Gap (vestoj)
| The Gap, Inc. | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| The Gap, Inc. | |||||
| entrepreno ĉeno de vestaĵvendejoj entrepreno publika kompanio | |||||
| Dum | 1969 - nekonata/nuntempe | ||||
| Jura formo | Akcia kompanio | ||||
| Fondintoj | Donald Fisher • Doris F. Fisher vd | ||||
| Sidejo | Sanfrancisko (Usono) | ||||
| Lando | Usono • Kanado • Francio | ||||
| Estr(ar)o | Arthur Peck | ||||
| Dungitoj | 141.000 (2015) | ||||
| Spezosumo | 25,80 miliardoj da USD (2015) | ||||
| Agokampo | Vestoj, akcesoraĵoj, kosmetikaĵoj | ||||
| vesto | |||||
| ISIN-kodo | US3647601083 | ||||
| filiaj kompanioj | Banana Republic • Old Navy • Janie & Jack • Yeezy Gap vd | ||||
| Posedataj kompanioj | Banana Republic • Old Navy vd | ||||
| |||||
| TTT | www | ||||
The Gap, Inc., ĝenerale konata kiel Gap Inc. aŭ Gap, estas usona entrepreno kun mondvastaj interesoj en la modo-detalkomerco.
La entrepreno, kiu dediĉas sin je neformala modo, fondiĝis en 1969 fare de Donald Fisher kaj Doris F. Fisher kaj havas la ĉefoficejon en Sanfrancisko, Kalifornio. Gap Inc. estas dividita en kvin primaraj sekcioj: Gap, Banana Republic (kun pli klasikaj modoserioj), Old Navy (malmultekostaj modoserioj), Intermix (plidelikataj virinmodaj butikoj) kaj Athleta (sportvestoj por virinoj). Laŭ nombro da butikoj Gap Inc. estas la tria plej granda entrepreno en la internacia modo-detalkomerco, post la hispana Inditex-grupo kaj la sveda H&M-butikĉeno.
Krom sia usona hejmomerkato kaj siaj butikĉenoj Gap Inc. havas pli ol 3 700 butikoj mondvaste, senpere aŭ kiel koncesio – inter aliaj en Kanado, Sud-Ameriko, Eŭropo, Afriko, Azio kaj Aŭstralio.

