close
Saltu al enhavo

Fazeoluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Phaseolus)
"Fazeolo" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Fazeolo (apartigilo).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
fazeoluso

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Phaseolus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

FazeolusoFazeolo (latine Phaseolus) estas genro el familio fabacoj (Phaseolus), manĝebla amelhava legomo. En pli larĝa senco, ĝi estas komuna nomo de diversaj plantoj kun similaj fruktoj en la familio fabacoj.

Terminologio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ PIV, "fazeoluso" estas la Esperanta nomo de la genro Phaseolus. "Fazeolo" povas esti sinonimo de "fazeoluso", aŭ uziĝi pli vaste por ĉiu planto aŭ semo de la genroj Phaseolus, Vigna, Dolichos kaj Lablab.[1]

Karakteroj

[redakti | redakti fonton]
Floro de la ordinara fazeolo
Petalaro de la ordinara fazeolo kun spirala kilpetalo.
Guŝoj de lima fazeolo
Surgrunda ĝermado de fazeolaj semoj

Fazeolusoj estas herboj aŭ lianoj ĝenerale unujaraj, foje dujaraj aŭ plurjaraj en favoraj medioj. Ili kreskas senlime. La flekseblaj, malmultabranĉaj tigoj volviĝas ĉirkaŭ sia apogaĵo kaj povas atingi alton de kvar metroj. Ekzistas ankaŭ variojn kun limigita kresko kaj eta formo, kiujn la homoj selektis por plifaciligi kultivadon.

La folioj estas alternaj kaj neparnombre dividitaj, kun 3 aŭ 5 ovalaj-pinthavaj folieroj. La du prafolioj de la ĝermo estas tre malsamaj, sendividaj kaj kontraŭaj.

La floroj estas zigomorfaj kaj papiliformaj. Ili estas aranĝitaj en maldensaj aksilaj grapoloj. La petalaro konsistas el supra "standardopetalo", du flankaj "flugilpetaloj", kaj du kunkreskintaj malsupraj (la "kilpetalo"). La kilpetalo havas bekecan elstaraĵon spirale ruliĝintan, kio estas distinga karaktero rilate la vignojn, kies kilpetalo ne estas spirala[2]. La koloro de la petalo varias de blanko tra rozkoloro ĝis violkoloro, sed estas propra de ĉiu specifa vario. La reproduktado ĝenerale estas memfekundiga.

La fruktoj estas dehiskaj guŝoj, kies koloro ĝenerale estas verda, sed varias foje ĝis flava aŭ malhelviola. Ili enhavas 5-12 semojn de grando kaj koloro tre diversaj laŭ la specio kaj vario.

La ĝermado kutime estas surgrunda (Ph. coccineus estas escepto), t.e., la semo leviĝas super la grundon sur la subkotiledono (pratigeto) kaj etendas la du kotiledonojn antaŭ la apero de la du plej fruaj folioj.

La fazeolusoj, kiel multaj fabacoj, kapablas utiligi la nitrogenon de la aero pro simbiozo en la radikaj nodoj kun nitrogenfiksa bakterio, Rhizobium phaseoli.

Ĉiuj specioj estas duploidaj kun 22 kromosomoj (2n=22), escepte de kelkaj, kies kromosomoj estas aneŭploide malpliigitaj ĝis 20[3].

Pelargonidino

[redakti | redakti fonton]

Pelargonidino estas natura pigmento apartenanta al la familio de la antocianidino, kaj kiel ĉiuj antocianinoj, ĝi estas kontraŭoksidanto, kiu produktas karakterizan oranĝokoloron. Pelargonidino troviĝas en geranio kiel ruĝa pigmento kaj ĝi ankaŭ respondecas pri la ruĝokoloreco de la filodendro, apartenanta al la familio de la arumacoj aŭ aracoj. La floroj oranĝo-koloraj de la Lysimachia monelli posedas plej altan koncentriĝon de la pelargonidina pigmento. Ĝi ankaŭ estas la ĉefa konstituanto de la Phaseolus vulgaris.

Ĉiuj sovaĝaj fazeolusoj devenas de la tropikaj regionoj de Centra Ameriko kaj Suda Ameriko inter la latitudaj ekstremoj 37 ° N kaj 30 ° S. Preskaŭ ĉiuj specioj estas identigitaj en Centra Ameriko.

La malsovaĝaj specioj, precipe Ph. vulgaris, estas disvastigitaj tra ĉiuj varmaj kaj moderaj regionoj de la mondo. Tamen Ph. acutifolius, adaptita al duondezerta klimato, havas teritorion limigitan al Meksiko kaj sudokcidenta Usono.

La fazeolo, la maizo kaj la kukurbo estas la "tri fratinoj" tradicie kultivataj de indianoj. Post la komenco de permanenta kontakto inter Ameriko kaj aliaj kontinentoj en 1492, la fazeoloj estis disvastigitaj tra la mondo, ofte anstataŭigante aliajn guŝojn.

Malsovaĝigo

[redakti | redakti fonton]
Diversaj fazeoloj kaj aliaj guŝoj

La arkeobonatiko datas la komencon de la kultivado de fazeolusoj je proksimume 9000 jaroj antaŭ la nuno en la Andoj. Ili estis kultivataj antaŭ 7000 jaroj en Centra Ameriko, kaj fazeoloj trovitaj en Peruo estas datitaj je 8000 jaroj[4].

