Testamento de Batalanta Pollando
Aspekto

la verkinto Jerzy Braun (1901-1975)
Testamento de Batalanta Pollando (pole: Testament Polski Walczącej) estis programa alvoko al la pola nacio, kiun publikigis la 1-an de julio 1945 Konsilio de Nacia Unueco lige al malleĝa transpreno de la regopovo en Pollando fare de komunistaj regopovoj kreitaj sub patroneco de Sovetunio. Aŭtoro de la teksto estis la lasta Registara Delegito por la lando, poeto Jerzy Braun (1901-1975).
Senpera kaŭzo de la alvoko estis kreo fare de komunistoj la 28-an de junio 1945 de la Provizora Registaro de Nacia Unueco.
Rezulte de tio la 1-an de julio 1945 Konsilio de Nacia Unueco (RJN) malfondiĝis en Krakovo kaj eldonis Manifeston por Pola Nacio kaj Unuiĝintaj Nacioj,[1] en kiu la lasta fragmento estas la testamento.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Formale la Unuiĝintaj Nacioj nur fondiĝis la 24-a de oktobro de 1945 en Sanfrancisko, la manifesto do estis iom antaŭ sia tempo.