close
Saltu al enhavo

Heze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heze
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 274000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 795 939  (2020) [+]
Loĝdenso 724 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 14′ N, 115° 26′ O (mapo)35.233333333333115.43333333333Koordinatoj: 35° 14′ N, 115° 26′ O (mapo) [+]
Areo 12155,23 km² (1215523 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Heze (Ĉinio)
Heze (Ĉinio)
DEC
Situo de Heze

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Heze [+]
vdr

Heze (laŭ simpligita ĉina skribo 菏泽, laŭ tradicia ĉina skribo 菏澤, kun tonsignoj Hézé, Pri tiu ĉi sono prononco) estas prefektujnivela milionurbo en provinco Ŝandongo en orienta Ĉinio.

Vojkruciĝo en Heze

Demografio

[redakti | redakti fonton]

La prefektujnivela loĝantaro en 2020 estis 8 287 693.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La tereno estas ebena, apartenanta al aluvia ebenaĵo de la Flava Rivero. La tuta areo estas 12 239 km² kaj konsistas el naŭ distriktnivelaj dividoj. Ĝjining troviĝas 105, Kajfen 112, provinca ĉefurbo Ĝinano 211, tutlanda ĉefurbo Pekino, 525, Ŝanhajo 716 km aere laŭ [rompita ligilo].

Heze fanfaronas pri longa kaj riĉa kultura historio kun trovaĵoj el la neolitiko. Kiel prefektujnivela urbego, ĝi estis kreita en 2000. La 20-an de julio 2015, suicida bombisto mortigis sin, ankaŭ du aliajn homojn kaj vundis 23 aliajn en parka atako.

Mezlernejo

La prefektujnivela urbego funkciigas solan universitaton, la ceteraj lernejoj estas mez- aŭ baznivelaj.

Tiu areo estas la plej granda centro en Ĉinio por kultivado de la "nacia floro" peonio. Nature ekzistas ankaŭ agrikulturaj kaj industriaj produktoj.

Stacidomo

Kiel milionurbo sur ebenaĵo la trafik- kaj transportmanieroj estas tre bonaj fervoje, aŭtovoje, ŝipe kaj aviade. La flughaveno malfermiĝis la 2-an de aprilo 2021.

Heze situas inter la humidaj subtropika kaj kontinenta klimatzonoj laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cwa/Dwa kun influo de musono, kun kvar klare difinitaj sezonoj. La averaĝa temperaturo estas 15 °C kaj varias inter 10-20 °C. La jara averaĝa precipitaĵo estas 627 milimetroj. Preskaŭ 70% de la jara precipitaĵo okazas de junio ĝis septembro. La la areo ricevas 2 411 horojn da sunbrilo ĉiujare. Samtempe Heze estas ankaŭ regiono ema al meteologiaj katastrofoj. Sekecoj kaj inundoj estas unu el ili, precipe sekecoj kiuj okazas ofte kaj havas grandan efikon.

Muzeo
Konfucea templo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Peonia Ĝardeno
  • turisma urbo Sunbin
  • lago Fulong
  • preĝejoj
  • muzeo

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans