close
Saltu al enhavo

Portisto

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Portistoŝarĝisto estas homo, kiu metie portas valizojn (kofrojn...) aŭ pakas pakaĵojn. Nuntempe li portas ĉefe dum mallonga vojo, ĉefe en fervojaj stacioj kaj flughavenoj, hoteloj (tie eĉ nomata kiel pakaĵisto). Plej ofte portistoj povas uzi specialajn portilojn, nome puŝĉaro, kiu konsistas el du radoj (foje kvar) kaj du puŝiloj, krom la loko por enmeti aŭ surmeti la transportotan valizon.

La valizoj de ekspedicioj estas ofte portataj per lokaj loĝantoj (Kulioj el sudorienta Azio, Ŝerpoj en Himalajo). Tradicia kaj arketipa estas la tipa bildo de ekspedicioj en Afriko kun lokanoj transportantaj la pakaĵojn surkape.

Pli aparta estus la sama metio, sed uzante transportantajn bestojn, kiel azenoj, ĉevaloj, muloj, kameloj, ktp.

En kulturo

[redakti | redakti fonton]
  • Il tabarro (La mantelo) estas opero en unu akto de Giacomo Puccini. La historio temas pri ŝarĝistoj de barĝo, amafero de unu kun la edzino de alia, lukto kaj murdo: la murdito estis kaŝita sub mantelo, kio titoligas la operon. Pro realismaj etosoj la verko alproksimiĝas al stilo de verismo.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
  • BA29: Voltaire: La unuokula ŝarĝisto (trad. Daniel Luez). Rakonto pri malbela unuokula viro kiu savas la vivon de bela princino.

VIdu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]