Ĥarkivo

| Ĥarkivo | |||
| ukraine Харків, ruse Харьков | |||
| urbo | |||
Ĉielira katedralo de Ĥarkivo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Харків | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Ĥarkiva provinco | ||
| Historia regiono | Kieva Regno / Kijiva Regno | ||
| Universitato | Ĥarkiva Universitato | ||
| Riveroj | Lopan, Ĥarkivo | ||
| Situo | Ĥarkivo | ||
| - alteco | 152 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49° 59′ 33″ N 36° 13′ 52″ O / 49.99250 °N, 36.23111 °O (mapo) | ||
| Areo | 350,05 km² (35 005 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 443 886 (2021) | ||
| Denseco | 4 124,8 loĝ./km² | ||
| Fondo | 1654 | ||
| Urbestro | Terekhov Igor Aleksandroviĉ | ||
| Horzono | OET (UTC+2) | ||
| - somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
| Poŝtkodo | 61001—61499 | ||
| Telefona antaŭkodo | +380-57 | ||
| KOATUU | 6310100000 | ||
|
Situo enkadre de Ukrainio
| |||
| Retpaĝo: www.city.kharkov.ua | |||
![]() | |||
Ĥarkivo (ĝis la jaro 1991 ofte literumata Ĥarkovo, ukraine Харків [Ĥarkiv], ruse Харьков [Ĥarjkov])[1] estas la dua plej granda urbo de Ukrainio.
Laŭ la stato de 2022 en la urbo Ĥarkivo vivis 1 421 125 loĝantoj sur areo de 350 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 060 loĝantoj/km². Kompare, laŭ takso pri la jaro 2005 1.464.740 kaj je 2001 1.470.902. En 1989, tuj antaŭ la disfalo de Sovetunio, ĝi havis 1.610.000 loĝantojn,
La urbo estas la administra centro de unu el la 24 ukrainaj provincoj, kiuj nomiĝas "oblast": la Ĥarkiva provinco nomiĝas laŭ sia ĉefurbo. En la jaro 2012 urbo gastigis la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2012.
De la jaro 1804 en la urbo funkcias Ĥarkiva Universitato, kie diplomitiĝis multaj eminentaj homoj. De marto 2022 ĝi estas Urbo-Heroo de Ukrainio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Situo
[redakti | redakti fonton]Ĥarkivo kuŝas 413 km oriente de Kijivo ĉe la kunfluejo de la tri riveroj Ĥarkivo, Lopano kaj Udi, kiuj formas parton de la baseno de la Severskij Donec en nordorienta Ukrainio. La Severskij Donec estas la ĉefa alfluanto de la rivero Don.
La urbo kovras areon de 306 km² je altitudo varianta de 94 ĝis 202 metroj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Ĥarkivo estas humida kontinenta (klimata klasifiko de Köppen Dfa/Dfb) kun longaj, malvarmaj, neĝaj vintroj kaj varmaj ĝis varmegaj someroj.
La averaĝa pluvokvanto estas 519 mm jare, kun la plej alta kvanto en junio kaj julio.
Historio
[redakti | redakti fonton]De la fondo ĝis la dua mondmilito
[redakti | redakti fonton]Laŭ legendo, la urbo estis fondita en 1654 de ukraina kozako nomita Ĥarko, kiel militista setlejo. En la 17-a jarcento, ĉi tiuj teroj apartenis al la Kozaka Hetmanato. La unua universitato estis fondata en 1804. En 1882 formiĝis rondo de judaj studentoj, kiu lanĉis sloganon de la reveno de judoj al Palestino. Domo de Jakobo ekstaru — kaj ni iros, kio iĝis fundamento de cionismo. Ĥarkive ekzistas bela kaj granda sinagogo ĥorala. La fondo de politekniko okazis en 1885.
