David Baltimore
Aspekto
David Baltimore (n. la 7-an de marto 1938 en Nov-Jorko, Nov-Jorkio; m. la 6-an de septembro 2025) estis usona virusologo kaj mikrobiologo. Sian akademian edukon li akiris interalie en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio kaj en la Universitato Rockefeller. En 1975 li honoriĝis per la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino. Ekde 1978 li estis membro de la Papa Akademio de la Sciencoj. Krome li ekde 1974 membris en la Usona Nacia Akademio de Sciencoj kaj la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj, ekde 1980 en la Usona Asocio por la Altniveligo de Scienco, ekde 1983 en la Eŭropa Molekula Biologia Organizo kaj poste ankoraŭ membriĝis en pliaj akademioj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- prezento de li en retejo[rompita ligilo] de la Papa Akademio de la Sciencoj (angle)
| ||||||||||||

