close
Saltu al enhavo

Jackson Pollock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri pentristo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Jackson.
Jackson Pollock
Persona informo
Jackson Pollock
Naskonomo Paul Jackson Pollock
Naskiĝo 28-an de januaro 1912 (1912-01-28)
en Cody
Morto 11-an de aŭgusto 1956 (1956-08-11) (44-jaraĝa)
en East Hampton
Mortis pro akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per trafikakcidento Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Green River Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Artostudenta Ligo de Novjorko
Manual Arts High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jackson Pollock
Memorigilo Jackson Pollock
Familio
Gefratoj Charles Pollock (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Lee Krasner (19451956) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
desegnisto
presgravuristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en East Hampton Nov-Jorko vd
Verkado
Verkoj No. 5, 1948 
Autumn Rhythm (Number 30) 
Blue Poles vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul Jackson Pollock (28-a de januaro 1912 - 11-a de aŭgusto 1956) estis ege influa usona pentristo kaj elstarulo de la abstrakt-ekspresionisma movado. Li estas konsiderata unu el la plej gravaj usonaj pentristoj de la 20-a jarcento.

Li estis fama pro sia tekniko verŝi kaj ŝmiri likvan farbon sur horizontalan surfacon ('drip technique'), kio ebligis lin vidi kaj pentri siajn tolaĵojn el ĉiuj anguloj. Tio estis nomita 'agadpentrarto', ĉar li uzis la forton de sia tuta korpo por pentri, ofte laŭ frenezeca dancostilo.