close
Saltu al enhavo

Ussuri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ussuri
Image
rivero
Bazaj informoj
Longeco 588 km
Akvokolekta areo 193 000 km²
Fluo
Fonto en montaro Siĥote-Alin
- Alteco super marnivelo ĉ. 1 100 m
- Koordinatoj Image 43° 43′ 36″ N, 134° 25′ 58″ O (mapo)43.726666666667134.43277777778
Enfluejo ĉe Ĥabarovsko en Amuron
- Alteco 28 m
- Koordinatoj Image 48° 27′ 10″ N, 135° 3′ 50″ O (mapo)48.452777777778135.06388888889
Geografio
Map
Ussuri
Image
Image
vdr

Ussuri (Wusuli Jiang) estas alfluanto de la Amuro, formante limon inter Rusio kaj Ĉinio kaj fluante norden.

Image
Ussuri

Ĝi estiĝas per kunfluo de la riveroj Ulahe kaj Arsenevka, fontantaj en la montaro Sihote-Alin. Ĝi longas - ekde fonto de la Ulahe - 910 km, la akvokolekta areo estas 187.000 km2. La Ussuri alfluas la Amuron ĉe proksimo de Ĥabarovsk.

La limregiono apud la rivero estis objekto de disputo inter la Sovetunio kaj Ĉinio en la 1960-aj jaroj kaj kiu pintiĝis en armila konflikto en 1969. Oni reguligis la ŝipadon en 1977 en interkonsenta dokumento.