close
Saltu al enhavo

Merkredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
La dio Odin, laŭ kiu originas la nomo de la meza tago

Merkredo estas la tria tago de la semajno, laŭ internacia normo ISO 8601. Tiu nomo venas el la franca mercredi, kiu siavice venas de la latina dies Mercurii, tago de la dio Merkuro. El tiu venas la vortoj miércoles kaj mercoledì ankaŭ.

Oni kopiis la ideon en ĝermanidaj lingvoj, uzante la nordian dion Votanon anstataŭ Merkuro, en la angla nomo Wednesday, en la nederlanda woensdag. La germana nomo Mittwoch kaj la finna nomo keskiviikko signifas "semajnmezo".

Merkredo sekvas mardon kaj antaŭvenas ĵaŭdon.

Vidu: Gregoria kalendaro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]