Dum la Ukraina Milito de Sendependeco, la urbo origine estis parto de la Ukraina Popola Respubliko ĝis januaro 1918, poste la urbo estis nelonge transprenita de la bolŝevikoj, ekde la printempo de 1918 ĝi estis sub germana kontrolo, poste okupita de junio ĝis decembro 1919 de la Sudaj Rusaj Armitaj Fortoj kaj metita sub la komandon de generalo Vladimir Maj-Mayevsky, sed en 1919 la urbo denove estis okupita de la Ruĝa Armeo. De 1917 ĝis 1934 Ĥarkivo estis ĉefurbo de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko. En la jaroj 1932-1933 la holodomoro trafis la urbon. Tie fremdajn ĵurnalistoj unuafoje registris la vikitimoj. Aprile kaj maje de 1940 la NKVD murdis en sia sidejo ĉirkaŭ 3800 militkaptitojn de koncentrejo en Starobilsk, enterigitaj poste en Pjatiĥatki. Tiu ekzekuto estas parto de la Katina murdo. Dum la Granda Purigo, sovetiaj specialaj servoj ostaĝis reprezentantojn de la ukraina intelektularo.
Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]Komence de la milito, Ĥarkivo estis unu el la plej grandaj industriaj centroj en Sovetunio.
Aŭtune de 1941, Ĥarkivo estis konsiderata unu el la plej gravaj strategiaj bazoj por la Sovetoj, servante kiel fervoja kaj aera nabo. Dum la fina fazo de Operaco Barbaroso, la ĉefa celo de la germanaj trupoj estis konkeri fervojajn kaj militajn fabrikejojn, do ili provis konservi la industrian zonon de Ĥarkivo sendifekta. Lu urbo estis konkerita de la germanoj okaze de la Unua batalo de Ĥarkovo la 25-a de oktobro 1941. La Dua Batalo de Ĥarkovo aŭ Operaco Fredericus de la 12a ĝis 28a de majo 1942 estis soveta ofensivo en la regiono ĉirkaŭ Ĥarkovo (nune Ĥarkivo)[2]al liu respondis germana kontraŭ-ofensivo kontraŭ la pontokapo de Izjum uzita de la Ruĝa Armeo super la Donec aŭ la "Barvenkovo kerno" (en rusa: Барвенковский выступ) kiu estis unu el la sovetaj ofensivaj areoj. Post vintra kontraŭ-ofensivo kiu forigis germanajn trupojn for el Moskvo sed elĉerpis la rezervojn de la Ruĝa Armeo, la Ĥarkova ofensivo estis nova soveta klopodo etendi sian strategian iniciaton, kvankam al ĝi mankis grava elemento de surprizo.
La Tria Batalo de Ĥarkovo estis serio de bataloj en la Orienta Fronto de la Dua Mondmilito, luktita de la Germana Armegrupa Sudo kontraŭ la Ruĝa Armeo, ĉirkaŭ Ĥarkovo inter la 19a de Februaro kaj la 15a de Marto 1943. Konata de la germana flanko kiel Doneca Kampanjo, kaj en Sovetunio kiel Donbas-Ĥarkova operaco, la germana kontraŭfrapo kondukis al la rekapto de la urboj Ĥarkovo kaj Belgorodo.
La Kvara Batalo de Ĥarkovo estis parto de la Operaco Polkovodets Rumiántsev (populare nomumita la Rumiántsev) dum la Dua Mondmilito. Profitante la rezulton de la batalo de Kursk kaj la grandan elĉerpiĝon de la germanaj panzer-divizioj, la alta stabanaro de la Ruĝa Armeo (nome la Stavka) starigis sukcesan kontraŭofensivon kontraŭ la elĉerpitaj soldatoj de Nazia Germanio cele al ilia forpelo for de Ĥarkovo kaj Belgorodo, kaj por devigi ilin instali siajn liniojn malantaŭ la rivero Dnepro. Ĝi okazis el la 12a al la 23a de aŭgusto 1943. Batalis 12 000 ĝis 15 000 germanoj, estritaj de Erich von Manstein, kontraŭ 19 400 sovetoj, estritaj de Ivan Konev. La germanoj perdis 392 tankojn, dum la sovetoj 434. Sed la fina rezulto estis venko por la sovetoj, kiuj finfine liberigis la areon.
