May Chidiac
| May Chidiac | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 20-an de julio 1963 (62-jaraĝa) en Bejruto | ||||
| Religio | Maronita eklezio vd | ||||
| Lingvoj | araba vd | ||||
| Ŝtataneco | Libano | ||||
| Alma mater | Universitato Libana | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | ĵurnalisto politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
May CHIDIAC (arabe مي شدياق, Mayy Šidyāq; naskiĝis la 20-a de julio 1966 en Bejruto) estas libana ĵurnalistino, poste fariĝis ŝtata ministro de administra disvolvo.[1]
May Chidiac laboris por la Libana Amaskomunikila Korporacio (LBC). Ŝi estis prezentistino tie, specialiĝante pri politikaj temoj, kaj estas konata pro sia kontraŭ- siria sinteno.[2] La 25-an de septembro 2005, ŝi postvivis aŭtobombo-atencon, sed perdis sian maldekstran antaŭbrakon kaj maldekstran kruron.[3][4] Ŝi vojaĝis al Francio por kuracado. La 12-an de julio 2006, ŝi revenis al Libano kaj rekomencis sian laboron baldaŭ poste. La 27-an de januaro 2006, ŝi anoncis sian kandidatecon por la parlamenta seĝo Baabda-Aley en la kromelekto.[5]
En 2007, ŝi publikigis biografion, Le ciel m'attendra (france : "La ĉielo atendos min"), en kiu ŝi rakontas pri sia vivo kaj la atenco kontraŭ ŝi.
Pro sia ĵurnalisma laboro, ŝi ricevis multajn premiojn, inkluzive de la UNESKO-Premio por Libera Gazetaro, kaj la Franca Legio de Honoro de prezidanto Jacques Chirac, kiu nomis ŝin "simbolo de parollibereco en Libano."
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Dr. May Chidiac - G100 | Group of 100 Global Women Leaders (en-US) (2021-08-24). Arkivita el la originalo je 2024-12-03. Alirita 2024-12-01 .
- ↑ May Chidiac (EN) (2019-08-05). Arkivita el la originalo je 27 June 2020. Alirita 2020-06-24 .
- ↑ Staunch Syria critic Chidiac opens up (Benjamin Redd) (en-US) (2019-07-20). Alirita 2021-02-11 .
- ↑ Attacks on the Press 2005: Lebanon (en-US) (2006-02-16). Alirita 2021-02-11 .
- ↑ Biography of Minister of State for Administrative Development May Chidiac (angle). Alirita 2024-12-01 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Murdoj ĝenadas la gazetaron, ifex.org; alirita la 15-an de decembro 2015.
- UNESCO premias gazetaran liberecon premio al Chidiac, unesco.org; alirita la 15-an de decembro 2015.
- LBCa intervjuo kun May Chidiac, memritv.org; alirita la 15-an de decembro 2015.
- Fondaĵo May Chidiac

