Philip Warren Anderson
Philip Warren ANDERSON (naskiĝis la 13-an de decembro 1923 en Indianapolo, Indianio - mortis la 29-an de marto 2020 en Princeton, Nov-Ĵerzejo) estis usona teoria fizikisto. Li ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1977 kune kun Nevill F. Mott kaj John H. Van Vleck "pro fundamentaj teoriaj atingoj pri la elektronika strukturo en magnetaj kaj malordaj sistemoj" [1].
Li faris gravajn kontribuojn al densigita materiofiziko, aparte al la teorio lokiĝo de Anderson, la teorio de kontraŭferomagnetismo kaj la teorio de alt-temperatura superkonduktiveco [2][3][4][5][6].
Doktoro, profesoro ĉe Princeton. Li laboris ĉe Bell Laboratories dum 35 jaroj. Membro de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj (1967) kaj la Usona Filozofia Societo (1991). Eksterlanda membro de la Reĝa Societo de Londono (1980) kaj la Rusa Akademio de Sciencoj (1994). Aljuĝite la Usona Nacia Scienca Medalo (1982).
Anderson estis edukita en Universitato Harvard kaj estis profesoro ĉe la Universitato de Kembriĝo. Li skribis plurajn librojn pri fiziko.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Physics professor emeritus and Nobel laureate Phil Anderson dies at age 96. Alirita 2021-03-18 .
- ↑ Horgan, J. (1994) Profile: Philip W. Anderson – Gruff Guru of Condensed Matter Physics, Scientific American 271(5), 34-35.
- ↑ Anderson, P.W.. (1997) THE Theory of Superconductivity in High- Cuprates. Princeton: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-04365-4.
- ↑ Anderson, P.W.. (1997) Basic Notions of Condensed Matter Physics. Reading: Addison-Wesley. ISBN 978-0-201-32830-1.
- ↑ Anderson, P.W.. (1998) Concepts in Solids: Lectures on the Theory of Solids. Singapore: World Scientific. ISBN 978-981-02-3231-3.
- ↑ Bernstein, Jeremy. (1987) Three degrees above zero: Bell Laboratories in the information age. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-32983-5.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Philip W. Anderson ĉe Nobelprize.org inkluzive de la Nobela prelego, la 8an de decembro 1977: Local Moments and Localized States
| ||||||||||||
- Naskiĝintoj en 1923
- Mortintoj en 2020
- Nobel-premiitoj pri fiziko
- Viroj
- Naskiĝintoj la 13-an de decembro
- Mortintoj la 29-an de marto
- Studentoj de universitato Harvard
- Membroj de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
- Usonaj Nobel-premiitoj
- Usonaj ateistoj
- Membroj de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj
- Usonaj fizikistoj