- Stratbatalado en Ĥarkivo, 1941
- Sumskaja strato en Ĥarkivo en la unua tago de la germana okupado de 1941-43.
- Germanaj trupoj en Ĥarkivo, 1941
- Sovetiaj tanko T-34 kaj soldatoj ĉe Derĵprom, la 16-an de februaro 1943
21-a jarcento
[redakti | redakti fonton]La urbo estis la scenejo de tumultoj en 2014, dum kiuj la loĝantaro estis profunde dividita inter "por-majdanaj" subtenantoj de la Majdana Revolucio kaj "porrusaj" subtenantoj de la registaro de Viktor Janukoviĉ kaj la federaciigo de la lando[3].
Ankaŭ en 2014, porrusaj aktivuloj levis la rusan flagon super la regiona administracia konstruaĵo[4] kaj proklamis la Ĥarkivan Popolan Respublikon. La ribelo tamen estis subpremita en malpli ol du tagoj pro la rapida respondo de la ukrainaj sekurecaj fortoj[5] sub la komando de la tiama ukraina ministro pri internaj aferoj, Arsen Avakov, kaj la ministro pri defendo, Stepan Poltorak. La urbestro de la urbo, Hennadij Kernes, kiu komence subtenis la Oranĝan Revolucion antaŭ ol aliĝi al la Partio de Regionoj, decidis subteni la ukrainan registaron.
Dum la rus-ukraina milito de 2022, la urbo estis la loko de gravaj bataladoj. Situanta proksime al la limo inter Rusio kaj Ukrainio, Ĥarkivo estis unu el la ĉefaj celoj de la rusia armeo komence de la invado[6]; ĝi estis atakita jam en februaro 2022 dum la ofensivo en nordorienta Ukrainio. Tamen, la rusiaj fortoj renkontis signifan reziston de la ukrainiaj defendoj kaj ne povis rapide konkeri la urbon. Komence de marto 2022, ili daŭrigis la ofensivon sudorienten direkte al Izjum, samtempe daŭrigante siajn klopodojn en la batalo por Ĥarkivo, kiu eniris duan fazon de batalado. Dum pluraj semajnoj, la batalado daŭris ĉe la periferio de Ĥarkivo sen decida venko por ambaŭ flankoj, dum la rusia armeo intense bombadis la urbon, kaŭzante multajn civilajn viktimojn kaj ampleksajn damaĝojn, sed sen endanĝerigi ĝian kontrolon fare de Ukrainio.
Komence de aprilo 2022, la milito eniris duan fazon post la fiasko de la ofensivo en Kievo kaj la ŝanĝo de prioritatoj orienten. La batalo por Ĥarkivo restas grava celo por Rusio, sed la ties tieaj trupoj adoptis defensivan sintenon, ĉar ili nun estas eksponitaj sur sia okcidenta flanko[7]. Ekde meze de aprilo, Ukrainio lanĉis pli kaj pli fortajn kontraŭatakojn por puŝi rusiajn fortojn reen norden kaj orienten. Rusiaj fortoj estis puŝitaj reen 40 kilometrojn oriente de la urbo[8].
En majo 2024, post du semajnoj da intensa batalado, kaj la perdo de kelkaj landlimaj vilaĝoj, ukrainiaj fortoj haltigis renoviĝintan rusian ofensivon direkte al Ĥarkivo[9].
- Fakultato de Ekonomiko de la Nacia Universitato de Ĥarkivo post rusia raketatako la 2-an de marto 2022.
- Kolekto de raketoj kaj municio lanĉitaj de la rusia armeo sur Ĥarkivo. Je la 6a de decembro 2022, la loka Kriz-Servo de Ukrainio raportis kolekton de pli ol 5 000 objektoj.
