Aliağa estas urbo de Turkio. Ĝi apartenas al la provinco İzmir kaj al la Egea regiono. La urbo situas ĉirkaŭ 50 km (31 mejlojn) norde for de Izmir. La ekonomio de la urbo precipe celas al naftorafinado, ŝipmalkonstruo kaj turismo. Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 95 392loĝantoj sur areo de 379 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 252 loĝantoj/km².
Aliağa situas en la koro de antikva Eolio. La postrestoj de la antikva urbo de Myrina estas en la bordoj de la distrikto, estante ĉirkaŭ dek kvin km norde de urbocentro de Aliağa. Alia grava loko estas la ankoraŭ ne esplorata Gryneion, apud la urbejo komuno Şakran sur la duoninsulo, al la sudo de la plej grava urbeto, ankaŭ 15 km (9 mejlojn) for de Aliağa.