Sylla Chaves
| Sylla Chaves | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | en 1929 |
| Morto | 30-an de majo 2009 |
| Lingvoj | Esperanto • portugala |
| Ŝtataneco | Brazilo |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto ĵurnalisto verkisto juristo |
Sylla CHAVES /'sila 'ŝavjs/, je plena nomo Sylla Magalháes Chaves[1] (naskiĝis en 1929, forpasis la 30-an de majo 2009) estis brazila UN-oficisto, verkisto, pedagogo, aktivulo en la brazila Esperanto-movado kaj membro de la Akademio de Esperanto por la periodo 1986-1996, honora membro de la UEA ekde 1992.
Profesia vivo
[redakti | redakti fonton]Chaves magistriĝis pri komunikado en universitato Stanford (Usono) kaj ankaŭ studis juron en Rio-de-Ĵanejro, cibernetikan pedagogion en la universitato de Paderborn (Germanio) kaj politikan sciencon en Parizo. Li plurjare estis oficisto de UN en Novjorko kaj de Unesko en Parizo.
Esperanta agado
[redakti | redakti fonton]Li esperantistiĝis en la 1930-aj jaroj kaj ekaktivis en 1946.[2] Li estis prezidanto de la Brazila Esperanto-Ligo en 1978-82. En Parizo Chaves regule partoprenis en la Esperanta kabaredo Tri koboldoj de Raymond Schwartz. Li estis premiita en pluraj belartaj konkursoj de UEA, kaj verkoj liaj aperas en diversaj Esperantaj antologioj. Li tre multe verkas en Esperanto, precipe depost 1980. Liaj lastaj libroj, diskoj kaj sonbendoj destiniĝas precipe al la granda publiko, kiu lernas sole aŭ kiu serĉas perfektiĝon en nia internacia lingvo. Li ankaŭ estis aktiva membro de SAT. En 2007 organizis kun Neide Barros Rêgo la poeziajn antologiojn "Brazila Esperanta Parnaso" kaj "Poesias Escolhidas do Brazila Esperanta Parnaso"
Verkoj
[redakti | redakti fonton]
- Literaturaj
- Animo prisma (1959) [3]
- Por pli bona mondo (1970)
- Plurnacia bukedo (1981)
- Karnavalo (1981)
- La estonto dependas de ni
- Lernolibroj
- Rapida Vojo al legado kaj kanto en Esperanto
- La juna verkisto
- Varia Bukedo
- Sep Leteroj
- En La Kongreso
- Nova Amiko inter ni
- O Esperanto num relance (1998)
- Unu Tago en la vivo de Teodoro
- Kantu kaj Lernu (1983)
- Libera Ekflugo
- Vortaroj
- 2.100-vorta Suplemento al la Granda Vortaro Esperanto-Portugala (Grande Dicionário Esperanto-Português) de Ismael Gomes Braga, 1989
- Suplemento al la vortaro Esperanto-Portugala, Portugala-Esperanto de Carlos Domingues, 1995
- Originala Esperanta Bildvortaro (eldonita de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo), 1991, dua milo presita en 1992, represo 1993
- Dicionário do Principiante. 1999
- Oportuna Poŝvortaro Esperanta-Portugala, Riodeĵanejro: Eldonejo Oportuno, 2008
- Propagandaĵoj
- Kio estas Esperanto?. Eld. Fundação Getúlio Vargas kaj Brazila Esperanto-Ligo, Rio de Janeiro, 1983.
- Vinilaj diskoj
- La Bufo, Eld. Sono-Viso, Rio de Janeiro, 1984.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri O Esperanto num relance
|
Pri Libera Ekflugo
|
Pri La estonto dependas de ni
|
Pri Animo prisma
|
Pri Dicionário do Principiante
|
Rete troveblaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Hejmpaĝo de Sylla Chaves, arkivigita en marto 2007 kun artikoloj, intervjuoj, kantoj, KDoj, libroj, poemoj, sonbendoj kaj vibendoj
- Mia amo libertempas, en retejo de Don Harlow, arkivigita laŭ stato de novembro 2015, poemo
- Kelkaj poemoj (kiuj originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 170-71): Ĉu ci memoras, Se mi povus, Sonetetoj, Nomademo, en sama retejo, arkivigita en marto 2016
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ laŭ la Jarlibro de UEA 1988, paĝo 22
- ↑ Indikoj laŭ revuo Esperanto, numero julio-aŭgusto 2009
- ↑ Rete haveblas du kompletaj skanaĵoj de la libro Animo prisma, en (de "google drive") kaj en (de la retejo "scribd.com", alŝutita de Paulo Silas) - vidu ankaŭ la titolpaĝan bildon supre
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Video, en kiu parolas Sylla Chaves
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Sylla Chaves en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (germane)

