Punjo
Aspekto
Nuna versio (nereviziita)

| Punjo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo urbego | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Urbestro | Walter Aduviri Calisaya | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 128 637 (2017) [+] | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 15° 51′ S, 70° 1′ U (mapo)-15.843333333333-70.023611111111Koordinatoj: 15° 51′ S, 70° 1′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 3 830 m [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Punjo aŭ Puno (hispane Puno, keĉue Punu << P'uñuypampa) estas urbo kun ĉirkaŭ 100 000 loĝantoj kaj situas 3 800 m alte ĉe bordo de la Titikaka-lago sude de Peruo. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma regiono.
Puno estis fondita la 4-an de novembro de 1688 fare de vicreĝo Pedro Fernández Castro Andrade, la Grafo de Lemos.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Puno estas finstacio de la anda fervojo tra Cuzco kaj Arequipa. La sekva flughaveno troviĝas en Juliaca, fore ĉirkaŭ 50 km.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĉe „Plaza Mayor” (Ĉefplaco) estas troveblaj la barokaj fasadoj de la Katedralo, ornamitaj per dekorativaj elementoj el la regiona besto- kaj plantovivo. Kontraŭ tio staras la domo de la eksa hispana vicreĝo Grafo de Lemos.
- Arco Deustua
- "Casa del Corregidor"
- Monteto Huaisapata



