Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj
Aspekto
(Alidirektita el LIBE)
| Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj | ||
|---|---|---|
| Esperanto-organizaĵo specializita Esperanto-asocio | ||
| Komenco | 1950 vd | |
| Lingvoj | ||
| Retejo | Oficiala retejo | |
La Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) estas Esperanto-asocio fondita en 1950, kiu celas unuigi diverslandajn blindajn kaj viddifektitajn esperantistojn por helpi al ili en studado, perfektiĝo kaj praktika utiligo de la internacia lingvo Esperanto. Ĝi interalie liveras informojn al blindaj esperantistoj en brajla skribo kaj en la formo de sonaj dokumentoj aŭ peri informojn pri helpiloj por viddifetitaj esperantistoj.
Ĉiujare LIBE organizas Internacian Kongreson, kutime lige al Universala Kongreso aŭ alia internacia Esperanto-aranĝo.
Estraro
[redakti | redakti fonton]Dum la jaroj 2021-2025 la estraro de LIBE entenis:[1]
- prezidantino: Nedeljka Ložajić (Loĵajiĉ), en cirila alfabeto Недељка Ложајић, Beogrado, Serbio
- vicprezidantino: Natalija Kasymova, Marburg, Germanio
- kasisto: Pier Luigi Albano Da Costa, Lucca, Italio
- ĝenerala sekretariino: Olena Poŝivana, en cirila alfabeto Олена Пошивана, Dnipro, Ukrainio
- sekretario: Dragan Śtoković, Pula, Kroatio
- konsilantoj: Jiří Jelínek, Jilemnice, Ĉeĥio kaj Vjaĉeslav Suslov (Вячеслав Суслов), Samara, Rusio
En 2025-2030 temas pri [2]
- prezidanto: Joaquim Lagartixa, Evora, Portugalio
- vicprezidantino: Natalija Kasymova, Marburg, Germanio
- ĝenerala sekretariino: Sophie Renault, Tuluzo, Francio
- dua sekretario: Nedeljka Ložajić (Loĵajiĉ), Beogrado, Serbio
- kasisto: Pier Luigi Albano Da Costa, Lucca, Italio
- konsilantoj: Dragan Śtoković, Pula, Kroatio kaj Vjaĉeslav Suslov (Вячеслав Суслов), Samara, Rusio
Famaj blindaj esperantistoj
[redakti | redakti fonton]- Luigi Tola (1934-1993)
- Ángel Figuerola Auque (1913-2003)
- José Ezquerra (1880-1965)
- Pedro A. Zurita (n. ĉ. en 1940-1944)
- Vasilij Eroŝenko (1890-1952)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ LIBE-estraro 2021-2025 en la oficiala retejo de LIBE, arkivigita en februaro 2025
- ↑ LIBE-estraro 2025-2030 same en la oficiala retejo de LIBE, arkivigita en oktobro 2025