- Kampoj en la Ĥarkiva regiono disŝutitaj de krateroj post la bataloj dum la rusia invado.
- Detruaĵoj en Ĥarkivo post rusia misila atako, 6-a de oktobro 2023
Administrado
[redakti | redakti fonton]
La urbestro de Ĥarkivo kaj la urba konsilantaro de Ĥarkivo regas ĉiujn komercajn kaj administrajn aferojn en la urbo Ĥarkivo. La urbestro de Ĥarkivo havas la plenumajn povojn; la urba konsilantaro havas la administrajn povojn rilate al registaraj aferoj. La urbestro de Ĥarkivo estas elektita per rekta publika elekto en Ĥarkivo ĉiujn kvar jarojn. La urba konsilantaro konsistas el elektitaj reprezentantoj, kiuj aprobas aŭ malakceptas la iniciatojn pri la buĝeta asigno, prioritatoj de taskoj kaj aliaj aferoj en Ĥarkivo. La reprezentantoj al la urba konsilantaro estas elektitaj ĉiujn kvar jarojn. La urbestro kaj la urba konsilantaro okazigas siajn regulajn kunvenojn en la Urbodomo en Ĥarkivo. La nuntempa (2026) urbestro estas Igor Tereĥov, ekde 2021.
Kvankam Ĥarkivo estas la administra centro de la Ĥarkiva Oblasto, la urbajn aferojn administras la Ĥarkiva Municipo. Ĥarkivo estas urbo sub oblasto.
La teritorio de Ĥarkivo estas dividita en 9 administrajn raionojn (distriktojn). Ĝis februaro 2016, ili estis nomitaj laŭ homoj, lokoj, eventoj kaj organizoj asociitaj kun la fruaj jaroj de Sovetunio, sed multaj estis renomitaj en februaro 2016 por observi la leĝojn pri malkomunumigo[10]. Ankaŭ, pro ĉi tiu leĝo, pli ol 200 stratoj estis renomitaj en Ĥarkivo ekde la 20a de novembro 2015[11].
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de Sovetunio en 1989, la loĝantaro de la urbo estis 1 593 970. En 1991, ĝi malpliiĝis al 1 510 200, inkluzive de 1 494 200 konstantaj loĝantoj[12]. La loĝantaro en 2023 estis 1 430 885[13]. Ĥarkivo estas la dua plej granda urbo en Ukrainio post la ĉefurbo, Kijivo[14]. La unua sendependa tut-ukraina censo estis farita en decembro 2001, kaj la sekva tut-ukraina censo estas dekretita esti farita post la fino de la daŭranta rus-ukraina milito. En 2001, la loĝantaro de Ĥarkiva provinco estas jena: 78,5% loĝas en urbaj areoj, kaj 21,5% loĝas en kamparaj areoj[15].
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La plimulte parolata lingvo en Ĥarkivo estas la rusa. Eĉ post kiam Ukrainio sendependiĝis, la rusa ankoraŭ estis uzata ĉefe de etnaj rusoj kaj ukrainoj egale, kvankam post la komenco de la rusa invado de Ukrainio en 2022, multaj loĝantoj de la urbo provis transiri al la ukraina[16][17].
Religioj
[redakti | redakti fonton]Ĥarkivo estas grava religia centro en orienta Ukrainio. La plimulto de la religiema loĝantaro apartenas al la Ortodoksa Eklezio, kaj ekde la sendependeco de la lando, ankaŭ kreskis la ĉeesto de novaj protestantaj religioj.
Estas multaj malnovaj kaj novaj religiaj konstruaĵoj, asociitaj kun diversaj konfesioj en Ĥarkivo. La Ortodoksa Katedralo de Dormicio estis konstruita en Ĥarkivo en la 1680-aj jaroj kaj rekonstruita en la 1820-aj kaj 1830-aj jaroj[18]. La Ortodoksa Preĝejo de Sankta Triunuo estis konstruita en Ĥarkivo en 1758-1764 kaj rekonstruita en 1857-1861[19]. La Ortodoksa Katedralo de Dianonco, unu el la plej altaj ortodoksaj preĝejoj en la mondo, estis kompletigita en Ĥarkivo la 2-an de oktobro 1888[20].
