Thad Cochran
William Thad COCHRAN /ˈkɒkrən/ KOK-rən (naskiĝis la 7-an de decembro 1937 en Pontotoc, Misisipo, mortis la 30-an de majo 2019 en Oksfordo, Misisipo) estis usona politikisto. Li estis senatano kaj reprezentanto de Misisipo kaj la Respublikana Partio kiu ekis sian oficadon en la Senato la 27-an de decembro 1978 ĝis sia emeritiĝo la 31-an de marto 2018 [1].
Li estis la unua respublikano elektita al la Senato de Misisipo ekde la Rekonstruepoko post la Usona Enlanda Milito [2]. Cochran estis membro de la Reprezentantĉambro ekde 1973, reprezentante la Kvaran Distrikton de Misisipo.
Kiel prezidanto de la Komitato pri Transprenoj, li estis unu el la plej potencaj homoj en la Senato kaj retiriĝis de la Senato la 1-an de aprilo 2018 pro sanaj kialoj [3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ McFadden, Robert D., "Thad Cochran, 81, Lawmaker Who Brought Largess to Mississippi, Dies", The New York Times, May 30, 2019.
- ↑ Toledo Blade - Google News Archive Search. Alirita 2018-07-04 . [rompita ligilo]
- ↑ Remembering Senator Thad Cochran 1937 – 2019. Nexstar Media Inc. (June 21, 2019). Arkivita el la originalo je 2025-01-22. Alirita 21 April 2022 .

