Jonathan Pool
| Jonathan Robert Pool | |
|---|---|
Jonathan Robert Pool sur la retpaĝo de fondaĵo Utilika | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 5-an de septembro 1942 en Chicago, Illinois, Usono |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Universitato Harvard |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (1961–) politikologo |
| Esperanto | |
| Esperantistiĝis en | 1961 |
Jonathan POOL, naskita en 1942 en Ĉikago, estas usona fakulo pri politika scienco kaj esperantologo. Li interalie okupiĝas pri lingvopolitikaj kaj socilingvistikaj demandoj.
Pool estis profesoro pri politika scienco ĉe pluraj universitatoj usonaj kaj alilandaj: Ŝtata Universitato de Novjorkio, Vaŝingtonio, Mannheim, Bielefeld; en la Universitato de Paderborn li laboris pri maŝina instruado kun Helmar Frank. Kune kun Reinhard Selten li verkis la libron Ĉu Mi Lernu Esperanton? Enkonduko en la Teorion de Lingvaj Ludoj, en kiu ili ludoteorie esploras la situacion de ebla lernonto de planlingvo.
Jonathan Pool estis fondinto en 1968 de la Fondumo por Esperantologiaj Studoj kune kun E. James Lieberman kaj Humphrey Tonkin.
Pool estas anakŭ fondinto kaj prezidanto de la Fondumo Utilika, kies celo estas subteni "universalan interagadon" (speciale lingvan). Li kunlaboris en la redaktistaro de la revuo LPLP.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Pool, Jonathan 1977 : De LMLP al LPLP. Nova vesto por la faka revuo, Esperanto, 853 (1), p. 3-4
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paĝo de Pool Arkivigite je 2005-11-26 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Fondumo Utilika (angle)

