Timothy Brian Carr
| Timothy Brian Carr | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1942 (83-jaraĝa) | ||||
| Lingvoj | Esperanto vd | ||||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | esperantisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Timothy Brian CARR (naskiĝis la 30-an de novembro 1942 aŭ en 1943 en Crewe; mortis la 9-an de decembro 2025) esperantistiĝis en 1969 kaj komencis verki en 1981. Li ricevis en 1982 la duan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj en 1985 kaj 1990 la unuan premion. En la katalunaj Internaciaj Floraj Ludoj li trifoje premiiĝis kaj tiel ricevis la honoran titolon Florluda majstro. William Auld nomis lin "ĝisosta poeto vere dediĉita al sia arto". Li estis redaktoro de la rubriko "medio" en la magazino Monato de 1993 ĝis 1997. Kontribuis al Fonto per originalaj poemoj kaj tradukoj el la lingvoj okcitana, hispana kaj franca. Ĉe Flandra Esperanto-Ligo aperis en la jaro 1988 lia poemaro Sur Parnaso (21-a titolo en la Serio Stafeto, recenzita en La Ondo de Esperanto). En 2009 aperis ĉe Eldonejo Bero lia poemaro Yvonne kaj en 2020 ĉe la sama eldonejo Bukedo por Heba.