Kvin specioj de fazeolusoj estas malsovaĝigitaj en Centra kaj Suda Ameriko:

La malsovaĝigotaj fazeolusoj estis malgrandasemaj lianoj. Dum la malsovaĝigo, oni selektis ilin por pligrandigi la semojn, malpliigi la tendencon de la guŝoj spontante malfermiĝi ĉe maturiĝo, kaj elekti la koloron de la semoj. La ruĝa vario de Phaseolus vulgaris L. fariĝis aparte multe kultivata kaj la aztekoj kaj inkaoj utiligis ĝin por la pagado de impostoj[5]. Ĝi estis konata tra la tuta Ameriko, kiel konstatebla en enterigoj en Arizono kaj Utaho kaj la spertoj de Jacques Cartier en 1535 ĉe la elfluejo de la rivero Sankt-Laŭrenco[6].

Tri centroj de malsovaĝigo estas konataj[7] ou bien le niébé Vigna unguiculata[2] :

  • Mezameriko, de suda Usono ĝis Panamo, kie troviĝas la kvin menciitaj specioj kaj ankaŭ la plejparto de la sovaĝaj specioj,
  • la nordaj Andoj, de Venezuelo ĝis Ekvadoro, por Ph. vulgaris, Ph. lunatus kaj Ph. polyanthus,
  • la sudaj Andoj de Peruo ĝis norda Ĉilio, por Ph. vulgaris kaj Ph. lunatus.

Alporto en Eŭropon

[redakti | redakti fonton]

La unua sperto de eŭropano pri fazeoluso estis de Kolumbo en Kubo en 1492. Li reportis de lia unua vojaĝo semojn, kiujn li nomis faxones kaj fabas[7]. Eŭropanoj kultivis fazeolusojn ekde la mezo de la 16-a jarcento. Laŭ Emmanuel Le Roy Ladurie, Pietro Valeriano en 1528 semis la faginolo importita el Peruo, kiun konfidis al li la papo Klemento la 7-a. Valeriano miris pri ĝia produktemo kaj kuireblo. Laŭ legendo, Katerino de Mediĉo ricevis kelkajn semojn post sia edziniĝo en 1533 kaj reportis ilin en Francujon, kie ili estis kultivataj en la ĝardenoj de la Kastelo de Blois[5]. Verŝajne tamen la legendo estas malvera kaj fazeolusoj jam kultiviĝis en Francujo antaŭ la alveno de la Mediĉoj.

La deveno de la fazeoluso forgesiĝis kaj dum longa tempo restis disputata, kvankam abbé Rozier asertis ankoraŭ en 1784 ke ĝi venis de Ameriko aŭ de "Granda Hindujo"[8]. Stanislas Martin deklaris ĝin Azi-devena al la akademio pri farmacio de Parizo en 1853 kaj la Encyclopédie pratique de l'agriculteur de 1877 nomis ĝin devena de Hindujo. La eltrovo de antikvaj specioj en tomboj de Peruo igis Alphonse de Candolle defendi ĝian amerikan devenon en Origino de la kultivataj plantoj. La entomologo Jean-Henri Fabre kontribuis pruvon de tio en siaj Entomologiaj memoraĵoj: la fazeoluso ne estas atakata de malnovmondaj guŝmanĝaj skaraboj, sed ĝiaj stokitaj semoj estas vorataj de la Ameriko-devena fazeolusa skarabo (Acanthoscelides obtectus), kies alvenon ĉe Bouches-du-Rhône li observis.[9][5] Tiu specio estis delonge instalinta sin en Hispanujo, kaj disvastiĝis tra Francujo dum la unua duono de la 20-a jarcento[10].

Selektado

[redakti | redakti fonton]

La selektado evoluigis kelkajn fazeolusojn en vepretojn, estigante tu tipojn: branĉajn fazeolojn kaj fazeoletojn. Ĉi lastaj estas la solaj por kiuj eblas maŝina kultivado. Samtempe oni selektis specojn de semoj diversajn laŭ formo (rondaj aŭ longaj), dikeco, kaj precipe koloro (blankaj, helverdaj, nigraj, kaj bunte ruĝaj aŭ rozkoloraj).

Ĉiuj malnovaj varioj havas pergamenecan guŝon kun malmola laŭlonga fadeno. Post la evoluigo de verdaj fazeoloj fine de la 19-a jarcento, oni komencis selekti pli manĝeblajn guŝojn kaj poste senfadenajn. Ĉi tiuj manĝeblaguŝaj verdaj fazeoloj povas esti etaj aŭ branĉaj kaj havi guŝojn de ĉiu koloro (verda, viola aŭ eĉ flava).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Michel Chauvet. (2018) Encyclopédie des plantes alimentaires, 700 espèces du monde entier, 1 700 dessins.
  2. Phaseolus vulgaris, UC Davis, Department of Plant Sciences
  3. La culture des haricots et des pois, Jean-Marie Polèse, Artémis, (ISBN 2-84416-417-X)
  4. 1 2 3 4 Le haricot, la mojhéte & le fayot, UPCP Patrimoines et médias, Geste éditions, (ISBN 2-84561-055-6).
  5. Des légumes, Jean-Marie Pelt, Fayard, (ISBN 2-213-03034-0)
  6. 1 2 Michel Pitrat; Claude Foury. (2003) Histoires de légumes, des origines au XXIe siècle, des origines à l'orée du Ŝablono:S-.
  7. Cours complet d'agriculture, Abbé Rozier, 1784, Tome V, page 418.
  8. La bruche des haricots, Souvenirs entomologiques, série VIII, chp. 4, sur e-fabre.com
  9. La bruche du haricot, HYPP Zoologie, INRA. Arkivita el la originalo je 2016-08-29. Alirita 2025-10-15 .