Lastatempe konstruitaj preĝejoj inkluzivas la Ortodoksan Preĝejon de Sankta Valentino kaj la Ortodoksan Preĝejon de Sankta Tamara[21].
La juda loĝantaro de Ĥarkivo estas taksita je ĉirkaŭ 8,000 homoj[22]. Ĝin servas la malnova Ĥarkiva Ĥora Sinagogo, kiu estis plene renovigita en Ĥarkivo en 1991-2016.
Estas du moskeoj, inkluzive de la Ĥarkiva Katedrala Moskeo, kaj unu islama centro en Ĥarkivo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ĥarkivo havas diversigitan servan ekonomion, kun dungado disvastigita trans vasta gamo de profesiaj servoj, inkluzive de financaj servoj, fabrikado, turismo kaj alta teknologio.
Industriaj korporacioj
[redakti | redakti fonton]Dum la soveta epoko, Ĥarkivo estis la ĉefurbo de industria produktado en Ukrainio kaj granda centro de industrio kaj komerco en Sovetunio. Post la disfalo de Sovetunio, la plejparte defendsistemo-orientita industria produktado de la urbo signife malpliiĝis. Komence de la 2000-aj jaroj, la industrio komencis resaniĝi kaj adaptiĝi al la bezonoj de la merkata ekonomio. La entreprenoj inkluzivis maŝinkonstruadon, elektroteknologion, instrumentfabrikadon kaj energiajn konglomeratojn.
Komputikaj servoj
[redakti | redakti fonton]En aprilo 2018, ekzistis 25 000 specialistoj en la komputika sektoro de la regiono de Ĥarkivo, 76% el ili rilatis al komputila programado. Tiel, Ĥarkivo konsistigis 14% de ĉiuj komputikistoj en Ukrainio, kio igis ĝin la dua plej granda komputik-loko en la lando, tuj post la ĉefurbo Kijivo[23].
Pro la kompareble mallarĝa merkato por ciferecaj servoj en Ukrainio, la plimulto de la firmaoj de Ĥarkivo estas eksport-orientitaj, kun pli ol 95% de la totalaj vendoj generitaj eksterlande en 2017. Entute, la laŭtaksa enspezo de Ĥarkivaj komputikkompanioj estis kreskonta de 800 milionoj da dolaroj en 2018 ĝis 1,85 miliardoj da dolaroj antaŭ 2025. La ĉefaj merkatoj estas Nordameriko (65%) kaj Eŭropo (25%)[24].
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ĥarkivo interalie konektiĝas al la eŭropa ŝoseo 40 (
), la plej longan eŭropan ŝoseon, havante 8 000 kilometrojn kaj konektante la urbon interalie al la Manika markolo de la Atlantika oceano en norda Francio.
Scienco kaj edukado
[redakti | redakti fonton]Ĥarkivo havas 212 mezlernejojn, inkluzive de 30 liceoj kaj gimnazioj. En majo 2024 la unua el disaj subteraj lernejoj en Ĥarkivo estis malfermita en la distrikto Industrialnij, por ke infanoj povu daŭrigi sian edukadon meze de la misilatakoj en Ĥarkivo fare de la rusaj armetrupoj dum la rusa invado de Ukrainio[25].
La urbo havas 13 naciajn universitatojn kaj multajn profesiajn, teknikajn kaj privatajn altlernejojn, ofertante al siaj studentoj vastan gamon da disciplinoj. Inter tiuj universitatoj estas la Ĥarkiva Nacia Universitato (12 000 studentoj), la Nacia Teknika Universitato "ĤPI" (20 000 studentoj), kaj la Ĥarkiva Nacia Universitato Radioelektroniko (12 000 studentoj).
