tunizio, romia provinco Afriko. Laŭ la 4-a-jarcenta fonto Epitomo pri la Cezaroj, li estis maŭro naskita ĉe Girba (moderna Ĝerbao, insulo apud la marbordo de Tunizio) kaj naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 207, kaj li mortis kun la aĝo de 47. La 12-a-jarcenta historiisto Johano Zonaras, kiu nomas lin libiano anstataŭ maŭro, kaj alia kroniko de la 13-a jarcento asertas, ke li estis kvardekjara kiam li mortis en 253.





Koncerne lian genealogion, ekzistas du versioj, ambaŭ troigitaj: dum Eŭtropio kaj lia tradukisto Peanjo (337-379) probable kalumnie diras, ke li devenis de sensignifa familio. Johano de Antioĥio (407-441) eble aludas al la propagando de Emiliano kiam li diras, ke la uzurpanto uzis sian devenon por preni potencon.
Lia antaŭnomo kaj nomo, plifortigitaj de lia kromnomo, sugestas devenon de denaska afrikano, kiu akiris romian civitanecon dum la Dua triumviraro, en kiu lian landon regis Marko Emiljo Lepido.
Emiliano edziĝis al Cornelia Supera, virino de afrika deveno. La jaro de ilia geedziĝo estas nekonata, sed ĉar ambaŭ estis el la sama loko, eblas, ke ili geedziĝis antaŭ ol Emiliano forlasis Afrikon.
Militista kariero
[redakti | redakti fonton]Dum la regado de Treboniano Galo kaj lia filo Voluziano (251–253), Emiliano estis sendita al Balkanio por komandi armeon. Lia ĉefa respondeco estis certigi pacon laŭlonge de la Danuba limo, kiu estis submetita al pluraj atakoj fare de la gotoj gvidataj de reĝo Kniva.
Galo certigis la tronon post la morto de imperiestro Decio fare de Kniva en la Batalo de Abrito (251), kaj poste li devis trakti pesto-epidemion, kiu detruis Romon. Li ne estis populara ĉe la armeo, ĉefe pro hontigaj traktatoj subskribitaj en 251 kun la gotoj kaj reĝo Ŝapuro la 1-a de Persio, kiu atakis Sirion.
Laŭ Johano de Antioĥio, post sia nomumo al la mezia komando, Emiliano jam enviis Galon kaj konspiris kontraŭ li. Li ankaŭ estis kontraŭulo de la Romia Senato, kaj liaj ribelemaj planoj estas konfirmitaj de Hieronimo kaj Jordanes.
Ascendo
[redakti | redakti fonton]En 253, la gotoj, gvidataj de reĝo Kniva, asertis, ke ili ne ricevis la tributon ŝuldatan de la romanoj laŭ la traktato de 251. Ili transiris la limon kaj atakis Kapadocion, Pesinon kaj Efezon. Modernaj historiistoj kredas, ke ĉi tiu mankanta pago ne estis ŝanĝo en la romia politiko, kaj la gotoj pli verŝajne provis profiti de sia milita lerteco.
Emiliano havis la komandon de la armeo asignita por defendi la areon, sed la lastatempa malvenko ĉe la Batalo de Abrito maltrankviligis liajn trupojn. Emiliano admonis ilin, rememorigante ilin pri la romia honoro (laŭ Zosimo) kaj promesante tributon de la gotoj (laŭ Zonaras). La romanoj surprizis la gotojn, mortigante la plej multajn el ili, sekvate de invado de la gota teritorio, rezultante en rabaĵo kaj la liberigo de kaptitoj.
La romiaj soldatoj, kolektitaj de Emiliano, aklamis lin imperiestro. Jordanes asertas, tamen, ke la trupoj de Emiliano prirabis la romian teritorion, anstataŭ konservi la tributon de la Gotoj.
Kun siaj malmultaj viroj, Emiliano lasis sian provincon sengarda kaj rapide moviĝis al Romo por renkonti la legitiman imperiestron, Galo, antaŭ ol ĉi-lasta povis ricevi plifortikigojn.
