Signokodo
Signokodo estas kodo, kiu al ĉiu signo de donita signaro atribuas unikan signonumeron, kiu reprezentu tiun signon en datumprilaboro aŭ telekomunikado. La signonumeroj de signokodo ne nepre formas plenan intervalon da entjeroj. Fakte multaj signokodoj enhavas «truojn», ekz‑e kodpoziciojn rezervitajn por eventuala estonta uzo. La plej malgrandan intervalon, entenantan ĉiujn signonumerojn de koncerna signokodo, oni nomas ĝia numerspaco.
Kiel ekzemploj konataj al la esperantistoj menciindas la signokodoj Askio, Latina-3 kaj Unikodo. La Unikoda normo precizigis plurajn nociojn, karakterizantajn ĉiujn signokodojn. Nome oni distingas jenajn trajtojn:
- signaro (angle character repertoire);
- signokodo (angle character code, coded character set, CCS) estas disĵeto de la signaro de signokodo en ties numerspacon; signokodon kaj ĝian signaron oni kutime prezentas per signokoda tabelo (kia la signotabelo de la Latina‑3 ĉi-sube);
- kodoprezento (angle character encoding) estas maniero bitigi la signonumerojn en komputilo aŭ ĉe datumtransmeto.
Latina-3
[redakti | redakti fonton]Kvankam Latina‑3 nun prezentas nur historian intereson, ĝi estas oportuna ekzemplo por ilustri la diritan. Jen estas ĝia kodtabelo:
| ISO/CEI 8859-3 | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| + | 0 | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | A | B | C | D | E | F |
| 0x | nedifinitaj stirsignoj | |||||||||||||||
| 10 | ||||||||||||||||
| 20 | ! | " | # | $ | % | & | ' | ( | ) | * | + | , | - | . | / | |
| 30 | 0 | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | : | ; | < | = | > | ? |
| 40 | @ | A | B | C | D | E | F | G | H | I | J | K | L | M | N | O |
| 50 | P | Q | R | S | T | U | V | W | X | Y | Z | [ | \ | ] | ^ | _ |
| 60 | ` | a | b | c | d | e | f | g | h | i | j | k | l | m | n | o |
| 70 | p | q | r | s | t | u | v | w | x | y | z | { | | | } | ~ | |
| 80 | nedifinitaj stirsignoj | |||||||||||||||
| 90 | ||||||||||||||||
| A0 | Ħ | ˘ | £ | ¤ | Ĥ | § | ¨ | İ | Ş | Ğ | Ĵ | Ż | ||||
| B0 | ° | ħ | ² | ³ | ´ | µ | ĥ | · | ¸ | ı | ş | ğ | ĵ | ½ | ż | |
| C0 | À | Á | Â | Ä | Ċ | Ĉ | Ç | È | É | Ê | Ë | Ì | Í | Î | Ï | |
| D0 | Ñ | Ò | Ó | Ô | Ġ | Ö | × | Ĝ | Ù | Ú | Û | Ü | Ŭ | Ŝ | ß | |
| E0 | à | á | â | ä | ċ | ĉ | ç | è | é | ê | ë | ì | í | î | ï | |
| F0 | ñ | ò | ó | ô | ġ | ö | ÷ | ĝ | ù | ú | û | ü | ŭ | ŝ | ˙ | |
La intervalojn 0…1F16 kaj 8016…9F16 la normo Latina‑3 rezervas por stirsignoj, sed lasas ilian difinon al aliaj normoj (i.a. Askio) aŭ konkretaj realigoj. La kodpoziciojn A516, AE16, BE16, C316, D016, E316, F016 ĝi lasas nedifinitaj «por eventuala onta uzo», kiu eventualo neniam realiĝis kaj probable jam neniam realiĝos.
Esence Latina-3 estas kodpaĝo el la normo ISO 8859 (kvankam formale tiu normo ne uaza la terminon «kodpaĝo»). Kiel ĉiuj kodpaĝoj de tiu normo ĝi estas tioa representanto de la 8‑bitaj signokodoj, regantaj en la 1980‑aj jaroj. Ilia kodoprezento estis triviala: 1 signokodo = 1 bajto. Tial la ĉi-supraj nocioj Unikodaj estis konfuaztaj aŭ ne ekzistis.
Unikodo
[redakti | redakti fonton]La 1ª versio de de Unikodo entenis 7'161 signojn, la nuna havas 159'801. La disbajtigo de signonumeroj estas serioza problemo; tial la Unikoda normo traktas ĝin aparte: krom la signokodo (angle UCS, Universal character set) ĝi ankaŭ entenas parton pri kodoprezentoj (angle UTF, Unicode transformation format). Pli detale vd en «Unikodaj kodoprezentoj».