Falkensee

| Falkensee | ||||||
|
| ||||||
| granda distrikta urbo • urba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Brandenburgio | |||||
| Distrikto | Distrikto Havelland | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 03322 | |||||
| Poŝtkodo | 14612 | |||||
| Aŭtomobila kodo | HVL (antaŭe NAU) | |||||
| Oficiala Municipokodo | 12063080 | |||||
| Subdivido | 6 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Jürgen Bigalke | |||||
| Partio de komunumestro | SPD | |||||
| Adreso de la administrejo | Falkenhagener Str. 43/49 | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 45720 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 52° 33′ N, 13° 6′ O (mapo)52.55833333333313.091666666667Koordinatoj: 52° 33′ N, 13° 6′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 32 m | |||||
| Areo | 43,26 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.falkensee.de/ | |||||
Falkensee [Falknze] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Havelland de la federacia lando Brandenburgio. Fine de decembro 2024 la urbo havis 45 720 loĝantojn sur areo de 43,26 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 1 040 loĝantoj/km². La urbo Falkensee oriente senpere limas al la urbego kaj federacia lando Berlino, detale al ties plej okcidenta distrikto Spandau, kaj konsidereblas okcidenta antaŭurbo de Berlino. Dum en sia orienta parto la urbo Falkensee estas urbe kunkreskiĝinta kun Berlino, kaj en la sudo urbe kunkreskiĝis la komunumo Dallgow-Döberitz, en nordo kaj okcidento ĝin ĉirkaŭas arbara zono, antaŭ ol okcidente atingixgas la komunumoj Brieselang kaj Wustermark.
La urba nomo en laŭvorta traduko signifas "falka lago". En la urba teritorio (krom pluraj pli malgrandaj lagetoj) situas granda lago, kiu tamen ne simple havas la urbonomon, sed pli longe nomiĝas Falkenhagener See.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Falkensee per individua motora trafiko konektiĝas al la aŭtovojo
, ringa aŭtovojo ĉirkaŭ la urbo Berlino - rapidvoja pretervojo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||



