Konrad Wallenrod
| Konrad Wallenrod | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| literatura verko | |||||
| Aŭtoroj | |||||
| Aŭtoro | Adam Mickiewicz | ||||
| Lingvoj | |||||
| Lingvo | pola lingvo | ||||
| Eldonado | |||||
| Eldondato | 1828 | ||||
| Eldonejo | Karol Kraj | ||||
| Ĝenro | eposa romano | ||||
| |||||

Konrad Wallenrod (pole Konrad Wallenrod) estas epopea poemo de la pola poeto Adam Mickiewicz, publikigita en 1828, kaj lokita en la 14-a-jarcenta Granda Duklando de Litovio. La intrigo ne estas kronologie aranĝita.
Mickiewicz verkis ĝin, vivante en Sankt- Petersburgo, Rusio, en protesto kontraŭ la malfrua-18a-jarcentaj dispartigoj de la pola litova–Konfederacio fare de la Rusia Imperio, la Reĝlando Prusio kaj la Habsburg monarkio.
Ĝi baziĝas sur la legendo, ke Konrad von Wallenrod estis litovo, kiu aliĝis al la Germana Ordeno por venĝi sian detruitan patrujon. Samtempuloj perceptis la poemon kiel rakonton pri la lukto de la poloj kontraŭ siaj subpremantoj kaj solvon al la problemo de akordigo de moraleco kun politiko: ekstere akcepti la superecon de la malamiko kaj eniri en ĝian servon, dum sekrete agi kontraŭ ĝi (ĉi tiu tekniko nomiĝis "Wallenrodismo").
La poemo helpis inspiri la polan Insurekcion de novembro 1830 kontraŭ rusa regado.[1] Kvankam ties subfosa temo estis evidenta al plejparto de legantoj, la poemo evitis cenzuron pro konfliktoj inter la cenzuristoj kaj, en la dua eldono, enkondukanta omaĝo al Caro Nikolao la 1-a.[2]
Du operoj estis verkitaj surbaze de la poemo : " La Litvinoj " de Amilcare Ponchielli kun libreto de Antonio Ghislanzoni (1874) kaj " Konrad Wallenrod " de Vladislav Ĵelenskij (1885). Ĝi ankaŭ formis la bazon por la simfonia poemo "Konrad Wallenrod" de Witold Freeman (1908).
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]Kiel parto de la por esperanto kaŝita aktivado de Izrael Lejzerowicz en la Varsovia geto, li komencis traduki en Esperanton la poezian romanon Konrad Wallenrod.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Christopher John Murray. (2004) Encyclopedia of the Romantic Era, 1760–1850, volume 2. Taylor & Francis. ISBN 978-1-57958-422-1.
- ↑ Czeslaw Milosz. (1984) History of Polish Literature. University of California Press. ISBN 978-0-520-04477-7.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Romantikismo
- Konrad von Wallenrode
- Kordian
