Leszno

| Leszno (de 1793 ĝis 1918 germane Lissa) | |||||
| Blazono | |||||
| Devizo: "Leszno - tu chce się żyć!" | |||||
|
| |||||
| eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
| Genitivo de la nomo | Leszna | ||||
| Provinco | Grandpollando | ||||
| Distrikto-rajta | Jes | ||||
| Distrikto | Distrikto Leszno | ||||
| Speco de komunumo | Urba | ||||
| Urba komunumo | Jes | ||||
| Fondita en | 14-a jarcento | ||||
| Urborajtoj | 1547 | ||||
| Koordinatoj | 51° 51′ N, 16° 34′ O (mapo)51.8516.566666666667Koordinatoj: 51° 51′ N, 16° 34′ O (mapo) | ||||
| Areo | 31,9 km² | ||||
| Loĝantaro | 63 505 (en 2019) | ||||
| Loĝdenso | 2 005 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | 64-100 do 64-106, 64-110 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 0-65 | ||||
| Aŭtokodo | PL | ||||
| TERYT | 3063011 | ||||
| Estro | Tomasz Malepszy | ||||
| Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
| Adreso de estraro | ul. Karasia 15 | ||||
| Poŝtkodo de estraro | 64-100 | ||||
| Ĝemelaj urboj | Suhl, Deurne, Montluçon, Batouri, St. Pölten, Dachau | ||||
| Komunuma retejo | http://www.leszno.pl | ||||
Leszno [LEŜno], kiu de 1793 ĝis 1918 germane nomiĝis Lissa, estas urbo en la provinco (historie vojevodio) Grandpollando de Pollando. Ĝi estas la administra centro de samnoma distrikto Leszno, kiu ĉirkaŭas la urbon, sed Leszno mem ne apartenas al la distrikta teritorio kaj do estas tiel nomata eksterdistrikta urbo. Fine de 2021 la urbo havis 61 791 loĝantojn kaj areon de 31,9 km². Ĉi tio signifas, ke Leszno havas sepan lokon en la provinco laŭ la grandeco.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo ekde almenaŭ la 18-a jarcento apartenis al la reĝlando Pollando. En 1793 ĝi kadre de la 2-a el la Dispartigoj de Pollando-Litovio doniĝis al la reĝlando Prusio, iĝis germanlingva kaj restis tia ĝis post la Dua Mondmilito. Tiam ĝi doniĝis al la komunisma Pola Popola Respubliko, la germanlingvaj loĝantoj estis forpelitaj ĝis 1946.


Monumentoj kaj memortabuloj
[redakti | redakti fonton]- Monumento al 200-jariĝo de Konstitucio de la 3-a de Majo kaj de Renaskiĝo de Pollando
- Monumento al Johano Paŭlo la 2-a
- Monumento al Jan Jonston
- Monumento al Johano Amoso Komenio
- Monumento al Soldatoj de Leszczyński-Garnizono omaĝe al mortfalintoj dum defenda milito de 1939
- Monumento al Ribelintoj de Wielkopolska
- Tabulo omaĝe al pastroj murditaj en naziaj koncentrejoj
- Monumento al murditaj militkaptitoj
- Monumento al Alfred Smoczyk
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Suhl, Germanio
- St. Pölten, Aŭstrio
- Dachau, Germanio
- Zweibrücken, Germanio
Naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Ottomar Anschütz (1846-1907)
- Leo Baeck (1873-1956)





