Helena Hempel
Aspekto
Nuna versio (nereviziita)
| Helena Hempel | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 24-an de aprilo 1846 |
| Morto | 20-an de aŭgusto 1936 (90-jaraĝa) en Lvivo |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Pollando Aŭstrio-Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (1899–) redaktisto socia aktivisto |
| Esperanto | |
| Esperantisto numero | 4724 |
Helena HEMPEL estis pola esperantistino. Naskiĝis en la 24-a de aprilo 1846 en vilaĝo Ternovo apud Lublino, mortis la 20-an de aŭgusto 1936 en Lvovo[1]. Ŝi estis Esperantisto de 1899. (Nro 4724 laŭ ZA.) En 1906 ŝi estis elektita al la unua estraro de l' Societo Espero en Lvovo. Ŝi aktoris kaj reĝisoris kelkajn Esperanto-teatraĵojn kaj kunlaboris en multaj gazetoj, precipe en P E-isto. Trifoje laŭdatino de Floraj Ludoj kaj aliaj Lit. Konkursoj.

