close
Saltu al enhavo

Hugh MacLennan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugh MacLennan
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1907 (1907-03-20)
en Glace Bay
Morto 9-an de novembro 1990 (1990-11-09) (83-jaraĝa)
en Montrealo
Lingvoj franca angla vd
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Princeton - klasikaj studoj (1935)
Universitato Dalhousie
Oriel College Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
eseisto
literaturkritikisto
verkisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Barometer Rising vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Hugh MacLennan (naskita la 20-an de marto 1907, en Glace Bay, Nov-Skotio; mortis  la 9-an de novembro 1990, en Montrealo) estis kanada romanisto, eseisto kaj profesoro pri la angla lingvo ĉe la Universitato McGill. Lia verkaro estis honorita per kvin Premioj de la Ĝenerala Guberniestro. MacLennan estas konsiderata la unua grava anglalingva verkisto, kiu portretis la " nacian karakteron " de Kanado.

La literatura kariero de MacLennan komenciĝis dum li ankoraŭ estis en Oksfordo. Kolekto de poezio, kiun li verkis en Oksfordo, kaj liaj unuaj du romanoj, skribitaj ĉe Universitato Princeton kaj reflektantaj pri liaj vojaĝoj en antaŭmilita Eŭropo, estis malakceptitaj de eldonistoj.

En 1934, MacLennan finis laboron pri sia unua romano, So All Their Praises. Ĝi estis akceptita de Vail Bailou Press, sed la eldonisto bankrotis antaŭ la publikigo, post kio MacLennan komencis verki novan romanon. En 1935, li ricevis sian doktorecon de Universitato Princeton pro sia disertacio, Oxyrhynchus: An Economic and Social Study, kaj fariĝis instruisto pri latino kaj historio ĉe Lower Canada College (proksime de Montrealo).

Post kiam Dorothy Duncan kaj John Hugh MacLennan geedziĝis en Wilmette en 1936, ili translokiĝis al Montrealo. En 1937, ili ambaŭ aliĝis al la Partio de la Kooperativa Komunuma Federacio. En la sama jaro, ili vojaĝis tra Sovetunio kaj Skandinavio. En 1938, MacLennan finis laboron pri sia dua romano, A Man Should Rejoice (Viro devus ĝoji), kaj malsukcese sendis ĝin al pluraj eldonistoj.

Lia edzino Dorothy konvinkis lin verki pri Kanado anstataŭ EŭropoUsono: "Neniu komprenos Kanadon ĝis ĝi evoluigos sian propran literaturon, kaj vi estas tiu, kiu komencos ĝisdatigi kanadajn romanojn."  En sia tria romano, Barometer Rising, publikigita kiel lia debuta verko en 1941, li inkluzivis, interalie, la eksplodon de Halifax (d:Q502073), kiun li atestis en 1917. La romano estis malpermesita en la provinco Manitobo en 1961 pro sia uzo de vulgara lingvaĵo. Krome, MacLennan ricevis leterojn atakantajn lin pro la ekstergeedza amafero de lia heroino.

Du Solecoj estis publikigita en 1945. Lokita en Kebekio inter 1917 ĝis 1939, la romano prezentas la streĉan kunekzistadon de anglalingvaj kaj franclingvaj kanadanoj, inkluzive de temoj rilataj al iliaj malsamaj religioj (protestantoj, katolikoj), la militservkrizo de 1917, kaj la industriigo de kampara Kebekio. La alegoria "du solecoj"  de la titolo de la libro fariĝis ofta esprimo por la socia kaj kultura izoliteco de anglalingvaj kaj franclingvaj kanadanoj pro nesufiĉa komunikado kaj antaŭjuĝo. La romano fariĝis furorlibro en Nordameriko kaj gajnis al MacLennan lian unuan Premion de la Ĝenerala Guberniestro por Fikcio.

MacLennan forlasis sian instruistan postenon ĉe Lower Canada College por fariĝi plentempa verkisto. En 1948, li ricevis sian duan Premion de la Ĝenerala Guberniestro por Fikcio pro sia romano The Precipice, studo pri la diferencoj inter kanadaj kaj usonaj civitanoj, kaj en 1949, li gajnis sian unuan Premion de la Ĝenerala Guberniestro por Nefikcio pro Transversa Lando. Li kompilis la eseokolekton Transversa Lando por helpi pagi la kancerkuracadon de sia edzino.

Liaj pli postaj romanoj inkluzivas La Gardo kiu Finas la Nokton (1959), ekzistadisma studo pri viro alfrontanta moralan kaj psikologian krizon; La Reveno de la Sfinkso (1967, pola eldono 1970) politika romano pri franc-kanada naciismo; kaj Voices in Time (1980) rakonto pri la provo de unu viro rekonstrui la kanadan historion detruitan de nuklea holokaŭsto.

  • Barometer Rising (1941)
  • Two Solitudes (1945)
  • The Precipice (1948)
  • Each Man's Son (1951)
  • The Watch That Ends the Night (1957)
  • Return of the Sphinx (1967)
  • Voices in Time (1980)
  • Oxyrhyncus : an Economic and Social Study (1935)
  • Canadian Unity and Quebec (1942)
  • Cross Country (1949)
  • The Future of the Novel as an Art Form (1959)
  • Scotchman's Return and other essays (1960)
  • Seven Rivers of Canada (1961)
  • The Colour of Canada (1967)
  • The Other Side of Hugh MacLennan (1978)
  • On Being a Maritime Writer (1984)
  • Dear Marian, Dear Hugh:The MacLennan-Engel Correspondence (1995)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]