close
Saltu al enhavo

Rej

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rej · ملارد‎
urbo de Irano
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Irano
Provinco Provinco Teherano
Demografio
Loĝantaro 250 000  (1996) [+]
Geografio
Geografia situo 35° 36′ N, 51° 26′ O (mapo)35.597551.434444444444Koordinatoj: 35° 36′ N, 51° 26′ O (mapo) [+]
Alto 1 180 m [+]
Horzono UTC+03:30
Rej · ملارد‎ (Irano)
Rej · ملارد‎ (Irano)
DEC
Situo de Rej · ملارد‎

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ray, Iran [+]
vdr

Rej, perse شهرری, latinigite Rey aŭ Ray estas urbego, estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Teherano en Irano. Antaŭe aparta urbo, ĝi nun estas sorbita en la urbara areo de Granda Teherano kiel la 20-a distrikto de municipo Teherano.

Fortikaĵo en Rej

Rej ( رِی ) devenas de la malnovpersa Ragā ( 𐎼𐎥𐎠 ), parenca al la persa رَخش (ruĝa). Ĝi estas registrita en la antikva greka kiel Rhágai ( Ῥάγαι ) kaj Rháges ( Ῥάγες ) kaj en la latina kiel Rhagae kaj Rhaganae . Ĝi iam estis renomita Europos ( Ευρωπός ) sub la Seleŭkia Imperio.

Rej estas la plej malnova ekzistanta urbo en la provinco Teherano. En la klasika epoko ĝi estis elstara urbo apartenanta al Medio (regiono), la politika kaj kultura bazo de la medoj. La urbo suferegis detruojn dum la mezepokaj invadoj fare de la araboj, turkoj kaj mongoloj. Ĝia pozicio kiel ĉefurbo reviviĝis dum la Selĝuka Imperio. Rej estis pli riĉa, ol multaj aliaj antikvaj urboj laŭ la historiaj monumentoj.

Multaj fabrikoj produktas diversaĵojn en Rej.

La metroolinio Teherano-Karaĝo atingas Rej.

Rej troviĝas laŭ klimata klasifiko de Köppen en la malvarma duonarida klimato (BSk). En la jaro pluvas 218 mm, inter junio-septembro tre malofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 14 °C. La 3 varmaj monatoj daŭras inter junio-septembro.

Bildoj pri Rej
Karavanserajo
Moskeo
Maŭzoleo
Turisma kaj historia centroj
Turo
Metrohaltejo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • moskeoj
  • maŭzoleo
  • turo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]