Klaviklo
Aspekto

Klaviklo estas iom kurba (S-forma) osto de la skeleto. Ĝi ligas la sternumon kun la skapolo. La klaviklo estas la sola longa osto en la korpo, kiu funkcias horizontale. Estas du klavikloj, unu sur ĉiu flanko de la korpo.
- ĝi estas forte evoluinta ekz ĉe talpoj
- ambaŭ klaviklo formas la t.n.forkooston (furcula) ĉe birdoj
- ĝi mankas ekz. ĉe ĉevaloj
Ĉe la homoj, ĉ. 15 % de ĉiuj ostorompiĝoj okazas je klaviklo, tiel tio estas dua plej ofta frakturo, post frakturo de la radiuso (osto).
- klaviklo - de pli supre
- klaviklo - de pli sube
- Klaviklo de virino