close
Saltu al enhavo

Hami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hami
departemento-ranga urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 839000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 541 836  (2007) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 50′ N, 93° 31′ O (mapo)42.8322493.51548Koordinatoj: 42° 50′ N, 93° 31′ O (mapo) [+]
Alto 759 m [+]
Areo 137222,3 km² (13722230 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Hami (Ĉinio)
Hami (Ĉinio)
DEC
Situo de Hami

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hami Prefecture [+]
vdr

Hami ĉine 哈密, pinjine Hāmì, en la ujgura قۇمۇل estas prefektujnivela metropolo en Ĉina Popola Respubliko, en Ujgura Aŭtonoma Regiono Ŝinĝango. La historia loknomo estis Kumul.

Vojo en Hami

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro de Hami en 2020 estis 673383.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Irigacia kanalo

La teritorio situas en depresio 759 m super marnivelo plejparte en dezerto, iomete en montaro Tianŝan. Ĝi kovras 142 100 km² kaj konsistas el 3 dividoj. Ĉefurbo Pekino troviĝas 1929, Ŝanhajo 2776 km aere laŭ .

La konata historio de tiu areo komenciĝis dum la unua jarmilo antaŭ Kristo. Marko Polo raportis viziton al "Camul" komence de la 14-a jarcento kaj tio estis la nomo sub kiu ĝi unue aperis sur eŭropaj mapoj. La prefektujnivela urbego formiĝis en 2016 per kunfandiĝo de la antikva oazo-urbo Kumul (Hami) kun du ĉirkaŭaj prefektejoj.

La ĉefaj mineralaj rimedoj de ĉi tiu regiono inkluzivas karbon, feron, kupron, nikelon eĉ oron. En la dezertaj regionoj la suna kaj venta energioj aktive disvolviĝas. La agrikulturo evoluigis brutobredadon kaj kotonkultivadon. La plej konata kultivaĵo estas la melonoj.

Stacidomo

Hami estas konektita al Ŝinĝjango kaj la resto de Ĉinio per rapidtrajnoj kaj konvenciaj fervojaj ligiloj. Ankaŭ estas nacia ŝoseo kaj rapidvojo, fine enlanda flughaveno.

Hami havas ekstreme kontinentan dezertan klimaton (laŭ la klimata klasifiko de Köppen estas BWk) kun ekstremaj diferencoj inter somero kaj vintro, kaj sekan, sunan veteron tutjare. La jara precipitaĵo estas nur 45 milimetroj. La averaĝaj neĝtagoj estas 12 jare. La areo ricevas 3 285 horojn da sunbrilo ĉiujare, preskaŭ la plej suna en la lando. La temperaturo averaĝas 10,5 °C kaj varias inter 3-19 °C.

Bildoj pri Hami
Muzeo
Vojo al moskeo
Moskeo
Kirko
Templo
Maŭzoleo
Flughaveno
Konstruaĵo
Placo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • pluraj preĝejoj
  • muzeo
  • maŭzoleo
  • trovitaj meteorŝtonoj kaj dinosaŭraj fosilioj
  • WikiTrans