Pulp Fiction
| Pulp-fikcio | |
|---|---|
| Oskar-premiito | |
Emblemo de Pulp Fiction | |
| filmo | |
| Originala titolo | Pulp Fiction |
| Produktadlando | |
| Originala lingvo | angla lingvo |
| Kina aperdato | Majo 1994 (ĉe Festivalo de Cannes) |
| Daŭro | 154 minutoj |
| Ĝenro | Krimo/Dramo |
| Kameraado | Andrzej Sekuła |
| Buĝeto | Usona $8.500.000 |
| Reĝisoro(j) | Quentin Tarantino |
| Produktisto(j) | Lawrence Bender |
| Scenaro | Quentin Tarantino Roger Avary |
| Filmita en | |
| Loko de rakonto | Los-Anĝeleso |
| Muziko de | Karyn Rachtman |
| Ĉefrolantoj | John Travolta Samuel L. Jackson Uma Thurman Bruce Willis Harvey Keitel Christopher Walken Maria de Medeiros |
| Produktinta firmao | Miramax Films |
| Distribuo | Miramax Films |
| Honorigoj | National Society of Film Critics Award for Best Director • National Society of Film Critics Award for Best Film • National Board of Review Award for Best Film • Ora Palmo • London Film Critics Circle Award for Actor of the Year • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Film • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Actor • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Director • New York Film Critics Circle Award for Best Director • National Board of Review Award for Best Director • National Society of Film Critics Award for Best Screenplay • premio Ora Globo de la plej bona filma scenaro • Independent Spirit Award for Best Screenplay • Independent Spirit Award for Best Director • Independent Spirit Award for Best Male Lead • David di Donatello for Best Foreign Actor • BAFTA Award for Best Original Screenplay • MTV Movie Award for Best Dance Sequence • MTV Movie Award for Best Movie • BAFTA Award for Best Actor in a Supporting Role • National Board of Review: Top Ten Films • Dallas-Fort Worth Film Critics Association Award for Best Film |
| IMDb | |
Pulp Fiction (anglalingve: "Pulp-fikcio", la fikcio kiu aperas en malmultekostaj revuoj) estas 1994-jara krimdrama filmo de reĝisoro Quentin Tarantino, kaj kunverkita de Tarantino kaj Roger Avary. La filmo utiligas nelinearan rakonton kaj estas konata pro eklektika dialogo, ironia mikso de humuro kaj perforto kaj pluraj referencoj pri popkulturo.
Tarantino verkis Pulp Fiction en 1992 kaj 1993, uzante scenojn kiujn Avary origine verkis por True Romance (1993). TriStar Pictures laŭdire malakceptis la scenaron kiel "tro demenca". Tamen, la kunprezidanto de Miramax Films Harvey Weinstein estis ravita de ĝi, kaj la filmo fariĝis la unua kiu Miramax Films plene financis.
La filmo estis kandidato por sep Akademiaj Premioj, inkluzive premion por la plej bona filmo. Tarantino kaj Avery gajnis la Akademian Premion por plej bona scenaro. Ĝi ankaŭ gajnis la Oran Palmon de la Festivalo de Cannes. Plue, ĝi estis granda komerca sukceso kaj revigligis la karieron de la ĉefaktoro John Travolta, kiu ricevis kandidatigon por Akademia Premio, kune kun aktoroj Samuel L. Jackson kaj Uma Thurman.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Rakonta strukturo
[redakti | redakti fonton]Pulp Fiction estas nelineara rakonto, kaj havas tri interplektitaj rakontoj, ke ĉiu havas malsamajn protagonistojn: Vincent Vega, dungomurdisto; Butch Coolidge, boksisto; kaj Jules Winnfield, amiko de Vincent kaj ankaŭ dungomurdisto.
La filmo komenciĝas kun paro rabante restoracion, tiam komencas ŝanĝi el unu rakonto al alia antaŭ reveni al la restoracio por la konkludo. Estas sep rakontaj sekvencoj; la tri ĉefaj rakontoj havas antaŭajn intertitolojn.
- "Prologue – The Diner" (i) (Prologo – La restoracio)
- "Prelude to 'Vincent Vega and Marsellus Wallace's Wife'" (Preludo al 'Vincent Vega kaj la edzino de Marsellus Wallace')
- "Vincent Vega and Marsellus Wallace's Wife" (Vincent Vega kaj la edzino de Marsellus Wallace)
- "Prelude to 'The Gold Watch'" (a – retromemoro, b – nuntempo) (Preludo al 'La ora horloĝo')
- "The Gold Watch" (La ora horloĝo)
- "The Bonnie Situation" (La situacio de Bonnie)
- "Epilogue – The Diner" (ii) (Epilogo - La restoracio)
Se la sep sekvencoj estus ordigitaj kronologie, ili estus en la ordo: 4a, 2, 6, 1, 7, 3, 4b, 5. Sekvencoj 1 kaj 7 parte interkovriĝas sed prezenti el malsamaj perspektivoj, same kiel 2 kaj 6.
