close
Saltu al enhavo

Slamet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Slamet
Image
stratovulkanomonto
Alteco

3 428 m

Geografia situo 7° 14′ S, 109° 13′ O (mapo)-7.239109.22Koordinatoj: 7° 14′ S, 109° 13′ O (mapo) f4
Slamet (Tero)
Slamet (Tero)
DEC
Image
Situo de Slamet
i1
Map
Slamet
Image
vdr

Monto Slamet (indonezie: Gunung Slamet, "Monto de Savo" aŭ "Monto de Sano") estas aktiva stratovulkano, kiu pintas en la Pemalang-regiono de Centra Javo, Indonezio. Ĝi havas areton de ĉirkaŭ tri dekduojn da cindrokonusoj sur la pli malaltaj sudorientaj kaj nordorientaj flankoj kaj unu cindrokonuson sur la okcidenta flanko. La vulkano konsistas el du interkovrantaj konstruaĵoj. Kvar krateroj troviĝas ĉe la supro. Monto Slamet estas loko kun la plej malvarma averaĝa temperaturo sur la insulo Javo kaj unu el la areoj kun la plej alta jara pluvokvanto en Indonezio, nome 8 134.00 milimetroj (mm) jare.[1]

Historiaj erupcioj estis registritaj ekde la 18-a jarcento,[2] kaj plej ĵusaj okazaĵoj estis en 2009 kaj 2014.[3] Ĝia montopinto estas la plej alta pinto en Centra Javo, kaj plej alta en Javo malantaŭ Semeru.

Image
Topografia mapo

Monto Slamet havis totalon de 42 konfirmitaj erupcioj je la 18a de Septembro 2014.[2] La plej frua registrita erupcio estis de 11a de Aŭgusto ĝis 12a de Aŭgusto 1772.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Curah Hujan Ketenger. Alirita 2022-10-18 .
  2. 2,0 2,1 2,2 "Slamet". Global Volcanism Program. Smithsonian Institution. Alirita en 2006-12-22.
  3. "See Indonesia's Mount Slamet Spew Lava and Ash".] Time. 18a de Septembro, 2014. Alirita en 2014-09-27.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]