close
Saltu al enhavo

Frederick Wiseman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederick Wiseman
Persona informo
Frederick Wiseman
Naskiĝo 1-an de januaro 1930 (1930-01-01)
en Bostono
Morto 16-an de februaro 2026 (2026-02-16) (96-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj angla franca vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Williams College - Bakalaŭro de Artoj (1951)
jura altlernejo Yale - Bakalaŭro de Juro (1954)
Rivers School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Zipporah B. Wiseman (en) Traduki (19552021) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo filmreĝisoro
filmmuntisto
dokumenta verkisto
universitata instruisto
filmproduktoro
scenaristo
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Usono vd
Verkado
Verkoj La Danse 
Ex Libris: The New York Public Library 
City Hall vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frederick WISEMAN (naskiĝis la 1-an de januaro 1930 en Bostono, Masaĉuseco; mortis la 16-an de februaro 2026 en Kembriĝo, Masaĉuseco) estis usona filmreĝisoro, dokumenta filmisto.[1] Li estas trifoja gajninto de la Primetime Emmy Award. En 2014, li ricevis la Oran Leonon pro sia vivatingo ĉe la 71-a Internacia Filmfestivalo de Venecio. La 1-an de septembro 2016, oni anoncis, ke Wiseman ricevos honoran Oskaron pro sia elstara kontribuo al la tutmonda kino.[2]

Li faris dokumentariojn dediĉitajn al la funkciado de diversaj institucioj en Usono (malliberejoj, psikiatriaj hospitaloj, bibliotekoj).[3] Liaj plej famaj filmoj-dokumentarioj estis lia debuta filmo Titicut Follies (1967), Hospital (1970), Welfare (1975), kaj In Jackson Heights (2015). Liaj filmoj estis konataj pro sia kapablo posedi draman strukturon malgraŭ ŝajna evitado de rakontaj rimedoj,[4] kune kun traktado de sociaj kaj ekonomiaj problemoj en Usono.[5]

Lia filmo, Titicut Follies, studo pri mensmalsano, filmita en psikiatria kliniko, estis cenzurita de 1968 ĝis 1992 de la usona registaro pro prezentado de la misuzo de pacientoj fare de gardistoj ĉe psikiatria hospitalo en Bridgewater, Masaĉuseco.[6][7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Frederick Wiseman: The Filmmaker Who Shows Us Ourselves", The New York Times, April 6, 2017. (en-US)
  2. Frederick Wiseman (angle) (November 3, 2016). Alirita June 6, 2022 .
  3. Philippe Pilard (August 26, 2012) Frederick Wiseman, Chronicler of the Western World. La Sept/Arte. Arkivita el la originalo je May 6, 2017.
  4. Metrograph Edition. Arkivita el la originalo je August 5, 2020. Alirita April 30, 2020 .
  5. Frederick Wiseman, Oscar-Winning Documentarian, Dies at 96. The Hollywood Reporter (February 16, 2026). Alirita February 17, 2026 .
  6. «Let the Viewer Decide: Documentarian Frederick Wiseman on free speech, complexity, and the trouble with Michael Moore - Reason Magazine». reason.com. Arkivita de la originalo je la 13-a de januaro 2009. Prenita la 16-an de februaro 2026 .
  7. . 'Iron Man,' 'Super Fly' and 'Carrie' are inducted into the National Film Registry (December 14, 2022). Alirita December 14, 2022 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]