Dum Emiliano malsupreniris al Romo laŭ la Flaminia Vojo, Galo kaj Voluziano proklamis lin "malamiko de la Ŝtato" fare de la romia senato, poste forlasis Romon por renkonti la uzurpanton. Ĉi tiu strategio sugestas, ke la armeo de Emiliano estis pli malgranda ol ilia, ĉar ili verŝajne ne atendis, ke plifortikigoj venu ĝustatempe, sed fidis ke ilia pli granda armeo venkus la konflikton.
La du armeoj renkontiĝis ĉe la Batalo de Interamna Nahars proksime de moderna Terno, ĉe la suda fino de la orienta branĉo de la Flaminia Vojo, kaj Emiliano venkis en la batalo. Galo kaj Voluziano fuĝis norden kun kelkaj sekvantoj, verŝajne kiel prokrasttaktiko antaŭ la alveno de plifortikigoj, sed, fine de julio aŭ komence de aŭgusto 253, ĉe la Forumo Flaminia (moderna San Giovanni Profiamma), sur la okcidenta branĉo de la Flaminia Vojo, ili estis mortigitaj de kelkaj el siaj propraj gardistoj, kiuj pensis, ke ilia perfido povus gajni al ili rekompencon.
Emiliano daŭrigis sian vojaĝon al Romo. La Senato, post mallonga opozicio, decidis rekoni lin kiel imperiestron. Laŭ iuj fontoj, Emiliano tiam skribis al la Senato, promesante batali por la Imperio en Trakio kaj kontraŭ Persio, kaj cedi sian potencon al la Senato, kies generalo li konsideris sin.
Emiliano ricevis la titolojn Pius ("La Pia"), Felix ("La Feliĉa"), Patro de la Patrio, la tribunicia potestas, kaj estis levita al la rango de Maksima Pontifico; li tamen ne estis levita al konsuleco (eble sugesto pri lia ne-senatana naskiĝo). Lia moneraro montras, ke lia propagando fokusiĝis sur lia kapablo kiel milita komandanto - li venkis la gotojn kiam neniu pensis tion ebla, kaj tial li estis la ĝusta homo por la tasko restarigi la potencon de la Romia Imperio.
Falo
[redakti | redakti fonton]Valeriano, guberniestro de la Rejnaj provincoj, estis survoje suden kun armeo, kiu, laŭ Zosimo, estis alvokita kiel plifortigo fare de Galo. Sed modernaj historiistoj kredas, ke ĉi tiu armeo, eble mobilizita por estonta kampanjo en la Oriento, moviĝis nur post la morto de Galo por subteni la klopodon de Valeriano pri potenco. La viroj de la imperiestro Emiliano, timante pri interna milito kaj la pli granda forto de Valeriano, ribelis.
Ili mortigis Emilianon ĉe Spoletium aŭ ĉe la Ponto Sanguinarium ("Ponto Sangoverŝa"), inter Oriculum kaj Narni (duonvoje inter Spoleto kaj Romo), kaj rekonis Valerianon kiel la novan imperiestron. Post la morto de Emiliano, kiu okazis inter malfrua julio kaj meze de septembro, damnatio memoriae kontraŭ li estis deklarita.
La Kronografo de la 4-a jarcento de 354 registras lian regadon kiel daŭrinta 88 tagojn, sed tio estas konfuzo kun Floriano (232-276), kiu regis la saman kvanton da tagoj. La sola regado de Emiliano estis unu el la plej mallongaj en la historio de Romo, ĉar li regis nur ĉirkaŭ monaton inter la morto de Treboniano Galo kaj sia propra murdo.
Eblas, ke la uzurpanto Silbanako (207-253) estis oficiro lasita de Emiliano en Romo antaŭ ol li moviĝis kontraŭ Valeriano, kiu poste provis iĝi imperiestro sed estis mortigita.[1]
La vivo kaj malfacila administrado de imperiestro Emiliano estis resumitaj de la romia historiisto Eŭtropio, deklarante jene:
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la Angla Vikipedio.


