close
Saltu al enhavo

Gene Autry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gene Autry
Persona informo
Naskonomo Orvon Grover Autry
Naskiĝo 29-an de septembro 1907 (1907-09-29)
en Tioga
Morto 2-an de oktobro 1998 (1998-10-02) (91-jaraĝa)
en Studiurbo
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per limfomo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Respublikana Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Jackie Autry (en) Traduki (19811998) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Gene Autry vd
Okupo aktoro
kantanta vakero
kantaŭtoro
verkisto
filma scenaristo
militisto
oficiro
produktoro
jodlanto
posedanto de basbala teamo
komponisto
muzikisto
kantisto
voĉaktoro
scenaristo
radio-prezentisto
televida aktoro
filmaktoro
rodeisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gene AUTRY (n. la 29-an de septembro 1907 en Tioga, Teksaso ; m. la 2-an de oktobro 1998 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona kontreo -kantisto kaj aktoro, kiu ĝuis vastan popularecon en radio, filmo kaj televido dum tri jardekoj kekde la 1930-aj jaroj. Li ankaŭ posedis la Los Angeles Angels of Anaheim (de 1961 ĝis 1997), televidreton kaj plurajn radiostaciojn en Suda Kalifornio.[1]

Li estas la unusola artisto, kiu havas stelojn en ĉiuj kvin kategorioj (filmo, televido, teatro, muziko kaj radio) sur la Trotuaro de famo en Holivudo. [2]

Lia konata verkaro etendiĝas de 1929 ĝis la 1960-aj jaroj kaj inkluzivas, krom jam forgesitaj pecoj, bonan nombron da aliaj konataj. Liaj fruaj verkoj abundas je kontrea bluso, sekvante la stilon de lia idolo Jimmie Rodgers, kaj estis parte reeldonitaj en Gene Autry: The Blues Singer (Columbia).

En 1931, Autry registris por pluraj muzikeldonejoj samtempe. Unue, li registris ses kantojn por Gennett Records la 29-an de januaro 1931. La 17-an de februaro 1931, li registris kvar kantojn por la American Record Corporation (ARC). La 18-an de februaro 1931, li registris kvar kantojn por la Victor Talking Machine Company. La 25-an de februaro 1931, li denove faris ses registraĵojn por ARC.


En 1934, Holivudo provis krei novan tipon de vakera filmo, kiu fokusiĝis al " kantanta vakero ". La steluloj de la tempo ne havis sufiĉan kantkapablon ( John Wayne, ekzemple, provis esti kantanta vakero en siaj fruaj tagoj), kaj tial Gene Autry estis dungita de la studio, kiu havis komercajn ligojn al lia RAC-etikedo, por la Ken Maynard Western In Old Santa Fe (Vakera filmo en Malnova Santa Fe). Kvankam Gene aperis nur en ununura sceno, la eksperimento estis resona sukceso. Aliaj filmoj sekvis, kun ĉiam pli grandaj roloj. Dum la sekvaj jaroj, li ludis la ĉefrolon en ĉirkaŭ 90 filmoj. Nova vakera filmo estis produktita ĉiujn ses semajnojn. Gene Autry fariĝis la plej grava stelulo de la B-vakeraj filmoj, kies populareco povis facile konkuri kun tiu de establitaj aktoroj kiel Clark Gable.

En 1942 li servis en la Dua Mondmilito dum pluraj jaroj, batalante kiel piloto en Nordafriko kaj la Malproksima Oriento. Dume, lia rivalo Roy Rogers gajnis terenon kaj superis lin en populareco. Autry daŭre produktis filmojn, sed ne kapablis egali siajn pli fruajn sukcesojn. Lia muzika kariero, tamen, ne suferis. En 1945 li havis unuan sukceson en la kontreaj furorlistoj kun "At Mail Call Today" ; en 1949 li registris sian plej sukcesan unuopaĵon, "Rudolph, the Red-Nosed Reindeer", kiu vendis pli ol naŭ milionojn da kopioj. Meze de la 1950-aj jaroj li estis fine delokigita de la kresko de rokenrolo.

Li famiĝis ĉefe pro siaj roloj kiel la "kantista vakero". En 2009, li ricevis postmortan Grammy- premion pro vivatingo.

Filmaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Beyond the Purple Hills'
  • Rythm of the saddle
  • Public cowboy nr. 1
  • Boots and saddles
  • Coming round the mountains
  • Guns and guitars
  • Rootin' Tootin' Rythm
  • Oh, Susann
  • Melody trail
  • Ride ranger ride
  • Under Western stars

Muzikaj registraĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Yellow Rose of Texas
  • Deep in the Heart of Texas
  • Here Comes Santa Claus
  • Frosty the snowman
  • Rudolph, the Red-nosed Reindeer
  • Back in the Saddle Again
  • Here Comes Peter Cottontail
  • Texas Sandman
  • Merry Texas Christmas, Y'all

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]