La urbo havas altan koncentriĝon de esplorinstitucioj, kiuj estas sendependaj aŭ malstrikte ligitaj kun la universitatoj. Inter ili estas tri naciaj scienccentroj: la Ĥarkiva Instituto de Fiziko kaj Teknologio, la Instituto de Meteologio, la Instituto por Eksperimenta kaj Klinika Veterinara Medicino kaj 20 naciaj esplorinstitucioj de la Ukraina Nacia Akademio de Sciencoj. Kelkaj mondfamaj sciencaj lernejoj aperis en Ĥarkivo, kiel ekzemple la Ĥarkiva Lernejo de Teoria Fiziko kaj la Ĥarkiva Lernejo de Matematiko.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Ĥarkivo estas unu el la ĉefaj kulturaj centroj en Ukrainio. Ĝi gastigas 20 muzeojn, pli ol 10 teatrojn kaj kelkajn artgaleriojn. Ĝis 2022, grandaj muzikaj kaj kinejaj festivaloj okazis en Ĥarkivo preskaŭ ĉiujare.
Teatro
[redakti | redakti fonton]La Ĥarkiva Nacia Akademia Opero kaj Baleta Teatro nomita laŭ N. V. Lisenko estas la plej granda teatro en Ĥarkivo[26].
En 2017 la Ĥarkiva Ukraina Drama Teatro nomita laŭ T. G. Ŝevĉenko estis aparte populara inter teatraj publikoj pli emaj paroli la ukrainan en la ĉiutaga vivo[27]. Ekde la rusia invado, la teatro funkciis subtere[28][29].
Beletro
[redakti | redakti fonton]En la 1930-aj jaroj, Ĥarkivo estis la centro por la verkaro de literaturaj figuroj kiel: Lesj Kurbas, Mikola Kuliŝ, Mikola Ĥvilovij, Mikola Zerov, Valerian Pidmohilnij, Pavlo Filipovych, Marko Voronny, Oleksa Slisarenko. Pli ol 100 el ĉi tiuj verkistoj estis subpremitaj dum la stalinismaj elpurigoj de la 1930-aj jaroj. Ĉi tiu tragika evento en ukraina historio nomiĝas la "Ekzekutita Renesanco" (Rozstrilene vidrodĵennia). Hodiaŭ, literatura muzeo situanta sur la strato Frunze festas ilian laboron kaj atingojn.
Hodiaŭ, Ĥarkivo ofte estas nomata la "ĉefurbo" de ukraina sciencfikcio kaj fantasto[30][31]. Ĝi estas hejmo de kelkaj popularaj verkistoj, kiel H. L. Oldie, Alexander Zorich, Andrey Dashkov, Yuri Nikitin kaj Andrey Valentinov; la plej multaj el ili skribas en la rusa kaj estas popularaj en kaj Rusio kaj Ukrainio. La ĉiujara sciencfikcia kongreso "Stela Ponto" (Звёздный мост) okazas en Ĥarkivo ekde 1999[32].
Muziko
[redakti | redakti fonton]En la urbo troviĝas la Ĥarkiva Filharmonia Societo. La unua aktiva grupo en la Filharmonio estis la Akademia Simfonia Orkestro. Ĝi havis 100 muzikistojn de alta profesia nivelo, multaj el kiuj estas premiitoj en internaciaj kaj naciaj konkursoj. La Ĥarkiva Konservatorio kaj la Ĥarkiva Nacia Arta Universitato nomita laŭ I.P. Kotljarevskij estis la ĉefaj muziklernejoj[33].