Resumo
[redakti | redakti fonton]Prologo - La restoracio
[redakti | redakti fonton]Paro de ŝtelistoj, Pumpkin (Tim Roth) kaj Honey Bunny (Amanda Plummer), parolas pri iliaj antaŭaj raboprovoj dum ili matenmanĝas en restoracio. Pumpkin sugestas, ke ili rabas la restoracion en tiu momento ĉar li kredas, ke la patronoj kaj dungitoj estos nepretaj haltigi ilin. Honey Bunny konsentas, kaj ili komencigas la rabon.
Preludo al 'Vincent Vega kaj la edzino de Marsellus Wallace'
[redakti | redakti fonton]Du dungomurdistoj, Jules Winnfield (Samuel L. Jackson) kaj Vincent Vega (John Travolta), parolas en aŭto, kaj Vincent mencias, ke li estis taskigita de Marsellus Wallace (Ving Rhames), loka gangstero kaj ilia ĉefo, kunpreni sian edzinon, Mia Wallace (Uma Thurman), al vespermanĝo. Ili alvenas ĉe apartamento por preni tekon por Marsellus el komerca partnero nomita Brett (Frank Whaley) kaj liaj amikoj, kaj Vincent demandas Jules pri Mia.
Jules kaj Vincent eniras la apartamenton de Brett. Post kiam Vincent kontrolas la enhavon de la teko, Jules pafas unu el la amikoj de Brett. Jules reproĉas Brett pro sia provo perfidi Marsellus, kaj deklamas pasaĵon el Libro de Jeĥezkel, antaŭ ol li kaj Vincent mortigas Brett.
Vincent Vega kaj la edzino de Marsellus Wallace
[redakti | redakti fonton]Jules kaj Vincent donas la tekon al Marsellus, kiu subaĉetas boksiston Butch Coolidge (Bruce Willis) por intence perdi sian sekvan matĉon. Vincent aĉetas heroinon el lia drogvendisto, Lance (Eric Stoltz). Li sin injektas kaj veturas por rakonti Mia, ĉar li konsentis akompani ŝin dum Marsellus estas ekster la urbo por la nokto. Ili manĝas ĉe restoracio kun temo de la 1950-aj jaroj, tiam dancas en tvista konkurso kaj iras hejmen.
Dum Vincent estas en la necesejo, Mia trovas lian heroinon kaj, konfuzante ĝin kun kokaino, enspiras ĝin kaj trodozas. Vincent rapide prenas ŝin al la domo de Lance, kie, kun la helpo de Lance, li injektas adrenalinon al ŝi en la koron, kiu revivigas ŝin. Poste, Vincent kaj Mia konsentas neniam diri al Marsellus pri la okazaĵo.
La ora horloĝo
[redakti | redakti fonton]Butch perfidas Marsellus per gajni la boksmatĉon, sed li ankaŭ hazarde mortigas sian kontraŭulon. Li planas fuĝi kun sia amatino, Fabienne (Maria de Medeiros), sed malkovras, ke ŝi forgesis paki heredaĵon de lia familio: ora horloĝo, kiu apartenis al la patro, avo kaj praavo de Butch. Li revenas al la apartamento kaj trovas ĝin, sed vidas pafilon sur la tablo kaj aŭdas la necesejon flulavi. Vincent eliras el la necesejo kaj vidas Butch tenante la pafilon; Butch mortigas lin kaj eliras.
Haltinte ĉe ruĝa trafikumo, Butch vidas Marsellus transiri la vojon. Butch ramas sian aŭton en lin, renversante lin, sed li ankaŭ vundiĝas kiam sia aŭto kolizias kun alia. Marsellus resaniĝas, stariĝas, prenas sian pafilon kaj pafas al Butch, trafante ĉeestanton proceze, kaj ĉaskuras Butch en lombardejon. La proprietulo de la lombardejo, Maynard (Duane Whitaker), kaptas ilin per pafilo kaj katenas kaj ŝtopas la buŝon de ili en la kelo.
Maynard kaj sia kunkulpulo, Zed (Peter Greene), taskigas ilian gimpon observi Butch dum ili fortiras Marsellus en alian ĉambron kaj komencigas seksatenci lin. Butch liberigas sin kaj li estas ronde eskapi, sed li revenas savi Marsellus kaj armas sin kun katana el la lombardejo. Li mortigas Maynard kaj liberigas Marsellus, kiu pafas Zed en la ingvenon kun la kartoĉa fusilo de Maynard. Marsellus diras al Butch, ke li vokos sian homekipon por helpi lin torturi Zed ĝis morto. Li ankaŭ diras al Butch, ke ili estas "cool" (laŭvorte "mojosa", sed signifas "egala") kaj instrukcias lin diri al neniu pri la okazaĵo kaj forlasi Los-Anĝeleson por ĉiam. Butch venas preni Fabienne kun la ĉopero de Zed kaj ili forrajdas.
La situacio de Bonnie
[redakti | redakti fonton]En la apartamento, post kiam Vincent kaj Jules mortigis Brett, alia viro elbatiĝas el la necesejo kaj pafas al ili. Ĉiu pafo maltrafas, kaj Vincent kaj Jules mortigas lin. Jules kredas, ke ilia supervivo estis miraklo, sed Vincent ne estas konvinkita kaj volas forlasi por eviti la policon. En la aŭto kun unu el la amikoj de Brett, Marvin (Phil LaMarr), Vincent akcidente pafas lin en la kapon.

