close
Saltu al enhavo

Ladako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Ladako
Image
Image
Blazono
unia teritorio de Barato, dividaĵo de Barato [+]

LandoBarato

ĈefurboLeh (urbo)
- koordinatoj34° N, 78° O (mapo)34.16666666666777.583333333333Koordinatoj: 34° N, 78° O (mapo) [+]
Akvokolektejo59 196 km² (5 919 600 ha) [+]
Areo59 196 km² (5 919 600 ha) [+]

Loĝantaro274 289 [+] (2011)
Denseco4,63 loĝ./km² [+] [+]

Guberniestro
(ekde )

HorzonoUTC+05:30 [+]
ISO 3166-2IN-LA

Ladako (Tero)
Ladako (Tero)

Ladako (Ladako)
Ladako (Ladako)
DEC
Image

Map
Ladako

ImageVikimedia Komunejo:  Ladakh [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Image
Image
vdr

Ladako (tibete ལ་དྭགས, hindie लद्दाख, [ladak], urdue لدّاخ, [ladaĥ]) ekde oktobro 2919 estas unia teritorio de Barato, situanta en la nordorienta parto de la lando.

Laŭ stato de la censo de 2011 en la teritorio vivis 274 289 loĝantoj sur areo de 59 196 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Leh. Notindas ke ĝi estas la plej granda el la uniaj teritorioj kaj estas inter la plej malmulte loĝataj areoj en Barato.

La kialo de tiu hommalmulteco estas la severeco de la medio, plejparte dezerta, kaj la ĝenerala alteco de la lando, tuj apud la himalaja montaro. Plejparto de la teritorio kuŝas sur altebenaĵo pli ol 3 000 metrojn alta. La plej alta pinto kulminas je 7.135 m (la ĝemelaj pintoj Nun-Kun).

Kelkfoje nomata La malgranda tibeto, ĝi estas fama pro siaj apartaj pejzaĝoj kaj gentoj, kies pluraj estas tre proksime al tibetanoj. La ĉefa religio estas tibeta budhismo.

Ladako estis establita kiel unia teritorio de Barato la 31-an de oktobro 2019, post la paso de la leĝo pri reorganizado de Ĝamuo kaj Kaŝmira. Antaŭ tio, ĝi estis parto de la subŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro.

Image
Mapo de la 28 ŝtatoj kaj 8 uniaj teritorioj de Barato, laŭ la stato de post 2020: la nova unia teritorio Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas kie en la mampo estas litero Ĉ, kaj Ladako tie kie estas litero D