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Placo de Libereco
- Preĝejo de Johano la Baptisto
- Centra Parko
- Fontanoj en la Ĝardeno Ŝevĉenko
Servoj
[redakti | redakti fonton]Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]La partneraj urboj de Ĥarkivo estas:[34]
Albuquerque, Usono (2023)[35]
Ankaro, Turkio (2013)
Bolonjo, Italio (1966)
Brno, Ĉeĥio (2005)
Cetinje, Montenegro (2011)
Cincinnati, Ohio, Usono (1989)
Ĉenstoĥovo, Pollando (2016)
Deĝon (대전), Sud-Koreio (2013)
Daugavpils, Latvio (2006)
Debrecen, Hungario (2016)
Gaziantep, Turkio (2011)
Geroskipu (Γεροσκήπου), Kipro (2018)
Ĝenovo, Italio (2012)
Ĝinano (济南市), Ĉinio (2004)
Kaŭno (Kaunas), Litovio (2001)
Kutaisi (ქუთაისი), Kartvelio (2005)
Lilo / Lille, Francio (1978)
Lublino, Pollando (2022)[36]
Maribor, Slovenio (2012)
Nurenbergo (Nürnberg), Germanio (1990)
Polis (Πόλις), Kipro (2018)
Porto, Portugalio (2011)
Poznano, Pollando (1998)
Riŝon-Le-Ciono (ראשון לציון), Israelo (2008)
Tbiliso (თბილისი), Kartvelio (2012)
Tirana, Albanio (2017)
Tjanĝino (天津), Ĉinio (1993)
Trnava, Slovakio (2013)
Turku / Åbo, Finnlando (2022)[37]
Varna (Варна), Bulgario (1995)
Varsovio, Pollando (2011)
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Esperanto en la urbo
[redakti | redakti fonton]- "Plugilano" - eldonejo kun Esperanta fako
- La morto de Asuar - libro eldonita en la urbo en 1930
- Dmitrij Cibulevskij, Kurta historio de E-movado en Ĥarkiv, 1999, p. 84
- Ivan Jakovleviĉ Bril, gvidanto de E-klubo, tradukisto
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ĥarkiv-Balaŝovskij (stacidomo)
- Ĥarkiv-Levada (stacidomo)
- Ĥarkiv-Pasaĵirskij (stacidomo)
- Osnova (stacidomo)
- Metroo de Ĥarkivo
- Tramtransporto en Ĥarkivo
- Internacia flughaveno Ĥarkiv
- Flughaveno Ĥarkiv-Pivniĉnij
- Tombejo de la Viktimoj de Totalismo en Ĥarkovo
- Batalo de Ĥarkivo (2022)
- Listo de urboj en Ukrainio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Filip Noubel, Lukaŝenka aŭ Lukaŝenko? Kial anglalingvaj amaskomunikiloj malsame skribas la familinomon de la belorusa ŝtatestro?, Global Voices en Esperanto, la 7-an de septembro 2020.
- ↑ Ĥarkovo estas la ruslingva nomo de la nuna urbo Ĥarkivo; kaj rusa kaj ukraina estis oficialaj lingvoj en Sovetunio (fonto: Language Policy in the Soviet Union by L.A. Grenoble, angle)
- ↑ À Kharkiv, les deux Ukraine se font face (arkivo) Le Monde
- ↑ « Ukraine crisis: Timeline » (arkivo) BBC, 13-a de novembro 2014
- ↑ Olga Rudenko, « Kharkiv settles down, while pro-Russian separatists still hold buildings in Luhansk, Donetsk » (arkivo kyivpost.com, 8-a de aprilo 2014.
- ↑ Higgins, Andrew (24 February 2022). "Kharkiv, Ukraine's second-largest city, is a major target of Russia. Here's why". The New York Times. ISSN 0362-4331. (Archivo)
- ↑ Norman, Greg (12-a de Majo 2022). "Russia withdrawing troops after 'heavy losses', proving 'inability to capture key Ukrainian cities,' UK says". Fox News.
- ↑ Hendrix, Steve; Korolchuk, Serhii; Dixon, Robyn (11-a de Septembro 2022). "Amid Ukraine's startling gains, liberated villages describe Russian troops dropping rifles and fleeing". The Washington Post.
- ↑ Kottasová, Radina Gigova, Ivana (27-a de Majo 2024). "Russian strike kills 18 people in Kharkiv megastore, the deadliest attack Ukraine has seen in weeks". CNN.
