Mario Grech
| Mario Grech | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 20-an de februaro 1957 (69-jaraĝa) en Qala | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Ŝtataneco | Malto | ||||
| Alma mater | Papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino Pontifika Laterana Universitato | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | katolika episkopo (2006–) katolika sacerdoto (1984–) | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mario Grech estas malta katolikisma kardinalo, membro de la Latina eklezio, la plej granda de la 24 proprajuraj katolikaj eklezioj, kiuj konsistigas la Katolikan Eklezion. Li naskiĝis la 20-an de februaro 1957 en Qala, do nun estas -jaraĝa, kaj partoprenas la konklavon 2025, la kunvenon de ĉiuj kardinaloj de tiu eklezio kiuj kunvenos en Vatikanurbo en majo 2025 por elekti la posteulon de papo Francisko, mortinta la 21-an de aprilo 2025, el inter ĉiuj kun-kardinaloj kiuj en la mortotago de Francisko estis malpli ol 80-jaraĝaj.
Li atingis sian teologian edukon interalie en la Papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino kaj la Pontifika Laterana Universitato. Katolika sacerdoto ekde 1984 kaj katolika episkopo ekde 2006 (ĝis 2019 en la malta insulo Gozo), li estis levita al la kardinaleco fare de papo Francisko la 28-an de aŭgusto 2020, kaj laŭ la stato de 2025 estas ĝenerala sekretario de la sinodo de la Episkopoj. Ĵurnalismaj observantoj de papaj elektoj konsideras lin inter tiuj kardinaloj pli verŝajnaj iĝi papo ol aliaj - do la internacia amaskomunikilaro deklaris lin aparte "papigebla" kandidato.[1][2] Konsiderante ke la aro de "papigeblaj" kandidatoj estas afero de spekulado de la amaskomunikiloj kaj de multaj pliaj interesitoj, la elekto de ne-"papigebla" kardinalo ne estas malofta, do neniu povas certe prognozi la rezulton de la elekto, sed tiel estas dum ĉiu konklavo kiu enfermite en la vatikana gastejo Domo de Sankta Marta kaj en la renoma apuda Siksta Kapelo tiom longe kunvenos kaj diskutos ĝis estos konsento pri la nova papo.


