close
Saltu al enhavo

LibreLogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LibreLogo

Permesilo Ĝenerala Publika Permesilo de GNU
Retejo Oficiala retejo
vdr

LibreLogo estas vektora grafika programlingvo, programa medio por Logo - Python, kun interaga testuda vektora grafiko por edukado kaj por perkomputila eldonado. Ĝi estas parto de LibreOffice. En versio 3, LibreLogo estis aldonaĵo[1] al LibreOffice, kaj en versio 4 ĝi fariĝis integra parto de LibreOffice-Verkilo.

La ilobreto kaj interpretilo de LibreLogo estas programitaj de László Németh; helpis en la integrado András Tímár.[2]

LibreLogo estas malpeza programo (1400 linioj da kodo en Python). Ĝi utiligas la programlingvon Python por liveri simplan programadan fasadon, kiun oni povas uzi por desegni bildojn kaj por instrui pri programado.[2]

Versiodato de eldononotoj pri la eldono
0.12012-06-27Riparoj de cimoj por Vindozo kaj asimilita dekuma apartigilo.[3]
0.2 RC 22012-11-07Pli rapida komanda linio, hazardaj koloroj (ekzemple. plenkoloro 'oranĝa'), cimoriparoj.[4]

En LibreOffice Verkilo oni povas atingi al LibreLogo per ilobreto: (Vido → Ilobretoj → Logo).

Simplaj ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

Tiel nomata "Saluton, Mondo"-programo:

ripetu 4 [ etikedo 'Saluton, Mondo!' turnu_dekstren 30 ]
kaŝu_testudon

Programo por desegni tri samcentrajn cirklojn:

ek plenkoloro 'flava' cirklo 10cm
plenkoloro 'blua' plumkoloro 'ruĝa' plumlarĝo 2 cirklo 5cm
plenkoloro 'verda' plumkoloro 'ruĝa' plumlarĝo 2 cirklo 3cm
kaŝu_testudon

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]