- ↑ У Харкові "декомунізували" ще 48 вулиць і 5 районів (arkivo). Ukrainska Pravda
- ↑ Харківська міськрада перейменувала 173 вулиці, 4 парки і станцію метро (arkivo), 20-a de novembro 2015. RBC Ukraine
- ↑ "Kharkiv today" (arkivo). Our Kharkiv
- ↑ "Population of Kharkiv, Ukraine (UA) 2023". World Meters
- ↑ "Results / General results of the census / Number of cities" (arkivo). 2001 Ukrainian Census
- ↑ "Всеукраїнський перепис населення 2001 ". (arkivo) 2001.ukrcensus.gov.ua.
- ↑ Higgins, Charlotte; Mazhulin, Artem (24-a de Aprilo 2023). "Russian-speaking Ukrainians want to shed 'language of the oppressor'". The Guardian. ISSN 0261-3077.
- ↑ "Ukrainians are breaking their ties with the Russian language" (arkivo). The Washington Post, 13-a de aprilo 2024.
- ↑ "Харьковская епархия Украинской Православной Церкви" (arkivo). Ĥarkiva Diocezo.
- ↑ "Харьковская епархия Украинской Православной Церкви" arkivo). Ĥarkiva Diocezo.
- ↑ "Харьковская епархия Украинской Православной Церкви" (arkivo). Ĥarkiva Diocezo.
- ↑ "Харьковская епархия Украинской Православной Церкви" (arkivo). Ĥarkiva Diocezo.
- ↑ "Kharkov Jewish Community" (arkivo). jewishkharkov.org.
- ↑ "Kharkiv" (arkivo). Kharkivoberver.
- ↑ "Kharkiv" (arkivo). PWC Ukraine.
- ↑ "Trial lessons held in underground school in Kharkiv – photo". Ukrainska Pravda. 12-a de Majo 2024.
- ↑ Головна – ХАТОБ, ХНАТОБ (arkivo). hatob.com.ua.
- ↑ "Харківський Державний Академічний Драматичний Театр ім. Т.Г.Шевченка" (arkivo). theatre-shevchenko.com.ua.
- ↑ Carey, Andrew; Tarasova-Markina, Daria (19-a de Majo 2024). "Life goes on in Kharkiv as Russian advance menaces city". CNN.
- ↑ "Театр ім. Т.Г. Шевченка" (arkivo). www.theatre-shevchenko.com.ua.
- ↑ "Kharkiv city guide" (arkivo). UEFA. 25-a de Januaro 2010.
- ↑ "Ukraine Travel Guide: Kharkiv, Ukraine" (arkivo). ukrainetravel.co
- ↑ "Kharkiv International Festival of Science Fiction "Star Bridge – 2011"" (arkivo). V. N. Karazin Kharkiv National University. Septembro 2011
- ↑ "Kharkiv I.P. Kotlyarevsky National University of Arts" (arkivo). num.kharkiv.ua.
- ↑ listo "Міста-партнери" (partneraj urboj) en la urba retejo Arkivigite je 2023-05-13 per la retarkivo Wayback Machine, vidita la 29-an de marto 2024 (ukraine)
- ↑ artikolo "Albuquerque welcomes new Ukrainian 'sister' city" (angle: Albuquerque bonvenigas novan ukrainian partneran urbon) (la 29-a de junio 2023). Arkivita el la originalo je la 10-a de julio 2023. Alirita la 10-an de julio 2023 .
- ↑ informo en la urba retejo lublin.eu (pole)
- ↑ informo en la urba retejo turku.fi[rompita ligilo] (finne)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]- la ĉefa fervoja stacidomo
- Persona telfero
- katedralo Uspenskij
- katedralo Pokrovskij
- urbocentra domo en novgotika stilo
- kultura palaco "Metallist"
- Riveroj Lopan (maldekstre) kaj Ĥarkivo (dekstre) en la urbo
- la nuptopalaco



