close
Saltu al enhavo

Festus Mogae

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Festus Mogae
Persona informo
Festus Mogae
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1939 (1939-08-21)
en Serowe,  Beĉuanalando
Morto 8-an de majo 2026 (2026-05-08) (86-jaraĝa)
en Gaberono,  Bocvano
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Bocvano Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitata Kolegio
Universitato de Sussex Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Bocvana Demokratia Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Barbara Gemma Mogae (en) Traduki (19672026) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Festus Gontebanye MOGAE (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1939 en Serowe; mortis la 8-an de majo 2026) estis prezidanto de Bocvano inter la jaroj 1998 kaj 2008. Li estas membro de la Bocvana Demokrata Partio (BDP).

Festus Mogae kun Colin Powell

Mogae studis ekonomion en la Universitato de Sussex kaj poste ĉe la Universitato de Oksfordo. Post la fino de siaj studoj li laboris por la ŝtato. Poste li laboris por la Internacia Valuta Fonduso. Inter 1980 kaj 1982 li havis postenon ĉe la banko de Bocvano. 1989 li fariĝis ministro pri financoj kaj planando de la evoluo. Ekde 1992 li estas vicprezidanto de Bocvano. Je la 1a de aprilo 1998 li fariĝis posteulo de Quett Masire kaj fariĝis prezidanto. Oni reelektis lin en 2004. Ekzakte post 10 jaroj kiel prezidanto de Bocvano li retiriĝis je la 1a de aprilo 2008. Lia posteulo fariĝis la eksa vicprezidanto Ian Khama.

Kiam li jam ne plu estis prezidanto, en 2008 Mogae ricevis la Mo-Ibrahim-premion pro sukcesa laboro de la registaro kaj por la batalo kontraŭ aidoso. Li estas membro de la Klubo de Madrido.