Ponto de Bercy
| Ĉi tiu artikolo temas pri ponto super la rivero Sejno. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Bercy. |
| Ponto de Bercy | ||||
|---|---|---|---|---|
| Pont de Bercy | ||||
| Ponto de Bercy | ||||
| metro bridge • arkoponto | ||||
| Situo | ||||
| Lando | ||||
| Regiono | Francilio | |||
| Departemento | Paris | |||
| Komunumoj | Parizo | |||
| Loko | 12-a kaj 13-a arondismentoj | |||
| Koordinatoj | 48° 50′ 17″ N, 2° 22′ 30″ O (mapo)48.8380562.375Koordinatoj: 48° 50′ 17″ N, 2° 22′ 30″ O (mapo) | |||
| Transiras | Sejno | |||
| Ecoj | ||||
| Tipo | Arkoponto | |||
| Longo | 175 m | |||
| Larĝo | 40 m | |||
| Materialo | ŝtono kaj ŝtalbetono | |||
| Konstruado | ||||
| Datoj de konstruo | Inter 1863 kaj 1864 | |||
| Mapo | ||||
|
| ||||
La Ponto de Bercy (france Pont de Bercy) estas ponto super la rivero Sejno kiu ligas la 12-an arondismenton kun la 13-a arondismento de Parizo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Ponto de Bercy estis konstruita por anstataŭigi antaŭan pendoponton kiu estis inaŭgurita en 1832 kaj kies strukturo estis nesufiĉa por elporti la tiaman trafikon. Tial, inter 1863 kaj 1864 oni konstruis multe pli rezistan ponton.
En 1904, la strukturo estis plilarĝigita de 5,50 metroj por povi subteni viadukton de la linio 6 de la Metroo de Parizo.
En 1986, estis decidita denova plilarĝigo por aldoni tri pliajn lenojn. Tiucele oni duobligis la ponton konstruante alian similan kaj simetrian al la tiama. Ambaŭ diferenciĝis nur per la uzita materialo tial ke la nova ponto estis farita el ŝtalbetono kovrita per ŝtono por daŭrigi la stilon de la malnova. La konstrulaboroj, komencitaj en 1989, finiĝis en 1992 kaj estis konfiditaj al novklasika arĥiteko Christian Langlois, fakulo pri restaŭrado kaj pliampleksigo de malnovaj konstruaĵoj.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ponto de Bercy ĉe "Structurae"
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pont de Bercy (france). Planète TP. Arkivita el la originalo je 2015-11-19. Alirita 6 de novembro 2010 .
Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Puente de Bercy" en la hispana vikipedio (fonta versio 86992703). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
| ||||||



